The Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Rosmersholm Dramo en kvar aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: January 18, 2008 [EBook #24355] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** Produced by Andrew Sly HENRIK IBSEN ROSMERSHOLM Dramo en kvar aktoj (Rosmersholm) (1886) Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ROSMERSHOLM ROLOJ: JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antauxa pastro. REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER. REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER. ULRIK BRENDEL. PEDER MORENSGARD. SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm. Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio. (La intrigo okazas en _Rosmersholm_, malnova grandbieno en la najbarejo de malgranda urbo cxe fjordo en okcidenta _Norvegio_.) UNUA AKTO (La sidcxambro en _Rosmersholm_; spaca, antikveca kaj hejmeca. Antauxe cxe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per fresxaj brancxoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantauxe estas pordo. Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antauxcxambro. Sur la muro maldekstre estas fenestro, kaj antaux gxi ornamvazo kun floroj kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogsegxoj. Sur la muroj pendas malnovaj kaj ankaux kelkaj iom pli novaj portretoj de pastroj, oficiroj kaj sxtataj oficistoj en uniformo. La fenestro estas malferma. Same la pordo al la antauxcxambro kaj la ekstera pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subigxis.) (_Rebekka West_ sidas en apogsegxo apud la fenestro krocxetante sur granda, blanka lansxalo, preskaux finkrocxita. Foje sxi ekrigardas eksteren inter la floroj. Iom poste _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) SINJORINO HELSETH Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, frauxlino. REBEKKA WEST Jes, faru. La pastro ja certe baldaux venos. SINJORINO HELSETH Cxu ne estas trablovo, _tie_ kie la frauxlino sidas? REBEKKA Jes iomete. Bonvolu fermi. (Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antauxcxambran pordon; poste sxi iras al la fenestro.) SINJORINO HELSETH (volas fermi, sed elrigardas) Sed cxu ne estas la pastro, kiu iras tie? REBEKKA (rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaux la kurteno) Iru flanken. Ke li ne ekvidu nin. SINJORINO HELSETH (meze sur la planko) Cxu pensi, frauxlino, -- li denove komencas iri la muelejvojon. REBEKKA Li ankaux iris la muelejvojon antauxhieraux. (rigardetas inter la kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu -- SINJORINO HELSETH Cxu li kuragxas transiri la ponteton? REBEKKA Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras supre ankaux hodiaux. (iras for de la fenestro) Longa cxirkauxvojo. SINJORINO HELSETH Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpasxi sur _tiu_ ponteto. _Tie_, kie tiajxo okazis, _tie_ -- REBEKKA (kunmetas la krocxajxon) Ili longe ligigxas al siaj mortintoj en Rosmersholm. SINJORINO HELSETH Mi kredas _tion_, mi, frauxlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas sin tiel longe al Rosmersholm. REBEKKA (rigardas sxin) La mortintoj? SINJORINO HELSETH Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj restas. REBEKKA Kial vi tiel pensas? SINJORINO HELSETH Jes, cxar alie ne venus tiu blanka cxevalo, mi opinias. REBEKKA Kio vere estas tio, cxi tio pri tiu blanka cxevalo, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Ho, ne estas priparolinda. Pri tiajxo ankaux vi ja ne kredas. REBEKKA Cxu _vi_ do kredas pri tiajxo? SINJORINO HELSETH (aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por la frauxlino. (elrigardas) Ho -- cxu ne la pastro estas denove tie sur la mueleja vojo --? REBEKKA (elrigardas) _Jena_ viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro! SINJORINO HELSETH Jes, gxuste, estas la rektoro. REBEKKA Ho, estas gxojige! Cxar vi vidos, ke li intencas viziti nin. SINJORINO HELSETH Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke sxi estis lia samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, frauxlino! (Sxi eliras dekstren.) (_Rebekka_ staras momenton apud la fenestro; jen sxi salutas, ridetas kaj kapsignas eksteren.) (Malheligxas.) REBEKKA (aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth, vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro pleje sxatas. SINJORINO HELSETH (de ekstere) Bone, frauxlino, mi faros. REBEKKA (malfermas la pordon al la antauxcxambro) Nu, fine do --! Kore bonvena, kara rektoro! REKTORO KROLL (en la antauxcxambro, formetas sian bastonon) Dankon. Mi do ne venas gxenante? REBEKKA Vi? Honto al vi --! KROLL (envenas) Cxiam afabla. (cxirkauxrigardas) Rosmer, cxu en sia cxambro? REBEKKA Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li baldaux venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume. KROLL (demetas la cxapelon) Multan dankon. (eksidas kaj cxirkauxrigardas) Ho kiel bela kaj sxatinda vi farigis la malnovan cxambron. Floroj alte kaj malalte. REBEKKA Rosmer multe sxatas fresxajn florojn cxirkaux si. KROLL Ankaux vi, mi opinias. REBEKKA Jes. Sxajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antauxe ni devis ja rezigni pri tiu gxuo. KROLL (kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron. REBEKKA Ecx ne la kolorojn. Sxi kvazaux konfuzigxis -- KROLL Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas cxi tie? REBEKKA Jes, cxio iras laux la ebeno. Unu tagon kiel la alian. -- Kaj cxe vi? Via edzino --? KROLL Ho, kara frauxlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio cxiam estas io aux alia kio kontrauxas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni nun havas. REBEKKA (iomete poste, eksidas en apogsegxon apud la sofo) Kial vi ecx ne vizitis nin unu solan fojon dum cxiuj la lernejaj feritagoj? KROLL Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj -- REBEKKA Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi -- KROLL -- kaj krome mi ja forvojagxis -- REBEKKA Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja cxirkauxiris al popolaj kunvenoj? KROLL (kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Cxu vi imagus, ke mi en miaj tagoj de maljuneco farigxus agitanto? Cxu? REBEKKA (ridetas) Iomete vi ja cxiam agitis, rektoro Kroll. KROLL Nu jes, tiel por mia privata gxuo. Sed de nun farigxos vera sincereco. -- Cxu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn? REBEKKA Jes, kara rektoro, mi ne neas ke -- KROLL Kara frauxlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi. REBEKKA Ne, tiel ankaux mi opinias. Mi devas ja informigxi. Scii pri la aferoj -- KROLL Nu, cxiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu furoras cxi tie. -- Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la "popolo" permesis al si riprocxacxi min? Kiaj malicaj krudajxoj ili kuragxis permesi al si. REBEKKA Jes, sed sxajnas al mi, ke vi tre forte kontrauxmordis. KROLL Mi faris. Mi povas mem diri. Cxar nun mi gustumas sangon. Kaj ili spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson --. (interrompas) Sed auxskultu nun, -- ni ne adoptu tiun bedauxrindan kaj sxirantan temon cxi-vespere. REBEKKA Ne, ni ne faru, kara rektoro. KROLL Prefere diru kiel vi