The Project Gutenberg EBook of Dua Libro de l' Lingvo Internacia, by Ludovic Lazarus Zamenhof This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Dua Libro de l' Lingvo Internacia Author: Ludovic Lazarus Zamenhof Release Date: December 3, 2006 [EBook #20006] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA *** Produced by David G. Simpson TRANSCRIBER'S NOTE: The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and six accented letters added. The accented letters are "c", "g", "h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with a breve accent). Since these accented letters are not included in the ASCII character set, some other means must be used to represent them. The rules of Esperanto grammar allow for alternative spellings if the accented letters are not available: the accented letters may be replaced by "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", and "u" (respectively). However, this system presents some difficulties for electronic applications, since it cannot be reliably converted automatically into other formats in which the accented characters can be displayed properly. Many electronic Esperanto texts therefore write the accented letters as "cx", "gx", "hx", "jx", "sx", and "ux". Since "x" does not appear in the Esperanto alphabet, this system allows the accented letters to be represented without ambiguity so that the text can be more reliably converted to other formats. It is this "x" system that is used in this Project Gutenberg eBook. At the time of the writing of the "Dua Libro," the time correlatives ("kiam," "tiam," "iam," "neniam," and "cxiam") were spelled "kian," "tian," "ian," "nenian," and "cxian" (respectively). These words had been changed to their modern forms by the time of publication of the "Aldono al la Dua Libro" (also included with this text). The original spellings have been preserved in this eBook. DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA L.L. ZAMENHOF 1888 ANTAUXPAROLO. Elirante ankoraux unu fojon antaux la estimata publiko, mi sentas la devon antaux cxio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun gxi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita "senkondicxe", la leteroj kun kuragxigoj aux konsiloj--cxio tio cxi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne trompis. La bona genio de l' homaro vekigxis: de cxiuj flankoj al la laboro cxiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por cxia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj--rapidas porti ilian sxtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj, vivu eterne! En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l' tempo de unu jaro al la jugxo de l' tuta mondo; kian pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj cxiuj pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio cxi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, cxar tian la lingvo jam estus trairinta la jugxon de l' tuta mondo, kaj cxiuj plej gravaj malbonajxoj, kiuj povus esti trovitaj en gxi, cxar en verko de _unu_ homo,--estus jam pli aux malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la dauxro de tuta jaro. Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l' aferon. Respondi je cxiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je cxiuj demandoj kaj proponoj, cxar tiel unu respondo povas servi por multaj demandantoj. Cxiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos dauxrigon de l' unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la respondojn je cxiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj eldonita,--tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj--per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la dauxro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de cxirkaux du monatoj de unu kajero gxis la venonta. En tiuj cxi kajeroj _cxiuj_ demandoj estos responditaj; je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta kajero, kaj la "Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita. Ankoraux unu afero devigas min komenci la eldonon de l' kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraux l' intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la jugxo de l' publiko je l' lingvo proponita de mi,--de cxiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu konigxi tiun cxi lingvon cxiuflanke, gxin ellerni pli rapide kaj uzi gxin. La nombro de tiuj cxi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas jam auxdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l' lingvo internacia", skribitan jam en tiu cxi lingvo, mi donos al la dezirantoj suficxe da materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l' libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos ankaux pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti. La tuta libro havos 5-6 kajerojn, en kiuj estos trovataj respondoj je _cxiuj_ demandoj, kiuj tusxas la lingvon mem, gxian konstruon, gxian estontecon, kiel gxin bone kaj fonde ellerni, kiel plej rapide kaj plej certe vastigi gxian uzon en la mondo,--kaj cetere. Kian la lasta kajero de l' libro estos elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara: la societo tian konos la tutan animon de l' lingvo, gxi tian havos _plenan_ vortaron kaj povos tute _libere_ uzi la lingvon por _cxiaj celoj,_ kiel gxi povas nun uzi cxian ricxan kaj prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l' volo aux de l' talento de mia propra persono aux de ia alia aparta persono aux personaro--tute forigxos. La lingvo tian estos tute preta en cxiuj plej malgrandaj gxiaj partoj. La persono de l' auxtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Cxu mi post tio ankoraux vivos, cxu mi mortos, cxu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, cxu mi gxin perdos,--l' afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu cxi aux tiu persono. Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke gxi ne bezonus pli la laboron de l' auxtoro? Ke tiel grandega afero, kiel la kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro tiel maturigxus kaj fortigxus kaj ricevus tian klaran, nesxanceleblan ordon, ke gxi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas, ke jam post la dua aux la tria kajero la leganto vidos, ke mi ne fantazias. La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindajxojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne laux ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laux la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj, kian, legante mian libron, li renkontos en gxi sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj cxi simplajxoj estos, kiel laux mia espero la leganto poste vidos kaj konfesos, ke post la fino de l' jaro _a_) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke gxi tute ne bezonos pli la laboron de l' auxtoro, kaj, kiel cxiu el la vivantaj lingvoj, gxi farigxos tute sendependa de ia aparta persono. _b_) la lingvo estos pli aux malpli _senerara,_ cxar gxis tiu tempo gxi jam estos trairinta la jugxon de l' tuta mondo, kaj cxiuj malbonajxoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu cxi laboro de _unu persono,_ estos forigitaj per la konsiloj de l' tuta mondo kune. Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos ne kontentaj, cxar ili eble tie ne trovos respondojn je l' demandoj, kiujn _ili_ sendis; kaj cxar lia _propra_ demando en la okuloj de cxiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: "Kio li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l' aferoj efektive gravaj li ne parolas ecx unu vorton!" La leganto oferu al mi iom da atendemo, cxar gxis la fino de l' jaro _cxiuj_ estos kontentigitaj. Se en unu de l' unuaj kajeroj tiu aux alia demando estos jam sxajne finita kaj liberigos la lokon por alia demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri gxi. Cxar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole mian _personan_ jugxon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la decidon _finan,_ ricevitan per la jugxo de l' _publiko._ Pro la celoj de l' afero la libro ne estos unu sistema verko--gxi estos simple mia interparolo kun l' amikoj de l' lingvo internacia. La kosto de cxiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu al li cxiun venontan kajeron tuj, kian gxi estos preta kaj eliros el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l' venonta kajero tuj post la ricevo de l' antauxiranta. -------- Antauxe ol fini la antauxparolon, mi permesas al mi ripeti ankoraux la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: cxiu pene jugxu la aferon, proponitan de mi, kaj cxiu montru al mi la erarojn, kiujn li trovis en gxi, aux la plibonigojn, kiujn li povas proponi. Se la leganto ne povis ankoraux tute bone ekkoni mian aferon el mia unua libreto, tiu cxi mia dua libro povigos lin post kelka tempo ekkoni gxin tute kaj cxiuflanke. Ke mia afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo diru sian jugxon pri tiu cxi afero, sed ke mi _sciu_ la jugxon de l' mondo kaj povu gxin uzi por mia laboro. Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l' gazetoj, mi petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l' gazeto, en kiu estos kritiko de mia afero; sed bedauxrinde tre malmultaj plenumis mian peton, kaj sciigxi mem, kie, kian kaj kio estis parolata pri mia afero, estas por mi tute ne ebla. Tial mi petas la _legantojn_ de l' gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri l' afero, proponita de mi, kaj jam antauxe mi esprimas al ili mian koran dankon. Mi petas gxin ne por _mi_, sed pro l' _afero._ Fine, antaux la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l' lingvo internacia, mi esprimas ankoraux unu fojon mian varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun gxi montris al mi; mi esperas, ke la kunsento de l' publiko ne malvarmigxos, sed konstante kaj sencxese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos al celo la afero, je kiu laboras cxiuj sferoj de l' homa societo. I. Antaux cxio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn mi gxis hodiaux auxdis aux legis, en gazetoj aux en leteroj al mi, kvankam mi devas antauxsciigi la leganton, ke tiu cxi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraux parolos pri gxi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la jugxo de l' publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili. _a_) Unuj parolis pri l' auxtoro, anstataux paroli pri l' afero. Ili aux sxutis komplimentojn al la auxtoro, rigardigis, kiom da malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, lauxdante la _auxtoron,_ ili preskaux tute forgesis paroli pri l' utileco kaj la signifo de l' _afero_ kaj decidigi la publikon labori por gxi; aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksajxon kaj la instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en cxia grava verko, timis, ke la pseuxdonima auxtoro eble estas ne suficxe instruita aux ne suficxe merita, kaj ili timis esprimi decidan jugxon, pli multe penante malkovri, kiu estas la pseuxdonima auxtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la _aferon_ de la _auxtoro,_ mi publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas, ke oni jugxu ne l' auxtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu gxin; se gxi estas malbona--jxetu gxin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj laux kiaj metodoj mi laboris,--mi ankoraux parolos, sed en unu de la _venontaj_ kajeroj; cxar laux mi tiu cxi demando estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la _rezultatoj._ _b_) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, cxu ili parolas logike kaj afertusxante. Anstataux provi praktike (kion fari estas tre facile), cxu la lingvo, proponita de mi, tauxgas por internacia komprenigxo, cxu gxi efektive al cxiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj,--ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l' lingvoj vivaj; anstataux provi per ilia propra orelo, cxu mia lingvo estas bonsona aux ne,--ili teorie parolis pri legxoj de bonsoneco; anstataux analizi, cxu mi bone kreis la vortaron kaj cxu oni ne povus fari gxin ankoraux pli komprenebla kaj pli praktika, ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aux el vortoj, prenitaj mikse el cxiuj lingvoj de l' mondo. (La lingvo multe per tio cxi _perdus,_ farigxinte tute ne komprenebla; sed kion gxi _gajnus,_ esceptinte la sennecesan instruitan eksteron? tion cxi ili tute forgesis sin demandi.) _c_) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, ecx ne leginte bone mian malgrandan brosxuron kaj ecx ne peninte kompreni la aferon. Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l' vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple "_ensong, oprinc, in, o, nmivid, is_" (anstataux: "_en songx,o princ,in,o,n mi vid,is_"), ili rigardigis iliajn legantojn, "kiel malbonsona kaj nekomprenebla la lingvo estas"! La projekton de l' tutmonda vocxdono, kiu kun la efektiva kaj senkondicxa signifo de l' lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por tio, ke la lingvo pli rapide el _internacia_ farigxu _tutmonda,_--ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l' afero kaj komprenigis la legantojn, ke "cxar dek milionoj adeptoj (!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon"! Kelkajn fojojn mi ecx legis longajn artikulojn pri mia afero, kie estis videble, ke la auxtoroj ecx ne vidis mian verkon. _cx_) Aliaj, anstataux paroli pri la utileco aux la senutileco de mia lingvo, donis sole sensencajn sxercojn, kiuj de iliaj legantoj estis eble prenataj por kritiko, cxar multaj legantoj propran jugxon ne havas, kaj la plej malsagxaj sxercoj je ia afero estas por ili suficxa vidigo, ke la afero estas "ridinda" kaj tauxgas por nenio. Mi ne deziras lauxdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu, sed ne ridi sen senco aux insulti sen kauxzo. Mi scias tre bone, ke la verko de _unu homo_ ne povas esti senerara, se tiu homo ecx estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraux al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: "jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia gxi estu kaj tia gxi restu!" Cxio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l' mondo. Mi ne volas esti _kreinto_ de l' lingvo, mi volas nur esti _iniciatoro._ Tio cxi estu ankaux respondo al tiuj amikoj de l' lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn cxi amikojn; sed ili ne forgesu, ke tio cxi estus dangxera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi laux la propra decido de unu homo. Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta, gxis gxi estos trairinta la jugxon de l' publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu cxi jaro estas tre grava por l' afero. Tiel ankaux mi ne povas fari iajn sxangxojn en la lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj cxi konsiloj ecx estus la plej seneraraj kaj venus de la plej kompetentaj personoj. En la dauxro de la tuta jaro 1888 la lingvo restos _tute sen sxangxo;_ sed kian la jaro estos finita, tian cxiuj necesaj sxangxoj, antauxe analizitaj kaj provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon, kaj tian komencos gxia plena funkciado. Jugxante laux la konsiloj, kiuj estas senditaj al mi gxis hodiaux, mi pensas, ke la lingvo kredeble estos sxangxita tre malmulte, cxar la plej granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kauxzita de ne suficxa pripensado kaj provado de l' afero; sed diri, ke la lingvo tute ne estos sxangxita, mi tamen ne povas. Cetere, cxiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia jugxo pri ili, estos prezentataj al la jugxo de l' publiko aux de ia el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj cxi estos trovita unu, kiu volos preni tiun cxi laboron. Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke gxi volas preni tiun cxi laboron, mi tuj sendos al gxi la tutan materialon, kiu estas cxe mi, mi fordonos al gxi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda gxojo je eterne de l' sceno, kaj el auxtoro kaj iniciatoro mi farigxos simpla amiko de l' lingvo internacia, kiel cxiu alia amiko. Se tamen nenia el la instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi dauxrigos la publikigadon de l' proponoj, sendataj al mi, kaj laux mia propra pensado kaj laux la pensoj de l' publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem antaux la fino de l' jaro decidos la finan formon de l' lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas preta. II. La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, sxajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de l' mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke gxi de si mem ne donos vocxon, malgraux ke la afero estas tiel grava kaj la laboro de l' vocxdono tiel malgrandega. Sed se l' amikoj de l' lingvo internacia, anstataux timegi la nombron, laboros por la afero kaj kolektos tiom vocxojn, kiom ili povos, tian la necesa nombro da vocxoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo. Kian mi proponis la vocxdonon, mi profunde kredis, ke pli frue aux pli malfrue 10,000,000 vocxoj estos kolektitaj. La rezultatoj, kiuj sin montris gxis hodiaux, ankoraux plifortigas mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas,--ke sur la tuta tero ne estos kolektita ecx unu miliono da vocxoj . . . kion l' afero tian perdos? Kelkaj konsilas al mi, ke mi forjxetu la vocxdonon aux ke mi malgrandigu la nombron da postulataj vocxoj gxis unu miliono; "cxar", ili diras, "danke la fantazian punkton de l' vocxdono, afero per si mem tiel utila, povas fari fiaskon." Sed kie, sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo de l' afero dependas de l' rezultatoj de la vocxdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je lerno, sendas al mi promesojn senkondicxajn kaj lernas la lingvon sen ia atendo. Sendepende de l' iro de la vocxdono en tiu cxi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos antauxen. La vocxdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti altiritaj per _unu fojo_ tutaj _amasoj_ da homoj, cxar mi scias, ke preni ian laboron, ecx la plej malgrandan, ne cxiu konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek mono,--ne multaj malkonsentos, tiom pli, se trovigxos memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aux pli malfrue 10,000,000 vocxoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu bela tago ni sciigxos, ke la lingvo internacia farigxis tutmonda; sed se ecx la nombro de l' vocxoj nenian venus al dek milionoj,--la afero pro tio cxi tute ne estos perdita. Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l' vocxdono estas _matematike_ ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: "se ni prenos, ke la enskribado de cxiu promesanto okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi, forjxetinte cxian alian laboron, vin okupos sole je tiu cxi afero, laborante sen ripozo 15 horojn cxiutage,-- tian la pretigo de la libro de l' vocxoj okupos 30 jarojn, kaj por eldoni gxin vi bezonos la ricxecon de Krezo!" La kalkulo sxajne estas tute prava kaj povas timigi cxiun,-- tamen se la skribinto de tiu cxi kalkulo bone pensus pri gxi, li tre facile ekvidus, ke tie cxi estas sofismo, kaj se nur efektive estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l' vocxdono oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj ricxecoj de Krezo. Cxar kiu diras, ke la tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? Ke cxe cxiu pli granda afero estas uzata _divido de laboro,_ la skribinto tute forgesis! Tiaj "timigaj" libroj estas eldonataj cxiutage en granda nombro, kaj tio ne sole ne estas neebla, sed neniu ecx en tio vidas ion grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia cxiutaga gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laux grandeco kaj kosto egalas la elirontan libron de l' vocxoj, kaj laux la malfacileco de l' pretigo multe superas mian libron, de kiu la pretigo estas laboro pure mehxanika. Tiel cxiujare en la mondo estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj "neeblaj" libroj, kaj tamen neniu el la redaktoroj estas mirindajxisto. Sinjoroj la kalkulantoj forgesis tiun simplan legxon, kiun ili povas vidi sur cxiu pasxo, ke tio, kio cxe _unu_ homo postulas 30 jarojn, cxe cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj. Al cxiuj amikoj de l' lingvo internacia mi ripetas ankoraux mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, cxar "la auxtoro ecx scias, ke ili ellernos aux jam ellernis la lingvon"! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se iu ecx skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, gxis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aux kelkaj promesoj la grandega nombro ne plenigxos: cxiu maro estas kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se ecx la esperata nombro estas ne ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson. III. La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu ripeti praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj kompreni bone la signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj prefiksoj. 1. Amiko venis (= unu el la amikoj venis).--La amiko venis (= la konata amiko, aux la amiko, kiun oni atendis).--Donu al mi libron.--Donu al mi la libron, kiun vi promesis al mi.--Tiu cxi gxardeno estas amata loko de birdoj.--La fenestro estas amata loko de la birdoj (= niaj birdoj).--La vorto "la" estas nomata "artikulo"; gxi estas uzata tian, kian ni parolas pri objektoj konataj. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l' ", se gxi ne estos malbonsone.--Se iu ne komprenas bone la uzon de la artikulo, li povas _tute gxin ne uzi,_ cxar gxi estas oportuna sed ne necesa. 2. Jen estas la patro.--Mi auxdas la vocxon de la patro.--Mi ricevis donacon de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas sana.--Ni iros al la patro.--Karolo acxetis por sia kuzino horlogxeton kun tri montrantoj.--Ni vidas per la okuloj.--Rakontu al ni la novajxojn, kiujn vi auxdis pri niaj malfelicxaj fratoj.--De kiu vi gxin auxdis?--Mi pensas pri la sorto de mia fratino, kaj mi kalkulas jam la minutojn gxis nia revido.--Auxgusto estas bona, Mario estas pli bona ol Auxgusto, sed Ernestino estas la plej bona el cxiuj miaj gefratoj.--La malgrandan filinon de mia najbaro mi amas ne malpli ol mian propran infanon; hodiaux mi acxetis por sxi tre belan ludilon. 3. Sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu plentagon.--Mi logxas en la tria etagxo.--Hodiaux estas la dek kvina (tago) de Aprilo.--La dudeka de Februaro estas la kvindek unua tago de l' jaro.--Tiu cxi rivero havas ducent nauxdek kvar kilometrojn da longo.--Georgo Vasxingtono estis naskita la dudek duan Februaron (aux: je l' dudek dua Februaro) de l' jaro mil sepcent tridek dua.--Sendu al mi prunte dekduon da forketoj.--Tio cxi okazis antaux cent jaroj.