nun vere fartas cxi tie en Rosmersholm, nun post kiam vi farigxis sola? Post kiam nia kompatinda Beate --? REBEKKA Jes, dankon; mi fartas suficxe bone cxi tie. Granda malpleneco estas ja post sxi multmaniere. Kaj ankaux sopiro kaj aflikto, -- kompreneble. Sed alie ja -- KROLL Cxu vi intencas resti cxi tie? Dauxre, mi pensas. REBEKKA Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun kutimigxis, aparteni al la domo, ankaux mi. KROLL Jes _vi_. Tion mi ja opinius. REBEKKA Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia hejmeco kaj utileco por li, -- mi do certe restos, mi pensas. KROLL (rigardas sxin senteme) Sciu, -- estas io granda en tio cxi, por virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj. REBEKKA Ho, por kio mi alie vivus? KROLL Unue vi subigxis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro -- REBEKKA Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark. Estis la teruraj marvojagxoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni translogxigxis cxi-suden, -- jes, tiam venis iuj severaj jaroj, antaux ol li finluktis. KROLL Cxu ili ne farigxis ankoraux pli severaj por vi, la jaroj, kiuj sekvis? REBEKKA Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate --. Kaj kiel dolorige sxi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan vartadon. KROLL Dankon al vi, cxar vi memoras sxin kun indulgo. REBEKKA (proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kusxas sube. KROLL Missento? Kion vi aludas per tio? REBEKKA Nu, ne estus ja strange, se estus por vi gxene vidi min, fremda homo, disponadi cxi tie en Rosmersholm. KROLL Ne, sed kiel vi --! REBEKKA Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara rektoro! Dankon, dankon pro tio. KROLL Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon? REBEKKA Mi komencis timigxi, cxar vi malofte vizitetis nin. KROLL Jen vi iris strangan erarvojon, frauxlino West. Kaj krome, -- nenio estas ja vere sxangxita. Estas ja vi, -- kaj sole vi, -- kiu mastrumis cxi tie ecx dum la lasta malfelicxa tempo de kompatinda Beate. REBEKKA Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino. KROLL Sed kiaj ajn la aferoj --. Sciu, frauxlino West, -- laux mi ne estus kontrauxinde, se vi --, tamen eble tiajxo ne estas dirinda. REBEKKA Kion vi aludas? KROLL Se povus farigxi, ke vi prenus la vakan lokon -- REBEKKA Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro. KROLL En ago, jes; sed ne en -- REBEKKA (interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas sxerci pri tiajxo? KROLL Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol suficxe da edzeco. Sed tamen -- REBEKKA Auxdu, -- mi preskaux devas priridi vin. KROLL Tamen --. Diru, frauxlino West --. Se permesigxas la demando --. Kiom agxa vere estas vi? REBEKKA Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknauxan, sinjoro rektoro. Mi estas nun en mia trideka. KROLL Nu-ja. Kaj Rosmer, -- kiom agxa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Sxajnas al mi, ke bone konvenus. REBEKKA (ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. -- Cxu vi trinkos teon kune kun ni cxi-vespere? KROLL Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Cxar estas afero, kiun mi devas priparoli kun nia bona amiko. -- Kaj, frauxlino West, por ke vi ne ekhavu malgxustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, -- kiel pasinte. REBEKKA Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere estas afabla. KROLL (murmuras) Cxu? Jen pli ol kion mi auxdas hejme. (_Johannes Rosmer_ envenas tra la pordo dekstre.) REBEKKA Sinjoro Rosmer, -- cxu vi vidas kiu sidas tie? JOHANNES ROSMER Sinjorino Helseth diris. (_Rektoro Kroll_ ekstaris.) ROSMER (milde kaj mallauxte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn sxultrojn kaj rigardas lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine farigxus inter ni kiel antauxe. KROLL Sed bona homo, -- cxu ankaux vi enteksigxis en tiun frenezan imagajxon, ke io misestus! REBEKKA (al _Rosmer_) Jes, imagu, -- kiel bonege estas, ke nur estis imagajxo. ROSMER Cxu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni? KROLL (sincere kaj mallauxte) Cxar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri viaj malfelicxaj jaroj -- kaj pri sxi, -- kiu trovis finon en la mueleja akvofalo. ROSMER Estis ja bela penso de vi. Vi cxiam estas indulga. Sed vi tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kauxzo. -- Venu; ni eksidu en la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. Cxiun tagon ni parolas pri sxi. Sxi ja dauxre apartenas al la domo, ni trovas. KROLL Cxu vere? REBEKKA (eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras. ROSMER Estas ja sengxene. Ni ambaux amis sxin kore. Kaj ambaux ni, Rebek-- frauxlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris cxion eblan por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riprocxi nin. -- Ial, mi trovas, ke estas io milda kaj dolcxa en la penso pri Beate nun. KROLL Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite cxiun tagon. REBEKKA (eksidas en apogsegxon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton. ROSMER (iomete hezite) Vi Kroll, -- mi ege dezirus, ke nia interrilato neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto por mi tiom longe kiom ni interkonatigxis. Ekde kiam mi farigxis studento. KROLL Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Cxu estas io aparta --? ROSMER Pri multo kaj multe mi dezirus sengxene paroli kun vi. Iel intime el la koro. REBEKKA Jes, cxu ne, sinjoro Rosmer? Sxajnas al mi, ke estus bone -- inter malnovaj amikoj -- KROLL Ho, sciu, ke mi havas ecx pli por priparoli kun vi. Cxar nun mi farigxis aktiva politikisto, kiel vi certe scias. ROSMER Jes, vi ja farigxis. Kiel tio efektive okazis? KROLL Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedauxrinde prenis la potencon, -- nun jam urgxas --. Tial mi ja igis nian etan rondon de amikoj en la urbo unuigxi pli dense. Ja urgxas, mi diras! REBEKKA (kun rideto) Cxu vere ne estas iom malfrue? KROLL Sendube estus pli avantagxe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli frua tempopunkto. Sed kiu povus antauxvidi tion, kio venus? Almenaux mi ne. (ekstaras kaj pasxadas sur la planko) Jes, nun mi efektive malfermis la okulojn. Cxar nun la ribela spirito ecx penetris en la lernejon. ROSMER En la lernejon? Do ne en vian lernejon? KROLL Gxuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, ke la knaboj en la plej supera klaso, -- nu, kelkaj el la knaboj, -- dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en gxi ili abonas la gazeton de Mortensgard! REBEKKA Nu, "La Lumturon". KROLL Jes, cxu ne sxajnas al vi, ke estas saniga animnutrajxo por estontaj publikaj oficistoj, cxu? Sed la plej bedauxrinda en la afero estas, ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj faris tiun komploton kontraux mi. Estas nur la fusxuloj kaj la postrestantoj, kiuj detenis sin. REBEKKA Cxu tio tusxas vin tiel forte, rektoro? KROLL Cxu tusxas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontrauxlaborata en mia vivoverko. (pli mallauxte) sed mi povus diri, ke _tio_ povus esti kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (cxirkauxrigardas) Cxu estas iu kiu sxtelauxskultas cxe la pordoj? REBEKKA Ho, tute ne. KROLL Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman pacon. ROSMER (ekstaras) Kion vi diras! Hejme cxe vi --? REBEKKA (iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis? KROLL Imagu, ke miaj propraj infanoj --. Mallonge, -- estas Lauxrits, kiu estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis rugxan dokumentujon por stoki "La Lumturon". ROSMER Tion mi ecx neniam songxus, -- ke cxe vi, -- en via domo -- KROLL Ne, kiu songxus pri tiajxo? En mia domo, kie cxiam regis obeemo kaj ordo, -- kie gxis nun regis unu sola samopinia volo -- REBEKKA Kiel traktas via edzino tion cxi? KROLL Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el cxio. Sxi, kiu cxiujn siajn tagojn -- en aferoj gravaj kaj malgravaj -- samopiniis kun mi kaj akceptis miajn vidpunktojn, sxi ne gxenas sin klini al la flanko de la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome sxi kulpigas _min_ pro la okazajxoj. Sxi diras, ke mi subpremas la junulojn. Ecx se ja necesus, ke --. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej eble malmulte, kompreneble. Tiajxon oni ja prefere silentigu. (pasxadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas cxe la fenestro kun la manoj surdorse kaj elrigardas.) REBEKKA (proksimigxis al _Rosmer_ kaj diras mallauxte kaj nerimarkate de la _rektoro_) Faru! ROSMER (sammaniere) Ne cxi-vespere! REBEKKA (kiel antauxe) Jes, gxuste nun. (Sxi prenas lokon apud la lampo.) KROLL (pasxas antauxen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la moderna spirito jxetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, cxu mi ne kontrauxbatalu gxin per cxiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo. ROSMER Cxu vi ankaux esperas ion atingi tiel? KROLL Mi almenaux servu mian sxtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke estas la devo de cxiu patriamanto kaj por cxiu, kiu havas zorgon por la bona tasko, fari la samon. Vidu, -- pro tio mi ja venis cxi tien al vi cxi-vespere. ROSMER Sed kara, al kio vi aludas --? Kion mi povas --? KROLL Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel vi plej eble povas. REBEKKA Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer partopreni en tiajxo. KROLL Tiun malemon li devas venki nun. -- Vi ne suficxe informigxas, Rosmer. Vi sidas cxi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektajxoj. Bona Dio, -- respekto por genealogio kaj cxio apartenanta al gxi. Sed la tempo ne estas por tiaj okupoj -- bedauxrinde. Vi ne imagas, kiel estas la stato ekstere en la socio. Turnigxis preskaux cxiuj konceptoj. Bezonigxas giganta laboro por ree forigi cxiujn tiujn erarojn. ROSMER Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi. REBEKKA Kaj mi ankaux opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antauxe. KROLL (en surprizo) Pli malfermaj? REBEKKA Jes, aux pli liberaj do. Pli senantauxjugxaj. KROLL Kion tio signifas? Rosmer, -- vi do ne estas tiel malforta, ke vi lasus vin logi de tia hazarda okazajxo, kiam la amas-estrantoj gajnis tempan venkon! ROSMER Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen sxajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetrigxis iom pli da sendependeco en la pensojn de la unuopuloj. KROLL Nu, -- kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave eraras, mia amiko. Informigxu pri la opinioj, kiuj valoras inter la radikaluloj, kaj cxi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la sagxo predikata en "La Lumturo". REBEKKA Jes, Mortensgard potencas super multuloj en la najbareco. KROLL Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno --! Tia ulo komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi auxdas. Mi scias de fidinda fonto, ke li sercxas tauxgan kunlaboranton. REBEKKA Sxajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraux lin. KROLL Estas gxuste, kion ni nun volas fari. Hodiaux ni acxetis "La Gubernian Gazeton". La acxetsumo ne prezentis malfacilajxon. Sed -- (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. Estas la estrado, -- la jxurnalista estrado, kiu mankas al ni, komprenu. -- Diru, Rosmer, -- cxu ne vi pro la bona afero sentus vin vokata por transpreni gxin? ROSMER (preskaux terurigata) Mi! REBEKKA Sed kiel povas vi pensi tiajxon? KROLL Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la traktado, kiu _tie_ prezentigxas, estas ja suficxe kompreneble. Sed la pli retirita agado de redaktoro, aux, por pli gxuste diri -- ROSMER Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio cxi. KROLL Mi mem volonte sxatus eksperimenti ankaux en _tiu_ flanko. Sed estus tute nefareble por mi. Mi estas jam antauxe tiom sxargxita de sennombraj farendajxoj --. Vi, kontrauxe, kiu ne plu premigxas de iu publika ofica laboro, -- Ni aliuloj kompreneble helpos vin laux ebleco. ROSMER Mi ne povas, Kroll. Mi ne tauxgas al tio. KROLL Ne tauxgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la pastorecon -- ROSMER Mi pravis. Tial mi ja forlasis gxin. KROLL Ho, se vi farigxos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni estos kontentaj. ROSMER Kara Kroll, -- mi nun diras al vi fojon finan, -- mi ne faros. KROLL Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni? ROSMER Mian nomon? KROLL Jes, ecx nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas ecx elkriita kiel acxa fanatikulo, mi auxdas. Tial ni ne povas esperi, sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj amasoj. Vi, kontrauxe, -- vi cxiam tenis vin ekster la lukto. Via milda, honesta animo, -- via alta pensmaniero, -- via senriprocxa honesteco estas konata kaj taksata de cxiuj en niaj rondoj. Kaj la estimo kaj respekto, kiujn via antauxa pastra ofico donas al vi! Kaj fine la honorinda familia nomo! ROSMER Ho la familia nomo -- KROLL (montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj cxiuj, -- familio, kiu nun baldaux du jarcentojn sidas cxi tie kiel la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian sxultron) Rosmer, -- vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro kuniri kaj defendi tion, kio estas gxis nun akceptita en nia socio. (turnas sin) Jes, kion _vi_ diras, frauxlino West? REBEKKA (kun silenta rido) Kara rektoro, -- por mi tio cxi aspektas nedireble ridinde. KROLL Kio! Ridinde? REBEKKA Jes, cxar nun mi volas diri al vi tute malkasxe -- ROSMER (rapide) Ne, ne, -- ne faru! Ne nun! KROLL (rigardas ilin lauxvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj --? (interrompas) Hm! (_Sinjorino Helseth_ venas en la pordo dekstre.) SINJORINO HELSETH Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti la pastoron. ROSMER (malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni. SINJORINO HELSETH Cxi tien en la sidcxambron? ROSMER Jes ja. SINJORINO HELSETH Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidcxambron. REBEKKA Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Ho, ne estas vere bele, frauxlino. ROSMER Li ne diris kiel li nomigxas, cxu? SINJORINO HELSETH Jes, sxajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aux ion tian. ROSMER Mi konas neniun kun tiu nomo. SINJORINO HELSETH Kaj li ankaux diris, ke li nomigxas Ulrik. ROSMER (mire) Ulrik Hetman! Cxu tiel? SINJORINO HELSETH Jes, Hetman li diris. KROLL Tiun nomon mi ja antauxe auxdis -- REBEKKA Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo -- ROSMER (al _Kroll_) Estas la pseuxdonimo de Ulrik Brendel. KROLL La pereulo Ulrik Brendel. Gxuste. REBEKKA Nu, do li dauxre vivas. ROSMER Li cxirkauxveturis kun teatra asocio, mi opiniis. KROLL La lasta kion mi auxdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo. ROSMER Petu lin enveni, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Jes, jes. (Sxi eliras.) KROLL Cxu vi vere volas toleri tiun homon en via salono? ROSMER Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo. KROLL Jes, mi scias ke li vizitadis cxi tie sxtopante vian kapon per revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo. ROSMER (iomete amare) Patro estis majoro ankaux hejme en sia domo. KROLL Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu! (_Sinjorino Helseth_ malfermas la pordon dekstre por _Ulrik Brendel_, eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj sxuoj, cxemizo ne vidigxas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura cxapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.) ULRIK BRENDEL (unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon) Bonan vesperon, Johannes! KROLL Pardonu -- BRENDEL Cxu vi ne atendis revidi min? Kaj inter cxi tiuj malbenitaj muroj? KROLL Pardonu --. (montras) _Tie_ -- BRENDEL (turnas sin) Gxuste. Jen li estas. Johannes, -- mia knabo, -- vi, kiun mi pleje amis --! ROSMER (etendas al li la manon) Mia antauxa instruisto. BRENDEL Spite al certaj memorajxoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm sen fari rapidan viziteton. ROSMER Nun vi ja estas kore bonvena, sciu. BRENDEL Ah, tiu alloga sinjorino --? (kapklinas) La provostino kompreneble. ROSMER Frauxlino West. BRENDEL Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato --? Publika, ofica frato, mi vidas. ROSMER Rektoro Kroll. BRENDEL Kroll? Kroll? Atendu iomete. Cxu vi studis filologion en viaj junaj tagoj? KROLL Jes, kompreneble. BRENDEL Sed _Donnerwetter_, do mi ja konis vin! KROLL Pardonu -- BRENDEL Cxu vi ne estis -- KROLL Pardonu -- BRENDEL -- unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la diskutasocio? KROLL Eblas. Sed mi protestas kontraux cxiu ajn konateco proksima. BRENDEL Nu-nu! _Nach Belieben_, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik Brendel tamen restos la sama viro. REBEKKA Vi intencas iri al la urbo, cxu, sinjoro Brendel? BRENDEL Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed -- _enfin_ -- la prema neceso -- ROSMER Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, cxu? Iel, mi pensas -- BRENDEL Ha, tia propono! Cxu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin? Neniam, Johannes, -- neniam! ROSMER Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por vi -- BRENDEL Lasu tion al mi, mia knabo. La jxetkubo rulis. Kiel mi nun staras antaux vi, mi estas faranta ampleksan vojagxon. Pli ampleksan ol cxiujn miajn antauxajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Cxu mi kuragxus demandi la profesoron -- _unter uns_ --, cxu trovigxas iu iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo? KROLL La plej spaca estas la cxambrego de la laborista asocio. BRENDEL Cxu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila asocio? KROLL Mi ne miksigxas en tiun asocion. REBEKKA (al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgard. BRENDEL Pardonu, _madame_, -- kia stultulo estas li? ROSMER Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo? BRENDEL Cxu vi ne tuj auxdas el lia nomo, ke gxin portas plebano? KROLL Tiun respondon mi ne estus atendinta. BRENDEL Sed mi volas venki mian antauxjugxon. Nenio alia eblas. Kiam oni, -- tiel kiel mi, -- staras cxe turnopunkto en mia vivo --. Decidite. Mi kontaktos la personon, -- malfermos rektajn intertraktadojn -- ROSMER Cxu vi vere staras sur turnopunkto? BRENDEL Cxu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li cxiam staras en sincereco? -- Jes auxdu, nun mi volas vesti min per nova homeco. Elpasxi el la modesta retenemeco, kiun mi gxis nun observis. ROSMER Kiel --? BRENDEL Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras en sxtormo de turnigxa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la altaron de la libereco. KROLL Cxu ankaux _vi_ --? BRENDEL (al cxiuj) Cxu la publiko cxi tie iom proksime konas miajn diversajn skribajxojn? KROLL Ne, mi devas sincere konfesi, ke -- REBEKKA Mi legis multe. Cxar mia propatro posedis ilin. BRENDEL Bela dommastrino, -- tiuokaze vi forludis vian tempon. Cxar estas ja nur babilajxo, mi diras. REBEKKA Nu? BRENDEL Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino konas. Neniu -- krom mi mem. REBEKKA Kiel do _tio_? BRENDEL Cxar ili ne estas skribitaj. ROSMER Sed kara sinjoro Brendel -- BRENDEL Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. _Feinschmecker_. Tia mi estis cxiujn miajn tagojn. Mi sxatas gxui en soleco. Cxar tiam mi gxuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, -- kiam orumitaj revoj malsuprenigxis sur min, -- cxirkauxnebuligis min, -- kiam novaj, vertigxigaj, vastatingaj pensoj naskigxis en mi, -- cxirkauxflagris min per flugportantaj flugiloj, -- tiam mi cxion formis en verkoj, en vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas. ROSMER Jes ja. BRENDEL Ho, kiom mi gxuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma felicxego de formado, -- nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, -- la aplauxdon, la dankon, la famon, la lauxrokronon, -- cxion mi enkasxigis per plenaj, gxojotremantaj manoj. Satigis min en mia sekretaj imagoj kun gxojego, -- ho, vertigxige granda --! KROLL Hm --. ROSMER Sed neniam ion skribis? BRENDEL Ecx ne vorton. Tiu banala skribadmetio cxiam vekis en mi nauxzan malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis gxui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferigxos. Vere, -- mi havas senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, -- oferos ilin sur la altaro de liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj -- tra la tuta lando --! REBEKKA (vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej valoran posedajxon. ROSMER La solan. REBEKKA (rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj _kuragxas_. ROSMER (reciprokas la rigardon) Kiu scias? BRENDEL La asembleo estas kortusxata. Tio revivigas mian koron -- fortigas la volon. Kaj mi do pasxos al ago. Tamen unu afero --. (al la rektoro) Bonvolu diri cxu trovigxas en la urbo abstina societo? Totalabstinenca societo? Kompreneble trovigxas. KROLL Jes, je via servo. Mi mem estas estro. BRENDEL Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por enskribi min por semajno. KROLL Pardonu, -- ni ne akceptas membrojn semajnajn. BRENDEL _A la bonheur_, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuragxas dauxrigi mian restadon en tiu cxi domo, tiel ricxa pri memoroj. Mi devas iri al la urbo por elekti konvenan logxejon. Trovigxas certe deca hotelo, mi esperas. REBEKKA Cxu vi ne volas trinki ion varman, antaux ol vi foriros? BRENDEL Kian varman, sinjorina Mosxto? REBEKKA Tason da teo aux -- BRENDEL Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras --. Johannes, -- pastoro Rosmer, -- cxu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro multjara amikeco? ROSMER Jes, kore. BRENDEL Bone. Pruntedonu al mi -- por tago aux du -- gladitan manumcxemizon. ROSMER Nur tion! BRENDEL Cxar, vidu, mi vojagxas piede -- cxi tiun fojon. Mia valizo sendigxas poste. ROSMER Jes bone. Sed cxu ne estas io alia? BRENDEL Jes, pripense, -- vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan somersurtuton? ROSMER Jes, jes, certe mi povas. BRENDEL Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj sxuoj -- ROSMER Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la ajxojn. BRENDEL Neniel. Neniu gxeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelajxojn. ROSMER Bone, bone. Do sekvu min supren. REBEKKA Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion. BRENDEL Neniam mi permesas al cxi tiu alte distingita sinjorino --! REBEKKA Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Sxi eliras dekstre.) ROSMER (retenas lin) Diru, -- cxu ne estas io alia, per kio mi povus servi vin? BRENDEL Mi vere ne scias kio _tio_ estus. Jes, morto kaj infero, -- kiam mi pripensas --! Johannes, -- cxu vi hazarde havas ok kronojn en la posxo? ROSMER Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj. BRENDEL Jes, jes, tauxgas. Mi povas preni ilin. Povos certe sxangxi en la urbo. Dankon gxis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton estimata sinjoro! (Li eliras dekstre, kie _Rosmer_ adiauxas kaj fermas la pordon post li.) KROLL Kompatema Dio, -- _tio_ do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj kredis, ke li farigxus io alta en la mondo. ROSMER (silente) Li tamen kuragxis vivi la vivon laux sia propra intenco. Sxajnas al mi, ke _tio_ tamen ne estas eta. KROLL Cxu? Vivo kiel la lia! Preskaux aspektas ke li estas viro kapabla por konfuzi viajn ideojn ankorauxfoje. ROSMER Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj. KROLL Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Cxar vi ja estas tre sentema por influo de ekstere. ROSMER Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi. KROLL Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.) ROSMER (post iom) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece cxe ni? KROLL Jes, farigxis bone kaj hejmece -- kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon, vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian. ROSMER Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandigxos. KROLL Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam farigxos kiel antauxe. ROSMER Auxdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj, multaj jaroj. Cxu vi imagas, ke nia amikeco disrompigxus? KROLL Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton. Kiel vi ekhavis tian ideon? ROSMER Cxar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj. KROLL Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaux en la altaj, kernaj ideoj. ROSMER (pli mallauxte) Ne. Ne plu. KROLL (volas eksalti) Kion tio signifas! ROSMER (tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll. KROLL Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare! ROSMER Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun staras _tie_ -- KROLL Kie, -- kie vi staras? ROSMER Kie viaj infanoj staras! KROLL Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras? ROSMER Cxe la flanko de Lauxrits kaj Hilda. KROLL (klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato. ROSMER Mi sentus min gxoja, -- korege gxoja esti tio, kion vi nomas apostato. Sed mi tamen suferis. Cxar mi ja sciis, ke kauxzus al vi amaran cxagrenon. KROLL Rosmer, -- Rosmer! Tion cxi mi neniam trapasos. (rigardas lin pezmiene) Ho, cxu ankaux vi volas etendi manon al la degeneriganta kaj detruanta agado en tiu cxi malfelicxa lando. ROSMER Estas agado por libereco, al kiu mi volas aligxi. KROLL Jes, mi ja scias. Tiel gxi nomigxas kaj de la delogantoj kaj de la delogitoj. Sed cxu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon? ROSMER Mi ne aligxas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el cxiuj flankoj. Tiom multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi cxiujn fortojn en mia vivo por tio sola, -- krei la veran popolan arhxion en la lando. KROLL Vi do opinias, ke _ni_ ne havas suficxan popolan arhxion! Laux mi ni estas survoje tirigxi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj sentadas sin komforte. ROSMER Gxuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arhxio. KROLL Kiun taskon? ROSMER Fari el cxiuj homoj en la lando nobelojn. KROLL Cxiuj homoj --! ROSMER Almenaux tiom multaj kiom eblas. KROLL Per kio? ROSMER Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas. KROLL Vi estas revanto, Rosmer. Cxu _vi_ volas liberigi ilin? Cxu _vi_ volas purigi ilin? ROSMER Ne, kara, -- mi nur volas veki ilin. Realigi, -- ili devas mem. KROLL Kaj vi kredas, ke ili kapablas? ROSMER Jes. KROLL Per propra forto do? ROSMER Jes, gxuste per propra forto. Ekzistas neniu alia. KROLL (ekstaras) Cxu tio estas paroli, kiel decas al pastro? ROSMER Mi ne plu estas pastro. KROLL Jes, sed -- via infana kredo --? ROSMER Mi ne plu havas gxin. KROLL Vi ne havas --! ROSMER (ekstaras) Mi forlasis gxin. Mi _devis_ forlasi gxin, Kroll. KROLL (skuita sed sinrega) Nu ja. -- Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la alian. -- Cxu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio? ROSMER Jes. Kiam mi komprenis min mem, -- kiam mi atingis al plena certeco, ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi neniam plu povus min liberigi, -- tiam mi eliris. KROLL Tiom longe gxi do fermentis en vi. Kaj ni, -- viaj amikoj, nenion sciis pri gxi. Rosmer, Rosmer, -- kiel povis vi kasxi tiun bedauxrindan veron por ni! ROSMER Cxar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja ne volis kauxzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan cxagrenon. Mi pensis, ke mi povus dauxre vivi cxi tie kiel antauxe, trankvila kaj gxoja kaj felicxa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn, kiuj antauxe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkasxigxis por mi. KROLL Apostato. Cxiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun vian sekretan perfidon? Kaj kial gxuste nun? ROSMER Vi mem devigis min, Kroll. KROLL Mi? Cxu mi devigis vin --? ROSMER Kiam mi auxdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, -- kiam mi legis pri la senkora parolo, kiun vi _tie_ faris, -- pri cxiuj viaj malamoplenaj atakoj kontraux tiuj, kiuj staras cxe la alia flanko, -- via mokanta kondamno de la kontrauxuloj --. Ho, Kroll, -- ke vi, ke vi povus farigxi tia! Tiam staris sen rifuzo antaux mi la devo. La homoj farigxas malbonaj dum la nuna luktado. Devas enigxi en la animojn trankvilo kaj gxojo kaj repacigxo. Tial mi nun alpasxos kaj prezentos min malkasxe _tia_ kia mi estas. Kaj nun mi volas provi miajn fortojn, ankaux mi. Cxu vi -- de via flanko -- povus aligxi, Kroll? KROLL Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la socio. ROSMER Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, -- se ni nepre devas. KROLL Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas. Kaj al li mi ne sxuldas indulgon. ROSMER Cxu tio validas ankaux