--Mi acxetis du sxrankojn kaj pagis por ili cent frankojn.--Jen estas cento da pomoj.--En tiu cxi lando logxas tri milionoj kristanoj (aux: da kristanoj).--Duobla fadeno estas pli forta ol unuobla.--De tiu tago mia amikeco al li duobligxis.--Kvaroble kvin estas dudek.--Kvar fojojn mi jam estis tie.--Duonon de tiu cxi piro mi mangxis, kvaronon mi donis al mia nevo, kaj la lastan kvaronon mi forjxetis.--Dudek unu estas tri seponoj de kvardek naux.--Kvinope ili tiris la keston kaj tamen ne povis gxin altiri al la domo.--Se vi venos al li triope, li redonos, kion li prenis; cxar unue li timos vian forton, kaj due li ne povos sin pravigi.--Al cxiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn. 4. Mi vin ne komprenas, sinjoro.--Vi estas tre obstina, mia amiko.--Vi cxiuj estas tro fieraj.--"Vi" ni diras egale al unu persono aux objekto kaj al multaj; tio cxi estas farita pro oportuneco, cxar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aux "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu cxi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem gxi preskaux nenian estas uzata).--La cxapisto ne venos, cxar li estas malsana; se venos lia edzino, donu al sxi mian cxapelon; se venos lia plej maljuna filo, vi povas ankaux gxin doni al li; sed se venos lia malgranda infano, donu al gxi nenion.--Jen estas la hundo, donu al gxi oston, kaj voku la katinon, gxi ricevos pecon da viando.--Mi amas min, cxar cxiu amas sin mem.--Vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne estimas; mia frato estimas sin ne multe, sed aliaj lin tre estimas.--Montru al mi vian kalkulon.--Ili kondukis la kolegojn en sian logxejon, anstataux iri kun ili en ilian.--Oni diras, ke vi estas ricxa. 5. Kial vi ne respondas al mi, kian mi vin demandas?--La patro skribas leteron, kaj la infanoj preparas siajn lecionojn.--Kion li babilas?--Li babiladas la tutan tagon.--Nia gasto kantis la cxiukonatan romancon de N.--Mia onklo ekkantis kaj tuj cxesis, sed mia frato kantadis la tutan vesperon.--Karolino cxian obeadis la ordonojn de sia patrino, sed hodiaux sxi ne obeis.--Kian mi venis al li, li tuj finis sian laboron.--Kian mi venis al li, li finadis sian laboron.--Vi ne malhelpis min, cxar kian vi venis, mi estis jam finita mian laboron.--Li batalos, cxar li ne dormos trankvile, gxis li estos venkinta la malamikon.--Se mi nur estus sana, mi estus tute kontenta.--Se ili estus dirintaj la veron, ili ne estus nun punataj; nun ili konfesis cxion, sed gxi estis jam tro malfrue.--Johano, sercxu mian krajonon.--Ni iru promeni, sinjoroj!--Li ne esperu pardonon!--Savu min, amikoj!--Mi lernas pentri kaj ludi gitaron.--Instruante, ni lernas.--La lernanto devas estimi la instruanton.--Libro instruanta estas tre utila.--Ne cxiu instruanto estas instruisto.--Dio estas la kreinto kaj la reganto de l' mondo.--Ferminte la pordon, li komencis sin senvestigi.--La venonta gasto estas ankoraux en la vojo.--La elpelito malsatas jam la trian tagon.--Punata antaux la rompita poto, la kato eble komprenos la kauxzon de l' punado.--La konstruota domo kostos multon da mono.--Batate de la mastro, li ploris kaj jxuris, ke li terure vengxos.--En tiu cxi lernejo la infanoj estas edukataj tre bone, cxar la lernejestro sin okupas je sia afero kun amo.--Tio cxi montras, ke via nepo estas ne bone edukita.--Dum en unu cxambro la gastoj dancadis, en la dua cxambro estis preparata la vespermangxo; kian la tablo estis preparita, oni invitis la gastojn al la tablo.--Kio estos hodiaux prezentata en la teatro?--Auxdu, infanoj! se vi estos prezentitaj al la generalo, salutu lin gxentile.--La frauxlino, kiu estis edzinigota de mia frato, mortis, ne farigxinte ankoraux ecx lia fiancxino.--La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi estis farinta . . . kaj ceterajn)--oni devas uzi sole tian, kian la senco gxin necese postulas. 6. La adverboj (evortoj), kiuj estas kreitaj el aliaj vortoj, finigxas je la litero "e"; cxiuj aliaj adverboj ne havas konstantan finigxon kaj apartenas al la vortoj _simplaj._--Li estas severa jugxanto, li jugxas severe, sed juste.--Nun estas varme, sed la nokto kredeble estos tre malvarma.--Li estas tre ricxa, kaj li donis al la malfelicxulo tro malmulte, cxar li estas konata avarulo.--Kun tiu papero mi ekiris per grandaj pasxoj al la komercisto; sed antaux la magazeno mi renkontis kalesxon, en kiu sidis ricxe vestita sinjoro. Elirinte el la kalesxo kaj forjxetinte la pecon da cigaro, kiun li estis teninta inter la fingroj, li ekrigardis min tra siaj bluaj okulvitroj kaj diris sen ia antauxparolo: "ne, por vi mia magazeno estas fermita pro la malbonaj sciigajxoj, kiujn mi ricevis pri vi de homoj kredindaj."--Mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam gxi ne tre placxis al mi, cxar la vino estis bona, sed la botelo estis de brando.--Oni diras, ke vi gajnis la grandan gajnon; se tio cxi estas vera, mi vin gratulas.--Li diras, ke mi estus pli felicxa, se mi estus pli diligenta.--La mastro diris, ke mi foriru, cxar se ne--li min elpelos per la hundoj.--Ho, kiel mi estas laca!--Fi, kia malkonvena esprimo!--Hura! vivu la regxo! 7. Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finigxo.--La lingvo internacia esperas farigxi ian lingvo tutmonda.--La unutaga regado de tiu cxi estro ne restis sen postsignoj.--Tio estas frukto de lia unuatempa verkado.--Ni matenmangxas cxian je l' deka horo antaux tagmezo.--La pordokurtenoj de lia dormocxambro estas de flavrugxa koloro.--Nenian insultu, ne parolinte kun la insultoto.--Metu la libron sur la tablon.--La libro jam estas sur la tablo.--Li eniris la cxambron (aux en la cxambron).--Cxu vi estas kontenta je mia donaco?--Li ekdormis je eterne.--Sxi estas la unua baletistino en nia teatro.--Kia mehxanikisto faris tiun cxi masxinon?--Li estas direktoro en fabriko de tabako.--La politiko de nia ministro montras, ke li estas bona diplomatiisto.--La historio de la civilizado estas tre interesa.--Li korespondas telegrafe kun cxiuj agentoj. 8. Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula materialo.--La fera bastono estas brule varmega.--Iu venis; demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas, sendu lin al mi; neniun alian mi hodiaux volas vidi . . . ne, mi decidis alie: sendu cxiun, kiu ajn li estos.--Ian mi venis al li kaj mi trovis lin libera; tio cxi min forte mirigis, cxar kian ajn mi venas, li cxian sidas super laboro, kaj li nenian estas libera.--Kiaj vortoj povas esti farataj el la vortoj: "ia", "ial", "ian", "ie", "iel", "ies", "io", "iom", "iu"?--La kioman fojon li jam ripetis sian rakonton?--Cxu oni povas diri: helpi la fraton (anstataux: al la frato), obei la patron (anstataux: al la patro), ridi lian malsagxecon (anstataux: je lia malsagxeco), plori la perdon (anstataux: pro la perdo)? Jes; cxar se la senco ne montras klare, kian prepozicion ni devas uzi, ni cxian povas uzi la vorton "je", aux la akuzativon sen prepozicio. 9. Lia malbenado ne cxesas; sed nenia el liaj malbenoj povas min iom malhelpi.--La hierauxa duhora pafado ne estis por mi tiel terura, kiel la du pafoj, kiujn mi auxdis hodiaux.--Li kuris sur la kampon.--Li kuradis gxis li falis.--La lavistino alportis mian tolajxon: cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj visxilojn (oni nomas gxin tolajxo, kvankam ne cxio estas farita el tolo).--Anstataux vino li enversxis en mian glason ian malagrablan acidajxon, kaj tiun cxi malklaran fluidajxon li devigis min eltrinki.--Ne cxia belajxo estas utila.--En la angulo kusxis amaso da malnova ferajxo.--Sinjoro N. estas senatano.--La vilagxano vendis al la komercisto centon da ovoj.--La nombro da kristanoj estas pli granda, ol la nombro da mahometanoj.--Ne cxiu rusujano estas ruso.--Mi estas via kunlandano, cxar mi ankaux estas italujano.--Ili venkos, cxar ilia militistaro estas glora pro sia disciplino.--La hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan senharajxon, kiun li pro malvera honto cxian tiel zorge kasxis. 10. Li promenadis, akompanata de siaj lernantoj.--Mi estas la zorganto de tiu cxi infano, kaj gxi estas mia zorgato.--Via kuracato estas mia konato.--Sxi ofte songxas mortintojn.--Plendito, kion vi povas diri por via pravigxo?--Sxi estas en la kvara monato de naskonteco.--La jugxejo estis jam plena, kaj oni enkondukis la jugxoton.--La parenco de mia edzo aux la edzo de mia parenco, estas mia boparenco.--La patro de mia edzino estas mia bopatro.--Mi estas la bofrato de Heleno, cxar sxi estas la edzino de mia frato; sxi estas mia bofratino.--Karolo estas mia nepropra filo (aux duonfilo), cxar mi estas la dua edzo de lia patrino.--Petro kaj Mario estas jam suficxe maljunaj, tamen oni ankoraux vokas ilin Pecxjo kaj Manjo.--Auxgucxjo kaj Auxgunjo estas bonaj infanoj.--Disiru, sinjoroj, cxar amase stari sur la strato estas malpermesita.--Li dissxutis la alumetojn sur la tuta planko.--Via parolo estas por mi tute ne komprenebla.--Li rakontas aferon tute ne kredeblan.--Vi skribas tre nelegeble.--Vitro estas travidebla. 11. Mi miras la sagxecon kaj la honestecon de tiu cxi homo.--La legxeco de lia faro ne estas por mi malcerta, cxar cxio, kion li faras, estas tute legxa.--Vivu la frateco de l' popoloj.--Virino, kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj sxia edzo estas nomata kudristinedzo.--Sxi ne estas doktorino, sed nur doktoredzino.--Je l' deka horo vespere la kortisto fermas la pordegon de l' domo.--Mi ne povis ne ekplori, kian mi vidis, kiel la malricxegulo petegis la mastron de l' belega palaco pri peco da pano.--La legendoj rakontas pri grandeguloj, kiuj volis batali kun la dioj.--La vetero estis malbona, kaj mi malvarmumis; la kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon.--Nia fidela servanto mortis en la malsanulejo.--Kun la libroj en la mano la infano iris en la lernejon.--Auxdinte tion cxi, li ekploris.--Ekbruligu kandelon, cxar estas jam mallume.--La tondro estis tiel forta, ke la vitroj de niaj fenestroj ektremis.--Malpacinte kun sia edzino, li eksedzigxis je sxi.--Li estas eksgeneralo; servinte en la militistaro tridek jarojn, li eksigxis.--Mia kolego estas tre kredema: li kredas cxion, kion oni diras al li.--Eduardo estas tre ekkolerema kaj vengxema, kaj lin ofendi estas dangxere.--Estu laborema, sxparema kaj singardema!--La religio diras, ke la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema. 12. La patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem jxetis en gxin la unuan moneron.--Hieraux falis granda hajlo; cxiu hajlero pezis pli ol kvindek gramojn.--La plej malgranda fajrero estas suficxa por eksplodigi la pulvon.--Via regnestro estas regxo de Prusujo kaj imperiestro de Germanujo.--Se la sxipestro ordonas, la sxipanoj devas obei.--Starante sur la supro de l' monteto, kiu estas apud nia domo, li vidis la tutan cxirkauxajxon.--Sidante sur segxo, kaj tenante la piedojn sur benketo, li dormetis.--Tre placxas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi fumas.--Promenante sur la aleo, ni renkontis la gedoktorojn N., kiuj invitis nin al la balo, kiun ili hodiaux donas; ni iros kun plezuro, cxar la gemastroj espereble zorgos, ke la gastoj bone pasigu la tempon.--Mi veturos hodiaux al miaj geonkloj.--Li pagis por la kokido tiom, kiom oni ne pagas ecx por koko.--La Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo. 13. Ironte promeni, purigu vian veston.--La printempa suno fluidigis la negxon kaj la glacion.--Sxi volas fiancxigi mian fraton je sxia fratino.--Dormigu la infanon.--La mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue.--Pro la multaj malplezuroj li tute grizigxis.--La nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia pligrandigxas sencxese.--Konigxinte je tiu cxi nobla homo, mi tuj amikigxis je li.--Mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la agxon de dudek naux jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la patro elfalis el fenestro de tria etagxo kaj mortigxis; la patrino estis mortigita de sxia propra servantino.--Cxu la kandelo estis estingita, aux gxi estingigxis mem?--La knabeto estas rugxigita de sia patrino, aux eble li rugxigis sin mem?--Ne, li rugxigxis de plezuro, cxar li estas tre rugxigxema.--Sidigu la fraton, cxar sidigi sin mem li ne volas; se li ne povas esti sidigata, submovu segxon sub liajn piedojn, kaj li kontrauxvole sidigxos.--Falinte de l' supro de l' arbo, li sidigxis sur la malsupran brancxon. 14. Donu al mi kudrilon kaj fadenon, cxar mi volas alkudri butonon al mia surtuto.--Rigardu, kiel la aglo batas kun la flugiloj!--Kovriloj povas esti por la vizagxo (vizagxkovriloj), por la litoj (litkovriloj) kaj cetere.--Prenu la fosilon kaj fosu tombon.--Mia onklino naskis filinon.--La bovo jelaboras la kampon, kaj la bovino donas lakton.--La patrino de mia patro estas mia avino.--Mi auxdis tion cxi de kredindaj personoj.--Mi jam vidis cxiujn vidindajxojn de via urbo.--Li estas senespere malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindajxo.--Li havas bonan koron, sed bedauxrinde li ne povas fari, kion li volas.--Varma fumo estas por mi malutila, tial mi cxian fumas tra cigaringo.--Por ne piki la fingron cxe l' kudrado, oni portas fingringon.--Mi perdis la sxlosilon de mia sxranko, kaj mi devis venigi sxlosiliston.--Valter-Skot' estis glora verkisto.--La apotekisto estas helpanto de l' kuracisto.--La kuiristo malbonigis la tagmangxon.--La avo ne volis beni sian nepon, sed li ankaux lin ne malbenis.--Li ne sole ne helpis min en mia laboro, sed li ankoraux min malhelpis, kiom li povis.--La malsupra parto de tiu cxi domo estas alie kolorita ol la supra.--Ne legu tiel mallauxte.--Malfermu la pordon! 15. Por via malkonfeso oni duobligos vian punon.--Mi foriras, kaj mi revenos post kvarono da horo.--Multope ni pli frue finos la laboron, ol unuope.--Kristo revivigxis.--Iru, sed ne revenu tro malfrue.--Cezaro transiris la Rubikonon.--Transportu la segxon de tie cxi sur alian lokon.--Mi havas en mia plumujo du plumingojn sen plumoj.--Estante en la cigarejo, mi acxetis dek cigarojn; naux el ili mi metis en mian cigarujon kaj unu mi metis en mian cigaringon kaj ekfumis.--La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo aux pomarbo; sed ne cxia fruktujo estas arbo.--Hispanujo estas parto de Euxropo.--Mi estis infano, mi estis knabo, mi estis junulo, mi estis viro,--nun mi estas maljunulo.--Mi ne volas vane paroli kun tiu cxi malsagxulo.--Se ni devas uzi ian sufikson, sed la senco ne montras al ni, kian sufikson ni devas preni,--ni uzas la sufikson "um".--Kiu ne plenumas sian promeson, estas malnoblulo.--Elirinte el varma cxambro sur la malvarman korton, sxi malvarmumis kaj malsanigxis. 16. La malnovaj popoloj estis tre gastamaj.--Li donas lecionojn de belskribado.--Li havas belajn vangharojn.--Tiu cxi pano estas tre bongusta.--En mia skribtablo estas kvar tirkestoj.--La dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Auxgusto, Septembro, Oktobro, Novembro, Decembro.--Diru al mi, mi petas, kioma horo nun estas.--Nun estas la tria horo, aux, pli certe, nun estas kvin minutoj post la tria horo.--Ne, sinjoro, vi eraras: nun estas kvarono de la kvara (horo).--Je l' kioma horo vi tagmangxas (tagmezmangxas)?--Ne cxian egale: hodiaux ni tagmangxis je tri kvaronoj de l' kvara, kaj hieraux ni mangxis akurate je l' tria horo.--Kian agxon vi havas?--Mi havas kvardek kvin jarojn.--Bonan tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?--Pardonu, sinjoro, mi vin ne rekonas.--La venontan dimancxon mi veturos Hamburgon.--Kio vin interesas mia farado? ne miksu vin en malproprajn aferojn!--Cxu vi ludas violonon?--Ne, mi ludas kartojn, sed por instrumentoj mi cxian estis tro maldiligenta.--Mi ne logxas cxe mia frato, mi logxas aparte; sed mia logxejo estas apud la lia.--Antaux tiu malgranda ligna dometo staris bela granda arbo.--Mi volas aux cxion, aux nenion.--Mi bezonas du frankojn; cxu vi ne povas ilin doni al mi prunte?--La popoldiroj (proverboj) esprimas la sagxon de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas gxian kredon.--La vorton "met" ni uzas tian, kian ni volas esprimi ian faradon, sed la formo de l' farado estas por ni aux ne klara, aux sen signifo. "Meti ion ien" signifas: fari, ke io ie estu. "Meti" povus alie esti tradukata "estigi". "Meti" inter la verboj (farvortoj) estas tio sama, kio "je" inter la prepozicioj, aux "um" inter la sufiksoj.--Metu la manon sur la koron.--La sxteliston oni metis en malliberejon (se ni dirus "oni lin sidigis", tio cxi estus ne vere, cxar neniu lin tie _sidigis_).--Metu la cxapelon sur la kapon.--La leteron mi adresis: al lia mosxto sinjoro N. en N. N.--Via barona mosxto, helpu min en mia mizero!--Por esti felicxa, oni devas esti antaux cxio kontenta je sia sorto.--Mi iris en la teatron, por auxdi la gloran kantiston. 17. LA OMBRO. (mirrakonto de Andersen'.) En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol cxe ni. La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed gxi estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaux promenadi en la stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion cxi li devis baldaux malkutimi. Li kaj cxiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aux ke neniu estas en la domo. La mallargxa strato, kie li logxis, estis ankoraux tiel konstruita, ke de l' mateno gxis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj sagxa homo; al li sxajnis, ke li sidas en brula forno. Tio cxi lin tre suferigis. Li tute maldikigxis, kaj ecx lia ombro farigxis multe pli malgranda, ol en la patrujo,--gxi ankaux suferis de la suno. Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili revivigxis. Estis efektiva plezuro gxin vidi. Apenaux lumo estis enportita en la cxambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, gxis la plafono kaj ecx iom sur la plafono mem. Gxi intence faris sin tiel longa, gxi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaux la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur cxiuj balkonoj en la strato--kaj en la varmaj landoj cxiu fenestro havas balkonon--sin montris homoj, cxar aeron oni bezonas, se oni ecx kutimis esti bruligata de l' suno. Vivo sin komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj,--cxiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj segxoj estis elportataj, lumo brulis cxie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris . . . tin-tin-tin--cxar ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato bruis, la sonoriloj de l' pregxejoj sonoris, per unu vorto--vivo kaj movado regxis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraux la logxejo de l' alilanda instruitulo, estis tute silente, kaj tamen tie kredeble iu logxis, cxar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis,--tiel iu kredeble ilin superversxadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo kontrauxe estis ankaux malfermata je l' vespero, sed tie interne estis mallume, almenaux en la antauxa cxambro,--el interne estis auxdata muziko, kiu al la alilanda instruitulo sxajnis neesprimeble bela. Sed eble gxi estis tia nur en lia sxajnevido, cxar li trovis tie en la varmaj landoj cxion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l' alilandulo diris, ke li ne scias, kiu logxas en la kontrauxa domo, ke oni tie ne vidas ja ecx unu personon, kaj pri la muziko--li trovas gxin malbele enuiga. "Gxi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni, cxian tiu sama peco. `Mi malgraux cxio gxin venkos' li diras, sed li tamen gxin ne venkas, kiel ajn longe li ludas". Unu fojon en nokto la alilandulo vekigxis; li dormis cxe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaux la pordo sin dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li sxajnis, ke de l' kontrauxa balkono venas mirinda brilo. Cxiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda frauxlino, kiu sxajne ankaux brile radiis. La okuloj de l' instruitulo tute senvidigxis de tio cxi, kaj ne estas miro, cxar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio cxi li ankoraux estis dorminta. Per unu salto li estis sur la planko, tre mallauxte li starigxis post la kurteno, sed la frauxlino jam ne estis, la brilo estingigxis. La floroj pli jam ne brilis, sed ili staris ankoraux en ilia antauxa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallauxta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolcxajn songxojn. Tio cxi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie logxi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja neeble, ke la homoj cxian trakurus tra tie. Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la cxambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontrauxa logxejo. Tiel gxi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj cxiun fojon, kian la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaux movis, cxar tion cxi gxi ordinare faras. "Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estajxo, kiun oni povas trovi tie kontrauxe!" diris la instruitulo. "Rigardu, kiel bele gxi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel sagxa kaj eniri, kaj cxion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion gxi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!" diris li sxerce. "Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?" Kaj li balancis la kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis gxian kapon. "Jes, jes, iru, sed baldaux revenu!" La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la kontrauxa balkono sin ankaux levis; la alilandulo sin turnis, kaj la ombro sin ankaux turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de l' kontrauxa domo rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian cxambron kaj mallevis post si la longan kurtenon. Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. "Kio tio cxi estas?", diris li, kian li eliris en la lumon de l' suno, "mi ja ne havas ombron! Tiel gxi hieraux je l' vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio cxi estas efektive cxagrene!" Ne tiel la perdo de l' ombro mem lin cxagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu cxiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio cxi estas nur ripetajxo, kaj tio cxi malplacxis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tio cxi estis tute prudente. Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis post si, cxar li sciis, ke la ombro cxian volas, ke gxia sinjoro estu por gxi barilo,--sed li tamen ne povis gxin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: "Hm, hm!" sed nenio helpis. Gxi estis kompreneble cxagrene, sed en la varmaj landoj dank' al Dio cxio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas cxe li nova ombro, kian li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, gxi en la vojo cxian pli kaj pli kreskis, tiel ke gxi fine farigxis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus suficxa. Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la verajxo en la mondo, pri la bonajxo kaj belajxo, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj. Je unu vespero li sidas en sia cxambro, kaj jen subite oni frapas tre mallauxte sur la pordo. "Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaux li staras neordinare maldika homo, kun tre mira eksterajxo. Cetere la homo estis tre ricxe vestita, li estis videble grava persono. "Kun kiu mi havas la honoron paroli?" demandis la instruitulo. "Jes, mi tiel ankaux pensis", diris la eleganta homo, "ke vi min ne rekonos! Mi farigxis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj oston. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona farto! Cxu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi ian ankoraux revenos. Mi havis felicxon de l' tago, kian mi estis cxe vi la lastan fojon; mi cxiuflanke farigxis tre bonhava. Se mi volas min elacxeti el mia servado, mi estas suficxe ricxa por tio cxi!" Kaj li eksonigis tutan ligajxon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horlogxo, kaj metis sian manon en la dikan oran cxenon, kiun li portis cxirkaux la kolo. Sur cxiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj cxiuj estis veraj. "Ne, mi ne povas ankoraux retrovi miajn sentojn!" diris la instruitulo. "Kiel tio cxi estas ebla!" "Io ordinara tio cxi efektive ne estas!" diris la ombro, sed vi ja mem ankaux ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco cxian iris laux viaj piedosignoj. Tuj, kian vi trovis, ke mi estas suficxe matura, por min mem trabati tra l' mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraux unu fojon antaux via morto, cxar morti ian vi ja devas. Ankaux tiujn cxi landojn mi volis vidi ankoraux unu fojon, cxar oni ja cxian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; cxu mi devas al gxi aux al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!" "Ha, gxi estas efektive vi!" diris la instruitulo. "Gxi ja estas multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni estante homo!" "Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "cxar mi ne volus resti sxuldanto de iu!" "Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, "de ia sxuldo tie cxi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel cxiu alia! Mi tre gxojas pro via felicxo! Sidigu vin, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio cxi okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj cxe la najbaro de kontrauxe!" "Jes, tion cxi mi al vi rakontos", diris la ombro, sin sidigante, "sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu cxi urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fiancxigxi, mi povas nutri pli ol unu familion!" "Ne zorgu!" diris la instruitulo, "mi al neniu diros, kiu vi propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo--unu vorto!" "Unu vorto--unu ombro!" diris la ombro, cxar tiel li ja devis paroli. Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el la plej kara sxtofo, al tio cxi li portis elegantajn botojn kaj cxapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora cxeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio cxi plej certe faris lin homo. "Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj cxe tio cxi li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kusxis kiel hundo antaux la piedoj de l' instruitulo; li faris tion cxi pro fiereco, aux eble li volis ligi gxin al si. La kusxanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi bone auxskulti; gxi kredeble ankaux volis scii, kiel gxi povus sin liberigi kaj farigxi propra sinjoro. "Cxu vi scias, kiu logxis en la domo kontraux ni?" demandis la ombro. "Gxi estis la plej bela el cxio, gxi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio cxi estas tie same, kiel se oni vivus trimil jarojn kaj legus cxiujn verkojn poeziajn kaj instruitajn,--tion cxi mi diras, kaj gxi estas vera. Mi cxion vidis kaj mi cxion scias!" "La poezio!" ekkriis la instruitulo, "jes, jes, gxi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi gxin vidis unu minuton, sed mi tian estis ankoraux dormanta! Gxi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l' nordo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste . . . " "Poste mi estis en la antauxcxambro!" dauxrigante rakontis la ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antauxcxambron. Tie cxi ne estis lumo, tie cxi estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da cxambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi cxiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de l' maro de lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la frauxlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio cxi estis bona!" "Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo. "Mi vidis cxion, kaj mi gxin rakontos al vi; sed . . . gxi ne estas fiereco de mia flanko, tamen . . . kiel homo libera, kaj cxe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj ricxeco . . . mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne "mia kara", sed "sinjoro"! "Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, "gxi estas ne detruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, cxion, kion vi vidis!" "Cxion!" diris la ombro, "cxar mi cxion vidis kaj cxion scias!" "Kian vidajxon havis la cxambroj internaj?" demandis la instruitulo. "Cxu tie estis kiel en la fresxa arbaro? cxu tie estis kiel en sankta pregxejo? cxu la cxambroj estis kiel stela cxielo, kian oni staras sur altaj montoj?" "Cxio tie estis!" diris la ombro. "Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antauxa cxambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi cxion vidis, mi cxion scias. Mi estis en la palaco de l' poezio, en la antauxcxambro". "Sed kion vi vidis? Cxu tra la grandaj cxambroj iris cxiuj la dioj de l' malnova tempo? cxu tie batalis la malnovaj faristoj? cxu tie ludis gxojaj infanoj kaj rakontis iliajn songxojn?" "Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi cxion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi cxesus esti homo, sed mi farigxis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio. Kian mi estis ankoraux cxe vi, mi pri tio cxi ne pensis, sed apenaux la suno sin levis aux mallevis, mi cxian, vi ankoraux certe memoras, farigxis tiel mire granda; en la lumo de l' luno mi estis preskaux ankoraux pli klara, ol vi mem. Tian mi ne komprenis mian naturon, nur en la antauxcxambro de l' poezio mi gxin ekkonis--mi farigxis homo! Mi eliris el tie, farigxinte matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksterajxon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi sercxis lokon por min kasxi, jes, al vi mi povas gxin konfesi, cxar vi mian sekreton en nenia libro malkovros,--mi min kasxis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino ecx ne scietis, al kia grava persono sxi donis kasxejon. Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis laux la muroj, tio cxi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la cxambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas suficxe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regxus la malsagxa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn cxe virinoj, kiel ankaux cxe viroj, cxe gepatroj kaj cxe la dolcxaj angxelaj infanoj; mi vidis, kion nenia homo devus scii, kion tamen cxiuj tiel volus scii--la malbonajxon cxe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom legantojn gxi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekregxis en cxiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis placxi al mi. La profesoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en suficxa nombro; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.--Per tio cxi mi farigxis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiaux! Jen estas mia karto, mi logxas sur la Suna Flanko kaj en pluva vetero mi cxian estas en la domo!" Tion cxi dirinte, la ombro foriris. "Mirinde!" diris la instruitulo. Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis. "Kiel vi fartas?" demandis li. "Ahx!" diris la instruitulo, "mi skribas pri la verajxo, la belajxo kaj la bonajxo, sed por tiaj aferoj cxiu orelo estas surda; mi tute malesperas, cxar tio cxi min tre doloras". "Mi el nenio faras al mi cxagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi grasigxas, kaj tio cxi devas esti la celo de cxiu prudenta homo. Vi gxis nun ankoraux ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraux tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, cxu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de l' vojo,--cxu vi volas kunveturi estante mia ombro? Gxi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l' vojo." "Tio cxi estas jam ne auxdita malmodesto!" diris la instruitulo. "Laux tio, kiel oni gxin prenas!" diris la ombro. "Vojiro redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas sur min unu la tutan koston de l' vojo!" "Jam tro senhonte!" diris la instruitulo. "Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia gxi restos!" kaj kun tiuj cxi vortoj la ombro foriris. La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la verajxo kaj bonajxo kaj belajxo, estis preskaux por cxiuj, kiel rozoj por bovo!--Fine li efektive malsanigxis. "Vi elrigardas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro prenis la instruitulon cxe tiu cxi penso. "Vi devas necese veturi en banejon!" diris la ombro, kiu venis al li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, cxar mia barbo ne volas kreski kiel gxi devus, tio cxi ankaux estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian proponon, ni ja veturos kiel kolegoj". Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur cxevalo aux sur piedoj ili cxian estis kune, flanko cxe flanko, unu antaux aux post la dua, laux la staro de l' suno. La ombro sin tenis cxian sur la flanko sinjora, kaj la instruitulon tio cxi malmulte cxagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: "Cxar ni jam farigxis kolegoj de vojo kaj al tio cxi ni de l' infaneco estis cxian kune, ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua." Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaux parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la naturo. Multaj homoj ne povas tusxeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia antauxa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio cxi ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaux duone plenumos vian deziron". Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro. Kia malaltigxo!" pensis la instruitulo, "ke mi devas lin estimi kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole ne vole li devis konsenti. Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter tiuj cxi unu tre bela regxidino, de kiu la malsano estis tio, ke sxi tro bone vidis, kaj tio cxi estas tre dangxere. Sxi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol cxiuj ceteraj. "Li tien cxi venis, por rapidigi la kreskon de sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kauxzon de lia veno,--li ne havas ombron". Sxi ricevis grandan sciemon, kaj tial sxi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante regxidino, sxi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial sxi diris: "Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!" "Via regxida mosxto jam komencis tute sanigxi!" respondis la ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi sanigxis: mi havas ombron tute neordinaran. Cxu vi ne vidas la personon, kiu min cxian akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servantoj faras el pli bona sxtofo, ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi ecx donis al gxi apartan ombron. Tio cxi estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol cxiuj!" "Kiel!" pensis la regxidino, "cxu mi efektive sanigxis? Tiu cxi banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la banejo, cxar nun tie cxi nur farigxas interese. La alilandulo tre placxas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, cxar tian li forveturos." Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la regxidino kun la ombro. Sxi estis facila, sed li estis ankoraux pli facila; tian dancanton sxi ankoraux nenian havis. Sxi rakontis al li, el kia lando sxi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed sxi tian ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la regxidino kaj rakonti al sxi tiajn aferojn, ke sxi forte miregis. Li devis esti la plej sagxega homo sur la tuta tero. Sxi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kian ili post tio cxi ree dancis kune, sxi lin ekamegis, kion la ombro bone vidis. Cxe la postiranta danco la konfeso de sxia amo sin trovis jam sur sxia lango, sed sxi estis ankoraux tiel prudenta, ke sxi ekpensis pri sxia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn sxi estis ian regonta. "Sagxa homo li estas!" diris sxi al si mem. "tio cxi estas bona; kaj li dancas belege, gxi ankaux estas bona; sed egale grava demando estas, cxu li estas suficxe instruita. Mi provos lin ekzameni." Kaj sxi komencis proponi al li demandojn pri la plej malfacilaj aferoj, je kiuj sxi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris miran vizagxon. "Tion cxi vi ne povas respondi!" diris la regxidino. "Tion cxi mi sciis ankoraux estante en la lernejo!" diris la ombro; mi pensas, ke tion cxi ecx mia ombro tie cxe l' pordo povus respondi". "Via ombro!" ekkriis la regxidino, "tio estus multege mirinda!" "Mi ne diras certe, ke gxi povos," diris la ombro, "sed tiel mi pensas, cxar gxi ja tiel longe min akompanis kaj auxdis,--mi tiel pensas! Sed permesu, Via regxida mosxto, sciigi vin, ke gxi estas tiel fiera kaj volas, ke oni gxin prenu por homo; ke por teni gxin en bona humoro--kaj tiel gxi devas esti, por doni bonajn respondojn--oni devas paroli kun gxi tute kiel kun homo." "Tia fiereco placxas al mi!" diris la regxidino. Kaj sxi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri suno kaj luno, pri l' internajxo kaj eksterajxo de l' homo, kaj li respondis sagxe kaj bone. "Kia homo li devas esti, se li havas tian sagxegan ombron!" pensis la regxidino, "gxi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo!--Mi gxin faras!" La regxidino kaj la ombro baldaux estis pretaj inter si, sed tamen tion cxi neniu devis sciigxi, gxis ili venos en la landon de l' regxidino. "Neniu, ecx ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kauxzo li tiel diris. Baldaux ili venis en la landon, en kiu la regxidino regis, kian sxi estis en la domo. "Auxskultu, amiko!" diris la ombro al la instruitulo, "nun mi farigxis tiel felicxa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankaux por vi fari ion neordinaran! Vi cxian logxos cxe mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra regxa kalesxo kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio cxi vi devas permesi, ke cxiu kaj cxio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la balkono en la lumo de l' suno kaj montros min al la popolo, vi devos kusxi cxe miaj piedoj kiel efektiva ombro! Cxar mi konfesas al vi, mi edzigxos je la regxidino; ankoraux hodiaux je l' vespero ni festos la edzigxon". "Ne, gxi estas jam tro multe!" diris la instruitulo, "tion cxi mi ne volas, tion cxi mi ne faros! Gxi estus trompi la tutan landon kune kun la regxidino! Mi diros cxion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!" "Neniu vin kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, aux mi vokos la gardistojn!" "Mi iros rekte al la regxidino!" rediris la instruitulo. "Sed mi iros antauxe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en malliberejon!" Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, cxar la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la regxidino volas lin fari sxia edzo. "Vi tremas?" demandis la regxidino, kian la ombro eniris; cxu io okazis al vi? ne malsanigxu hodiaux, kian ni volas je l' vespero festi nian edzigxon." "Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!" diris la ombro, "prezentu al vi--jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni--prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton, gxi diras kaj ripetas, ke gxi estas la homo, kaj mi--prezentu al vi--mi estas gxia ombro!" "Terure!" ekkriis la regxidino, "oni gxin ja ensxlosis?" "Kompreneble! Mi timas, ke gxi jam nenian ricevos ree la prudenton!" "La malfelicxa ombro!" rediris la regxidino, "mi gxin tre bedauxras; estus tre bone por gxi, se oni gxin liberigus de gxia malfelicxa vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese gxin mallauxte tute forigi." "Kvankam tio cxi estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "cxar gxi estis fidela servanto!" kaj li faris, kiel li gxemus. "Vi havas noblan hxarakteron!" diris la regxidino. Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la pafilegoj tondris "bum!"--kaj la soldatoj faris paradon. La regxidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraux unu fojon ricevi la gxojan kaj tondran "vivu!" de l' popolaj amasoj. La instruita homo nenion auxdis de l' tuta gxoja kriado, cxar al lia vivo estis farita fino. 18. POPOLDIROJ. Cxiu "tial" havas sian "kial." Popolo diras--Dio diras. Kia patrino, tia filino. Kiu vivos, tiu vidos. Se infano ne krias, patrino ne scias. Pelu musxon tra l' fenestro, gxi venos tra l' pordo. En sia urbeto neniu estas profeto. Kiu iras trankvile, iras facile. Post la faro venas sagxo. Kiu ne salutas per cxapo, salutos per kapo. Ne diru "hop" antaux salto. Antauxe intencu kaj poste komencu. Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras. Kia la festo, tia la vesto. Restu tajloro cxe via laboro. -------- 19. Kanto de studentoj. Gxoju, gxoju ni, kolegoj, Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco -- Sole tero restas. * * * Vivo estas tre mallonga, Kuras ne tenate, Kaj subite morto venos, Kaj rapide cxiun prenos, Cxiun senkompate. * * * Kie niaj antauxuloj En la mondo sidas? Iru al la superuloj, Sercxu ilin cxe l' subuloj -- Kiu ilin vidas? * * * Vivu la akademio Kaj la profesoroj! Vivu longe kaj en sano Cxiu akademiano, Vivu sen doloroj! * * * Vivu, floru nia regno Kaj regnestro nia! Kaj amikoj mecenataj, Protegantoj estimataj De l' akademio. * * * Vivu cxiuj la knabinoj Belaj kaj hontemaj! Vivu ankaux la virinoj, Amikinoj kaj mastrinoj, Bonaj, laboremaj. * * * Mortu, mortu, malgajeco! Mortu la doloro! Mortu cxiu intriganto Kaj malamon konservanto Longe en la koro! _Hemza._ 20. El Heine'. Al brusto, al mia -- ha, gxi min doloras -- Almetu maneton, amata knabino! Vi auxdas, ke tie meblisto laboras? Li por mi la cxerkon konstruas sen fino! * * * Ha, kiel li frapas en mi en la koro! La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . . Rapidu, rapidu kun via laboro, Ke povu mi foj' je eterne ekdormi. _K. D._ ALDONO AL LA DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA. En mia unua libro mi petis cxiujn amikojn de l' lingvo internacia esprimi ilian jugxon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al mi cxiujn erarojn, kiujn ili trovis en gxi, kaj cxiujn plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al la lingvo la plej bonan formon, cxar la finan formon mi intencis doni al la "Lingvo Internacia" ne pli frue ol en la fino de l' jaro 1888, pripensinte kaj provinte antauxe cxiujn jugxojn kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi gxis tiu tempo. En la "Dua Libro" mi diris, ke por fari la lingvon libera de cxiuj personaj eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn manojn la sorton de l' lingvo kaj, auxskultinte la konsilojn de kompetentaj personoj, gxi donu al la lingvo la finan formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por cxiu alia amiko de l' lingvo internacia. Nun mi kun la plej granda gxojo povas sciigi cxiujn amikojn de l' lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraux en la fino de l' jaro 1887, t.e. ankoraux antaux la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, cxu lingvo internacia estas necesa, cxu gxi estas kreebla, kaj _kiel_ gxi devas esti. La frukto de l' laboroj de la komitato estis jena decido: ke lingvo internacia estas kreebla, ke gxi estas necesa, ke gxi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de l' laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo. Sur la fondo de cxio supre dirita, la "Amerika Filozofia Societo" decidis dissendi al cxiuj instruitaj societoj la proponon fari internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda. Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraux pri mia laboro, la "Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj samaj decidoj pri lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la "Amer. Fil. Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas pli malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial gxi estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas suficxe proksima al la idealo, kiun gxi ellaboris teorie. Jen kion diras pri la "Lingvo internacia" sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda): "La plej nova propono al la publiko kaj gxis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia," kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj gxi estas fondita, estas en la tuto maleraraj; gxia vortaro ne estas kreita laux la persona volo kaj jugxo de l' auxtoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj gxi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj sxangxoj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro gxia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompajxoj kaj sxirajxoj de la Volapuk'. La gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda . . . " Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l' "Lingvo internacia" kaj gxian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laux lia jugxo devus esti sxangxitaj, sinjoro H. Ph. finas: "D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaux ol li donos al gxi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj sxangxo li volas prezenti gxin por la publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000 personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de l' "Lingvo internacia" kondukos al la bonigo de l' eraroj, kiujn mi montris, _kaj la tuta mondo povas kuragxe doni la petitan promeson_". La kvar sxangxoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas _teorie_ tre bonaj, sed mi jam mem antaux kelkaj jaroj pensis pri ili kaj mi trovis, ke _praktike_ ili estus tre maloportunaj. Pli vastan mian jugxon pri ili kaj pri cxiuj proponitaj sxangxoj mi prezentos al la kongreso, se tiu cxi efektivigxos. Al cxiuj sxangxoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda provado trovos necesaj,--mi jam antauxe donas mian plenan konsenton. Sciigante la amikojn de l' lingvo internacia pri la intencita internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l' lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l' kongreso, kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas esti legxdonanta por cxiuj amikoj de l' "Lingvo internacia", _se la kongreso ecx trovus necesa sxangxi la lingvon gxis nerekonebleco_. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de l' sceno. Sed kunligi jam antauxe la sorton de l' lingvo internacia kun la estonta kongreso--estus tre malprudenta, kaj tiuj amikoj de l' lingvo, kiuj malfortigus aux tute cxesigus ilian laboradon, "atendante la kongreson,"--povus meti nian sanktan aferon en dangxeron esti perdita je eterne; cxar la kongreso povas ankoraux ne efektivigxi, kaj se gxi efektivigxos, povas ankoraux okazi, ke gxi donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori diligente _laux la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis_, tute egale cxu la kongreso efektivigxos aux ne, cxar _tiu_ vojo estas certa kaj kondukos nin al la celo _en cxiu okazo_. Esperante la kongreson, mi nun faras persone neniajn sxangxojn en la lingvo. Cxiujn sxangxojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan jugxon pri ili--mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la "Dua Libro" nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la lasta, kaj la _auxtoro_ nun cxesigas je eterne sian laboradon. Cxion, kion mi de nun faros aux skribos, mi gxin cxion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj aux materialaj privilegioj, ol cxiu alia. Sed por ke la lingvo internacia povu farigxi de nun tute sendependa de mia persono, kaj ke gxi povu tute bone kaj regule ricxigxi, vastigxi kaj iri antauxen, cxu mi povos ankoraux labori por gxi, aux ne,--mi donos tie, unu fojon por cxiam, respondojn je kelkaj demandoj tusxantaj la lingvon kaj gxian estontecon. 1) La lingvo internacia restas sensxangxa en tiu formo, en kiu gxi estas proponita de mi; fari en gxi iajn lauxvolajn sxangxojn mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu cxi privilegio apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la intencita kongreso ne efektivigxos, tiam poste (sed ne antaux kvin jaroj de nun) la amikoj de l' lingvo internacia faros mem internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo sxangxojn kaj bonigojn. 2) La sola sxangxo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstataux "ian," "cxian," "kian," "nenian," "tian"--devas esti: "iam," "cxiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc). 3) Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj ([hoketo]), gxi povas anstatauxigi la signeton (^) per la litero "h" kaj la signeton ([hoketo]) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita: "ch=cx; gh=gx; hh=hx; jh=jx; sh=sx". Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj (,), oni devas gxin fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataux la signeto (,) oni povas ankaux presadi (') aux (-). Ekzemple: sign,et,o = sign'et'o = sig-net-o. 4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua brosxuro, estas ne plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en gxi ne trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni _auxtore_ plenan vortaron kaj krei laux mia persona placxo la tutan lingvon de l' kapo gxis la piedoj. Cxar unue--la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, cxar la nombro de l' vortoj en lingvo de l' homoj estas senfina, kaj se kun cxiu vorto oni devus atendi, gxis mi gxin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj cxiam estus en dependo de mia persono; due--en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona jugxo kaj decidoj de unu homo devas havi rolon eble plej malgrandan, cxar unu homo sur cxiu pasxo eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata pasxo post pasxo, per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraux la disjxetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu cxiuj povus labori. Tia komuna fundamento por la "Lingvo internacia" devas esti mia unua brosxuro ("Lingvo internacia. Antauxparolo kaj plena lernolibro"), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj suficxe grandan nombron da vortoj. Tio cxi estas la unua kaj la lasta _persona_ vorto en la afero de l' lingvo internacia. Cxio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en cxiu el la vivantaj lingvoj. Cxiu, kiu ellernis la diritan "fundamenton", povas kuragxe diri, ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas gxin ne malpli bone ol la auxtoro aux ol iu alia. Cxar en cxio, kio en la dirita brosxuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la auxtoro aux ia alia persono,--la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko, kaj la legxoj kreitaj de la _plej granda parto_ de la verkantoj kaj parolantoj. _Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj oni gxin ne povas fari mem laux la reguloj de la internacia vortfarado, nek anstatauxigi per alia esprimo,--tiam cxiu povas krei tiun vorton laux lia persona placxo_; tiel ankaux se naskigxus ia demando stilistika aux ecx gramatika, ne decidita klare en mia unua brosxuro,--cxiu povas gxin decidi laux sia jugxo; kaj se vi volas scii, cxu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la _plejmulto_ de l' verkantoj. _Cxiu vorto, cxiu formo, kiu ne estas rekte kontraux la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aux kontraux la logiko aux la legxoj enkondukitaj de la plejmulto de l' uzantoj,--estas tute bona,_ tute egale cxu gxi placxos al mi persone aux ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de cxiu alia. Kaj poste, kiam la lingvo suficxe fortigxos kaj gxia literaturo suficxe vastigxos, tiam ankaux tio, kio estas en mia unua brosxuro, devos perdi cxian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la legxoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vorto--la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laux la samaj legxoj, laux kiaj estis ellaborataj cxiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al gxi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l' estonteco. Se mi senigas min nun je cxiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko, mi gxin faras ne pro malvera modesteco, sed cxar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide vastigxi kaj cxiam estus en dependo de unu persono kun liaj eraroj. Nur viva konkursa laboro, cxe kia cxio pli bona iom post iom elpusxas la malpli bonan,--povas doni efektive bonan kaj vivipovantan lingvon internacian. Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaux disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, cxar ni cxiuj laboros sur unu fundamento, kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en cxiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en gxi en la komenco de regula skriba literaturo: estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankoraux malestis. Tiuj cxi vortoj estis kreataj unu post unu, laux la kreskanta bezono, kaj malgraux ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aux legxdonanto, la lingvo ne sole ne disdividigxis, sed kontrauxe, gxi cxiam pli unuformigxis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdigxis antaux la fortigxanta komuna literatura lingvo. Ke mia unua brosxuro prezentas fundamenton suficxe fortan, kaj ke la fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj suficxan kaj tiel grandan, ke se oni volas, oni povas ecx tute libere esprimi siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj,--montras la fakto, ke en la tuta "Dua Libro" vi ne renkontas ecx unu nove kreitan vorton! (vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en la fundamenta vortaro, sed tio cxi estas vortoj ne nove kreitaj, sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C. 7.) ne bezonis presi en la vortaro). Oni devas memori, ke cxiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie gxi estas efektive necesa,--kaj tiam la vortoj nove kreataj estos nur malofte disjxetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile aligxi al la lingvo kaj ricxigi gxin ne perdigante gxian unuformecon. Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto de l' vortoj, la lingvo internacia havos jam de l' komenco unu formon cxe cxiuj uzantaj gxin. Nur tiuj vortoj, kiuj en la fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos malegale kreataj de malsamaj auxtoroj. Sed cxar unue tiaj vortoj estos renkontataj nur disjxetite inter la multo da vortoj jam konstantaj, kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj ankoraux pli malgrandigxos danke la komunan fonton, el kiu la auxtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj euxropaj lingvoj),--tial tiuj "novaj" vortoj prezentos nenion alian ol provincialismojn de la unu lingvo internacia. Tiaj provincialismoj estis en granda nombro en cxia alia lingvo, kaj kun la vastigxado de la skribata literaturo ili komencis perdigxi. Tio sama estos ankaux en la lingvo internacia, sed cxar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l' homoj, ol de aliaj kondicxoj,--tiu proceso de unuformigxado iros en gxi multe pli rapide. La vortoj kreitaj malfelicxe baldaux perdigxos, kaj la vortoj felicxe kreitaj restos kaj eniros en la lingvon; la vortoj egale felicxe kreitaj sed malegale sonantaj--kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol cxiuj aliaj formoj,--kaj baldaux la unua formo elpusxos cxiujn ceterajn formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel ju pli energie vastigxos kaj ricxigxos la literaturo de la lingvo internacia, des pli baldaux ni havos unuforman pli malpli plenan vortaron. Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi verkojn en tiu lingvo etc.--povas nun diri kuragxe, ke ili havas en la manoj _plenan vortaron,_ cxar povante cxian ankoraux ne kreitan vorton krei laux ilia placxo, anstataux atendi, gxis _mi_ gxin kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia _cxion,_ kion ili volas. Tio cxi estus ne ebla en la okazo, se mi volus mem eldoni plenajn vortarojn: cxar kiom ajn mi laborus, cxiam danke la senfineco de la homa vortaro restus ankoraux multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne scius kion fari, cxar krei ilin mem estus ne permesita. Sed nun restas unu sxajne tre grava demando: se mi skribas al iu en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem, sed mi volas havi la certon, ke la adresito _tute bone, vere kaj klare_ komprenos la vortojn, kiujn mi kreis,--kion mi tiam devas fari? La respondo estas tre simpla: fari tion saman, kio estas farata cxe la uzado de cxia alia lingvo, se ia por ni necesa vorto en tiu lingvo aux tute ankoraux ne ekzistas, aux ne estas ankoraux de cxiuj egale uzata aux konata,--t.e. _apud la vorto nove kreita meti en kuneteniloj ( . . . ) la tradukon de tiu vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto jam ekzistas._ Kiun lingvon vi uzos por tiu celo, estas por la afero tute egala, se vi nur pensas, ke tiu lingvo estas komprenebla por via adresito, aux ke li havas sub la mano aux facile povas havi vortaron de tiu lingvo. Sed estus dezirate, ke cxiuj amikoj de la lingvo internacia uzu en tiaj okazoj _unu_ lingvon, kaj por tio mi proponas la lingvon francan, cxar tiu cxi lingvo en nia tempo en multaj sferoj ankoraux havas la rolon de lingvo internacia. _Sed tute ne estas postulata, ke vi aux via adresito sciu la lingvon francan,_ cxar la vorto devas esti elskribata el la franca vortaro sen ia sxangxo, en tiu formo, en kiu gxi estas trovata en la vortaro; estas nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto havu sub la mano francan vortaron (se ili ne pli volas uzi alian lingvon). Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni persone plenan auxtoritatan vortaron, kiun cxiuj devus obei. La amaso amas, ke oni donu al gxi legxojn, ke oni donu al gxi ne bonan, sed jam tute pretan,--kaj la vojon, kiun mi proponas, multaj nomos tro malrapida. Se mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn, sed lasas ilian kreadon al la publiko, mi gxin faras ne pro maldiligento: suficxe plena vortaro jam estas preta cxe mi, kaj mi povus eldoni gxin ecx tuj, kaj se gxi ecx ne estus preta, la leganto komprenos, ke gxi estas tute ne malfacila por mi krei cxiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi pasxo post pasxo vortarojn cxiam pli plenajn. Por mi _persone_ estus kompreneble multe pli oportuna teni la sorton de l' lingvo internacia en miaj manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la fundamenton de l' lingvo, mi nun deprenas de mi tutan auxtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l' afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne eraris. Sed se la estonteco ecx montros, ke mi eraris kaj ke plena vortaro devas esti kreata de _unu_ persono, la leganto ne forgesu ke mi ja povas gxin fari ankaux poste! Sed mi faros gxin nur tiam, se la tempo montros, ke gxi estas efektive _necesa._ Nun mi laborados, mi skribados verkojn, mi kreados vortojn,--sed cxion kiel privata amiko de l' lingvo internacia, kaj cxiu alia povas gxin fari kun la egala kompetenteco. 5) Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn (nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian brosxuron en cxiuj aliaj lingvoj, cxu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn, librojn, gazetojn etc.--mi jam nun ne bezonas respondi; cxar, konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel mi mem,--cxiu povas nun mem eldoni cxiajn necesajn verkojn, ne atendante gxis _mi_ gxin faros. Mi faros, kion mi povos, kaj cxiu alia amiko de l' lingvo faru ankaux, kion li povas; mi mem ne povas eldoni ecx la centan parton de tio, kio estas bezonata. 6) Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la "promesintoj", por ke la amikoj de l' lingvo internacia sciu unu pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos, ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l' promesoj kaj prenas la aferon suficxe serioze. Sed nun estas bedauxrinde ankoraux multaj, kiuj, vive laborante por la afero kaj tute bone korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankoraux ilian "promeson"! 7) Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la afero de l' lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas esti: cxiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, cxar la sorto de l' afero estas nun egale en la manoj de ni cxiuj. Celon ni cxiuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia, la nombro de l' personoj uzantaj tiun lingvon kaj laborantaj por gxi--konstante kresku, kaj ke la lingvo mem cxiam pli ricxigxu. Por tio ni ne bezonas kondukanton: cxia persono, cxia rondeto, cxia societo laboru laux sia bontrovo, en sia sfero kaj laux siaj fortoj,--kaj malgraux la disjxeteco de l' laboro (se gxi nur estos cxie suficxe energia) post la plej mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita, ke la lingvo internacia fortigxis kaj estas uzata de la tuta mondo. Tie cxi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj vortoj mian _personan_ penson pri tio, kiel ni devas faradi: _a_) Antaux cxio (kaj tio cxi estas la plej grava) ni devas labori diligente kaj ne malvarmigxante por la afero kaj tute ne zorgante tion, kion diras aux faras aliaj. Estas multaj, kiuj komprenante bone la utilecon de l' afero, alfalis al gxi en la komenco tre varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la tuta mondo jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraux trankvila, ke la plej granda parto de l' mondo ecx ankoraux ne scias pri la afero, ke la gazetoj ne alportas cxiutage sensaciajn novajxojn pri la irado de l' afero,--ili tute malvarmigxis por la afero. De la efemera laboro de _tiaj_ amikoj la afero ne sole nenion gajnas, sed kontrauxe, gxi nur perdas. Sed _efektivaj_ amikoj de l' afero ne rigardas, cxu la afero jam faris multon da bruo kaj cxu gxi estas jam suficxe "en modo"; profunde kredante, ke la afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed diligente kaj konstante, cxiu en sia urbo, en sia lando kaj laux siaj fortoj,--kaj danke la laboron de _tiuj cxi_ amikoj mi esperas, ke l' afero baldaux kaj sen bruo vastigxos en la tuta mondo. _b_) Oni devas energie kolekti "promesojn", ne timante la altecon de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de l' amikoj sur tiun cxi punkton, sxajne fantazian, sed efektive tre gravan. Cxiu el la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda nombro aux tute ilin ne sendi. Mi ripetas, ke tia parolado estas tute malprava. Ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombroj. Cxiu promeso aparte havas signifon la plej malgrandegan, sed unu post unu ilia nombro grandigxos, kaj tiam ili prezentos grandegan forton kaj decidos per unu fojo la gravan demandon de lingvo internacia. Se miaj vortoj estas ne suficxe kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu almenaux, ke _malutilon_ la promesoj en cxia okazo ne portas, se ili ecx neniam venos al la esperata nombro, sed _utilon_ ili cxe felicxaj rezultatoj povas alporti grandegan. _c_) Grandegan utilon alportos al la afero tiuj, kiuj ricxigos la _literaturon_ de l' lingvo internacia. Nenio povas tiel bone imponi al la amaso, kiel _faktoj_ kaj konstantaj _signoj de vivo._ Oni devas sencxese eldonadi cxiam novajn verkojn pri la lingvo internacia, kaj la plej grava--_en_ tiu lingvo. La kampo tie cxi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Antaux cxio la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en cxiuj lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la vortaron en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu popolo la eblon aligxi al la homara afero, sed unutempe (danke la vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun cxiu ano de tiu popolo. La eldonado de la malgranda vortareto en cxia aparta lingvo postulas malmulte da laboro kaj tre malmultege da mono. Oni devas eldoni vortarojn returnitajn; cxar estas jam eldonitaj vortaroj rektaj, la pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj malmulte kosta. Laux la mezuro de la progresado kaj ricxigxado de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus bone, ke en ili la novaj vortoj, kreitaj de l' auxtoroj mem, estus donitaj kune kun ilia franca traduko. Oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, laux bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki,--cxar la lernolibroj, kiujn mi eldonis mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj pli-malpli instruitaj. Fine, por ke la lingvo eble pli rapide fortigxu kaj ricxigxu, oni devas eldoni kiel eble pli multe da verkoj en la lingvo internacia, originalaj aux tradukitaj; kaj tiuj personoj aux rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci eldonadi gazetojn kaj jxurnalojn en la lingvo internacia. El cxiuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi _mem_ povas eldoni nur tre malgrandan parton, cxar mi havas tro malmulte da tempo kaj tro malgrandajn kapitalojn. Cxiu el la amikoj de l' lingvo aparte povas ankaux eldoni nur malmulte. Sed se cxiu el ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l' lingvo internacia rapide vastigxos. Por ke cxiuj povu scii pri cxiu nova eldonita verko, mi petas cxiun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia aux en tiu cxi lingvo, sendi al mi unu ekzemplaron de sia verko; cxar komencante de Auxgusto 1888 mi eldonados cxiumonate nomarojn de cxiuj verkoj pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco gxis tiu tempo. Apud cxiu verko estos dirita, kiu gxin eldonis, kiom gxi kostas kaj kie oni gxin povas ricevi. Alsendinte la koston de posxta transsendo, cxiu povas en cxiu tempo ricevi de mi la plej novan nomaron de l' verkoj. _La eldonantojn de l' verkoj mi petas ankaux, ke en la fino de cxia verko aux verketo, kiun ili eldonos, ili presu cxiam la plej novan el la diritaj nomaroj._ Mi esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero mem. _cx_) Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas diligenta uzado gxin en korespondado kun amikoj kaj konatoj aux ecx kun nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la utileco kaj la oportuneco de l' lingvo, la plej granda parto de l' amaso restos surda por viaj vortoj, cxar gxi timos, ke vi postulas de gxi ian oferon. Sed se cxiuj amikoj de l' lingvo internacia anstataux paroladi _farados,_ tiam vi baldaux vidos, ke la tuta indiferenta amaso aligxis jam al la afero, sen bruo kaj ecx mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian kaj kompreninte gxin, kvankam li la lingvon ne lernis, via adresito vidos _praktike_ la oportunecon de l' lingvo, kaj li komencos mem gxin uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios suficxe bone la lingvon, tute gxin ne lerninte. _d_) Estas kompreneble ankoraux multaj vojoj kaj vojetoj por progresigi l' aferon de l' lingvo internacia, sed mi devas ilin lasi al la bontrovo kaj placxo de cxiu aparta persono. Estus bone, se en cxiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por kune labori por la afero de l' lingvo (en kelkaj urboj tiaj rondetoj jam estas kreitaj). Per pripensado kaj laborado kunligita oni cxiam povas pli multe fari, ol laborante aparte. Sed unu aferon oni ne devas forgesi: oni devas esti atendemaj kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuragxigu per sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuragxon kaj malvarmigxi, se ni tiun ekzemplon ne vidas,--ni devas per nia propra laboro doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu al ni aligxos, aux se oni ecx ridos je ni, ni devas kredi, ke pli aux malpli frue la ridantoj venos al ni. Ni iru kuragxe antauxen, cxar nia afero estas honesta kaj utila! -------- Tiu cxi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo de auxtoro. De tiu cxi tago la estonteco de l' lingvo internacia ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de cxia alia amiko de la sankta ideo. Ni devas nun cxiuj egale labori, cxiu laux siaj fortoj. Cxiu el vi povas nun fari por nia afero tiom same kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli multe ol mi, cxar mi estas sen kapitaloj, kaj el mia tempo, okupita de laboro por cxiutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre malgrandan parton. Mi faris por la afero cxion, kion mi povis, kaj se cxiu efektiva amiko de l' lingvo internacia alportos al gxi ecx la centan parton de l' moralaj kaj materialaj oferoj, kiujn mi al gxi alportis tra dekdu jaroj gxis hodiaux, tiam la afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga tempo. Ni laboru kaj esperu! End of the Project Gutenberg EBook of Dua Libro de l' Lingvo Internacia, by Ludovic Lazarus Zamenhof *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA *** ***** This file should be named 20006.txt or 20006.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/0/0/0/20006/ Produced by David G. Simpson Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.