por mi? KROLL Vi mem rompis kun mi, Rosmer. ROSMER Sed cxu tio cxi do _estas_ rompo! KROLL Tio cxi! Estas rompo kun cxiuj tiuj, kiuj gxis nun staris proksime al vi. Vi nun ricevu la sekvojn. (_Rebekka West_ envenas de dekstre kaj largxe malfermas la pordon.) REBEKKA Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro. KROLL (prenas sian cxapelon) Bonan nokton, frauxlino West. Cxi tie mi ne plu havas iun mision. REBEKKA (ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimigxas) Cxu vi parolis --? ROSMER Nun li scias. KROLL Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni. ROSMER Tien mi neniam revenos. KROLL Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola. ROSMER Mi tamen ne restos tute sola. -- Ni estas du, por porti la solecon cxi tie. KROLL Ah --! (suspekto suprenpafigxas en li) Ankaux tio! La vortoj de Beate --! ROSMER Beate --? KROLL (forpusxas la penson) Ne, ne, -- malbele --. Pardonu min. ROSMER Kion? Kiel? KROLL Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaux! (Li iras al la antauxcxambra pordo.) ROSMER (sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaux mi venos al vi. KROLL (en la antauxcxambro, turnas sin) Ecx ne per via piedo en mian domon! (Li prenas sian bastonon kaj foriras. _Rosmer_ staras momenton en la malferma pordo; poste li fermas gxin kaj iras al la tablo.) ROSMER Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj mi. REBEKKA Pri kio li pensis, laux vi, dirante: Fi? ROSMER Kara, ne gxenu vin pri tio. Li ecx ne mem kredis kion li pensis. Sed morgaux mi iros al li. Bonan nokton! REBEKKA Cxu vi enlitigxos tiel frue ankaux cxi-vespere? Post tio cxi? ROSMER Cxi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpezigxon post la malferma klarigo. Vi vidas, -- ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. Ankaux vi estu trankvila. Bonan nokton! REBEKKA Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone. (_Rosmer_ eliras tra la antauxcxambra pordo; poste oni auxdas lin supreniri sxtuparon. _Rebekka_ aliras kaj tiras sonorilan sxnuron apud la forno. Post iom envenas _sinjorino Helseth_ de dekstre.) REBEKKA Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Cxar la pastoro volas nenion havi, -- kaj la rektoro iris hejmen. SINJORINO HELSETH Cxu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro? REBEKKA (prenas sian krocxajxon) Li antauxdiris, ke farigxos ventego -- SINJORINO HELSETH Strange. Cxar ne estas nubeto videbla cxi-vespere. REBEKKA Ke li ne renkontu la blankan cxevalon. Cxar mi timas, ke ni baldaux auxdos pri tiaj reaperantoj. SINJORINO HELSETH Dio pardonu al vi, frauxlino! Ne parolu tiel timige. REBEKKA Nu, nu, nu -- SINJORINO HELSETH (pli mallauxte) Cxu la frauxlino vere kredas, ke estas iu, kiu baldaux forpasos? REBEKKA Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj cxevaloj en la mondo, sinjorino Helseth. -- Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian cxambron. SINJORINO HELSETH Bonan nokton, frauxlino. (Rebekka eliras kun sia krocxajxo dekstre.) SINJORINO HELSETH (malsxrauxbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem) Jecxjo, -- Jecxjo. Tiu frauxlino West. Tiel kiel sxi foje povas paroli. DUA AKTO (Laborcxambro de _Johannes Rosmer_. Enirpordo en la muro maldekstre. En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al la dormocxambro. Fenestro dekstre, kaj antaux gxi la skribotablo, kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj sxrankoj cxe la muroj. Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antauxe.) (_Johannes Rosmer_, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa segxo cxe la skribotablo. Li trancxas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj rigardas tie cxi kaj tie.) (Frapigxas sur la pordo maldekstre.) ROSMER (sen sin turni) Envenu. (_Rebekka West_ en matena robo envenas.) REBEKKA Bonan matenon. ROSMER (foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Cxu vi ion volas? REBEKKA Mi nur volas scii cxu vi bone dormis? ROSMER Ho, mi dormis senzorge kaj gxuinde. Neniujn songxojn --. (turnas sin) Kaj vi? REBEKKA Ho, dankon. Je matenveno --. ROSMER Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. Ho, estas vera bono, ke mi povis malkasxe diri miajn pensojn. REBEKKA Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer. ROSMER Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuragxa. REBEKKA Nu, ne estis do vere malkuragxo -- ROSMER Jes, jes, -- kiam mi gxisfunde pripensas, estis ioma malkuragxo en gxi. REBEKKA Des pli kuragxe ke vi rompis. -- (eksidas cxe li sur segxo apud la skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, -- kaj espereble vi ne cxagrenigxu. ROSMER Cxagrenigxu? Kara, kiel vi pensas --? REBEKKA Jes, cxar estis iom memdecide de mi, sed -- ROSMER Nu, do auxdigu. REBEKKA Hieraux vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, -- mi sendis kun li du -- tri liniojn al Mortensgard. ROSMER (iom malkvieta) Sed, kara Rebekka --. Nu, kion vi do skribis? REBEKKA Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri la malfelicxulo kaj helpus lin per kio eblus. ROSMER Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per tio. Kaj Mortensgard estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco de mi. Vi ja konas la iaman malagrablajxon inter ni. REBEKKA Sed cxu vi ne pensas, ke estus avantagxe, denove ekhavi bonajn rilatojn kun li? ROSMER Mi? Kun Mortensgard? Kial vi tiel pensas? REBEKKA Jes, cxar vere sekura vi ja ne povas esti nun, -- cxar venis tio cxi inter vi kaj viaj amikoj. ROSMER (rigardas sxin kaj kapskuas) Cxu vi vere imagis, ke Kroll aux iu el la aliuloj volus vengxi sin --? Ke ili kapablus --? REBEKKA En la unua kolero, kara --. Neniu povas scii certe. Sxajnas al mi, laux la konduto de la rektoro -- ROSMER Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun cxiuj. Ho, vi vidos, kiel glate cxio iros -- (_Sinjorino Helseth_ venas cxe la pordo maldekstre.) REBEKKA (ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Rektoro Kroll staras malsupre en la antauxcxambro. ROSMER (ekstaras rapide) Kroll! REBEKKA La rektoro! Cxu, imagu --! SINJORINO HELSETH Li demandas cxu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro. ROSMER (al _Rebekka_) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo kaj vokas malsupren la sxtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore bonvena vi estu! (_Rosmer_ tenas la pordon malferma. -- _Sinjorino Helseth_ eliras. -- _Rebekka_ tiras la kurtenon antaux la pordaperturon. Sxi ordigas ion aux alian.) ROSMER (silente, kortusxite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo -- KROLL Hodiaux mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraux. ROSMER Jes, cxu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta -- KROLL Vi komplete miskomprenas. (metas sian cxapelon sur la tablon cxe la kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj. ROSMER Kial frauxlino West ne povas --? REBEKKA Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros. KROLL (rigardas sxin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la frauxlinon pardoni cxar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, antaux ol vi havis tempon por -- REBEKKA (ekmiras) Kiel do? Cxu vi trovas, ke ne konvenas ke cxi-hejme mi surmetas matenan robon? KROLL Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio farigxis kutimo kaj uzo en Rosmersholm. ROSMER Sed Kroll, -- vi ja aspektas tute sxangxita hodiaux! REBEKKA Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Sxi eliras dekstre.) KROLL Kun via permeso -- (Li eksidas sur la kanapon.) ROSMER Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune. (Li eksidas sur segxon antaux la _rektoro_.) KROLL Mi ne fermis okulon de post hieraux. Mi kusxis pensante la tutan nokton. ROSMER Kaj kion vi do diras hodiaux? KROLL Farigxos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al vi ion pri Ulrik Brendel. ROSMER Li estis cxe vi, cxu? KROLL Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis la tutan kanajlaron por esti pleba popolacxo. Pri tio li ja pravis. Sed rezultis en bastonado, kaj li jxetigxis en la defluilon. ROSMER Do li tamen estas neplibonigebla. KROLL La surtuton li lombardis. Sed gxi reprenigxis por li. Divenu de kiu! ROSMER De vi eble? KROLL Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgard. ROSMER Nu do. KROLL Mi informigxis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu idioto kaj plebano. ROSMER Estis ja felicxe por li --. KROLL Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer) Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova -- nia antauxa amikeco devas averti vin. ROSMER Kara, kio do estas _tio_? KROLL Estas _tio_, ke en tiu cxi domo iu ludas malantaux via dorso. ROSMER Kiel vi tion kredas. Cxu estas Reb-- Cxu estas frauxlino West, al kiu vi aludas? KROLL Jes, gxuste. Mi bone komprenas tion de sxia flanko. Sxi ja tiom longe kutimigxis esti la regantino cxi tie. Sed tamen -- ROSMER Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Sxi kaj mi, -- ni nenion kasxas unu por la alia. KROLL Cxu sxi ankaux konfidis por vi, ke sxi eniris en korespondadon kun la redaktoro de "La Lumturo"? ROSMER Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun sxi donis al Ulrik Brendel. KROLL Vi do eltrovis tion. Kaj cxu vi konsentas, ke sxi tiel iniciatas rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu cxiun semajnon provas ridindigi min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado? ROSMER Kara, tiun flankon de la afero sxi certe ne pripensis. Kaj cetere sxi libere agas, kiel ankaux mi. KROLL Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. Cxar kie vi staras, tie kompreneble ankaux frauxlino West staras? ROSMER Sxi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antauxen. KROLL (rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita viro! ROSMER Mi? Kiel vi havas tian penson? KROLL Cxar mi ne kuragxas -- ne _volas_ pensi la plej fian. Ne, ne; lasu min finparoli. -- Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj ankaux mian estimon? Cxu ne? ROSMER Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi. KROLL Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, -- plena klarigo de via flanko. -- Cxu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon --? ROSMER Ekzamenadon? KROLL Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por vi memori. Vidu, -- tio pri via apostateco, -- nu via libereco, kiel vi nomas gxin, -- tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro vi mem devas klarigi por mi. ROSMER Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kasxindan. KROLL Do diru al mi, -- kio laux vi estis la vere profunda kialo por la memmortigo de Beate? ROSMER Cxu vi dubas pri tio? Aux pli gxuste, cxu oni povas demandi pri kialoj por tio, kion malfelicxa, malsana, nerespondeculino faras? KROLL Cxu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj almenaux opiniis, ke tio eble ne estas certa. ROSMER Se la kuracistoj estus sxin vidinta tia, kia mi vidis sxin multajn fojojn, ili ne dubus. KROLL Ankaux mi ne dubis tiam. ROSMER Ho ne, bedauxrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri sxia senrega, sovagxa pasio, -- kiun sxi postulis, ke mi reciproku. Ho la teruro kiun sxi enigis en min! Kaj ankaux sxiaj senkialaj cxagrenigaj memriprocxoj la lastajn jarojn. KROLL Jes, kiam sxi informigxis, ke sxi la tutan vivon restus seninfana. ROSMER Nu, pensu do mem --. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster sxia kulpo --! Kaj sxi estus respondeckapabla? KROLL Hm --. Cxu vi memoras, cxu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj temis pri la celo de geedzeco -- laux nia moderna, progresa koncepto? ROSMER Mi memoras, ke frauxlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Cxar sxi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi lauxte kaj kore, ke ni pro nenio kulpas. Estis sxiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, kiuj pelis sxin sur la vojojn de deliro. KROLL Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la bedauxrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, por ke vi vivu felicxe, -- vivu libere kaj -- laux via deziro. ROSMER (duone ekstaras de la segxo) Kion vi aludas per tio? KROLL Auxskultu min nun trankvile, Rosmer. Cxar nun mi povas priparoli tion. En sia lasta vivojaro sxi vizitis min du fojojn por plendi pri sia timo kaj sia malespero. ROSMER Pro la sama. KROLL Ne. La unuan fojon sxi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj -- ROSMER (vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en tio cxi. KROLL Kial? ROSMER Jes, cxar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraux luktis en dubo kun mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi pensas, ke ecx ne Rebekka -- KROLL Rebekka? ROSMER Nu ja, -- frauxlino West. Mi nomas sxin tiel pro facileco. KROLL Mi rimarkis tion. ROSMER Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun ideon. Kaj kial sxi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion sxi neniam faris. Neniam ecx ne per unu sola vorto. KROLL Kompatindulino, -- sxi petegis al mi, ke mi parolu. ROSMER Kaj kial vi ne faris? KROLL Cxu mi tiam momenton povus dubi, ke sxi estis mense malsana? Tia akuzo kontraux homo kiel vi! -- Kaj sxi revenis, -- iom pli ol monaton poste. Tiam sxi aspektis pli trankvile. Sed elirante sxi diris: Ili povas nun baldaux atendi la blankan cxevalon en Rosmersholm. ROSMER Nu, nu. La blanka cxevalo, -- gxin sxi ofte menciis. KROLL Kaj kiam mi provis deturni sxin de tiuj malgxojaj pensoj, sxi nur respondis: "Ne restas longa tempo por mi. Cxar nun Johannes devas baldaux edzinigi Rebekka". ROSMER (preskaux konsternita) Kion vi diras --! Mi edzinigi --! KROLL Okazis jxauxdon posttagmeze. -- Sabaton vespere sxi jxetis sin de la ponteto kaj en la muelejan akvofalon. ROSMER Kaj vi, kiu ne avertis nin --! KROLL Vi ja mem scias kiom da fojoj sxi aludis, ke baldaux sxi devus morti. ROSMER Mi ja scias. Sed tamen; -- vi _estus devinta_ averti nin! KROLL Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue. ROSMER Sed kial vi ne poste --? Kial vi prisilentis tion? KROLL Por kio turmentadi kaj korsxiradi vin ankoraux pli? Mi ja konsideris cxion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziajxoj. -- Gxis hieraux vespere. ROSMER Do nun ne plu? KROLL Cxu Beate ne vidis klare, kiam sxi diris, ke vi estis forlasonta vian infanan kredon? ROSMER (fiksrigardas rekte antauxen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la plej nekomprenebla en la mondo. KROLL Nekomprenebla aux ne, -- tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi, Rosmer, -- kiom da vero trovigxas en sxia alia kulpigo? En la lasta, mi aludas. ROSMER Kulpigo? Cxu _tio_ estis kulpigo? KROLL Vi eble notis, kiel venis sxiaj vortoj. Sxi volis foriri, diris sxi --. Kial? Nu? ROSMER Jes, por ke mi edzinigu Rebekka --. KROLL La vortoj ne gxuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Sxi diris: Ne restas por mi longa tempo. Cxar nun Johannes devas _baldaux_ edzinigi Rebekka. ROSMER (rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll. KROLL Kaj jen? Kia via respondo? ROSMER (cxiam silente sinrega) Al io tiel absurda --? La sola gxusta respondo estus montri al la pordo. KROLL (ekstaras) Perfekte. ROSMER (starigas sin antaux lin) Auxskultu. Jarlonge, -- ekde kiam Beate forpasis, -- Rebekka West kaj mi vivas solaj cxi tie en Rosmersholm. Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraux ni. Sed neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendigxis, ke Rebekka kaj mi vivas kune cxi tie. KROLL Mi ne sciis antaux hieraux, ke estas apostato kaj -- liberigita virino, kiuj havas tiun kunvivon. ROSMER Ah --! Vi do opinias, ke ne trovigxas puraj animoj en apostatoj kaj liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si mem kiel naturan bezonon! KROLL Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la kredo de la eklezio. ROSMER Kaj tion vi validigas ankaux por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter sxi kaj mi --? KROLL Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas profunda fendego inter la libera penso kaj -- hm. ROSMER Kaj kio --? KROLL -- kaj la libera amo, cxar vi nepre volas tion auxdi. ROSMER (malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiajxon al mi! Vi, kiu konas min ekde mia plej frua juneco. KROLL Gxuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka --. Nu, tiu frauxlino West, -- sxin ni ja vere ne suficxe konas. Mallonge, Rosmer, -- mi ne malkaptas vin. Kaj vi mem, -- vi devas savi vin en gxusta tempo. ROSMER Savi min? Kiel --? (_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo maldekstre.) ROSMER Kion vi volas? SINJORINO HELSETH Mi petus la frauxlinon veni malsupren. ROSMER La frauxlino ne estas cxi-supre. SINJORINO HELSETH Nu? (cxirkauxrigardas) Strange. (Sxi eliras.) ROSMER Vi diris --? KROLL Auxdu nun. Kio cxi tie okazis sekrete dum Beate vivis, -- kaj kio dauxre okazas, -- tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja vere malfelicxa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpigxo -- ROSMER Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min. KROLL Ne interrompu min. _Tion_ mi volas diri, -- ke se tiu kuna vivo kun frauxlino West dauxru, estas absolute necese, ke vi silentigu la sxangxon, -- la bedauxrindan apostatadon, -- al kiu sxi logis vin. Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas -- en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio cxi estas ja pure persona afero. Ne necesigxas elkriadi tiajxon super la tutan landon. ROSMER Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio. KROLL Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj ordo, -- por respektinda estimo antaux cxio alte tenata kaj sankciita de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampigxis de Rosmersholm. Kauxzigxos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian idealon. ROSMER Kara Kroll, -- mi ne vidas la aferon tiel. Sxajnas al mi, ke estas mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj gxojo cxi tie, kie la parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj. KROLL (rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la parencara vico forpasas. Lasu tian penson kusxi nun. Ne estas konvena laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo. ROSMER Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la vivolukto, ankaux mi. KROLL Tiu vivolukto, -- cxu vi scias kia gxi farigxos por vi? Farigxos lukto por vivo kaj morto kun cxiuj viaj amikoj. ROSMER (silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi. KROLL Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne suspektas, kiel frakase la sxtormo ruligxos super vin. (_Sinjorino Helseth_ malfermetas la pordon maldekstre.) SINJORINO HELSETH Mi demandus de la frauxlino -- ROSMER Kio estas? SINJORINO HELSETH Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro. ROSMER Cxu estas li, kiu vizitetis hieraux vespere? SINJORINO HELSETH Ne, estas tiu sinjoro Mortensgard. ROSMER Mortensgard! KROLL Aha! Al tio do! Al tio jam! ROSMER Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri? SINJORINO HELSETH La frauxlino diris, ke mi demandu cxu li povus suprenveni. ROSMER Diru al li, ke iu jam cxeestas -- KROLL (al _sinjorino Helseth_) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino. (_Sinjorino Helseth_ eliras.) KROLL (prenas sian cxapelon) Mi cedas la kampon -- gxis plue. Sed la cxefa batalo ankoraux ne luktigxis. ROSMER Je mia vivo, Kroll, -- mi havas nenion kune kun Mortensgard. KROLL Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari vin nedangxera. ROSMER Ho, Kroll, -- kiel profunde, -- kiel abisme profunde vi nun staras! KROLL Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate! ROSMER Cxu al _tio_ vi revenas! KROLL Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laux via konscienco, -- se vi dauxre tiajxon havas. (_Peder Mortensgard_ envenas malrapide kaj silente tra la pordo maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa rugxeta hararo kaj barbo.) KROLL (kun malama okuljxeto) Nu, "La Lumturo" do --. Ekbruligita en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi pri la direkto stiri. MORTENSGARD (malsovagxe) "La Lumturo" cxiam lumos por gxvidi la rektoron hejmen. KROLL Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne faru falsan ateston kontraux nian proksimulo -- MORTENSGARD La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj. KROLL Ecx ne pri la sesa? ROSMER Kroll --! MORTENSGARD Se bezonigxus, la pastoro do estus la plej proksima. KROLL (kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer estas la plej proksima viro en _tiu_ rilato. -- Bonan profiton, miaj sinjoroj! (Li eliras kaj frapas la pordon post si.) ROSMER (restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgard, kio kondukas vin cxi tien al mi? MORTENSGARD Vere estis sinjorino West, kiun mi sercxis. Mi pensis, ke mi devas danki sxin pro la bona letero, kiun mi ricevis de sxi hieraux. ROSMER Mi scias, ke sxi skribis al vi. Cxu vi parolis kun sxi? MORTENSGARD Iomete. (kun eta rideto) Mi auxdas, ke la konceptoj iel sxangxigxis cxi tie en Rosmersholm. ROSMER Miaj konceptoj sxangxigxis multe. Mi povas preskaux diri -- en cxio. MORTENSGARD Sxi tion diris, la frauxlino. Tial sxi opiniis, ke mi devus supreniri por paroli kun la pastoro. ROSMER Pri kio, sinjoro Mortensgard? MORTENSGARD Cxu mi rajtas rakonti en "La Lumturo", ke vi adoptis aliajn ideojn, -- kaj ke vi aligxas al la ideoj pri libereco kaj progreso? ROSMER Bonvole. Mi ecx petas vin rakonti tion. MORTENSGARD Do presigxos morgaux matene. Estos granda kaj grava novajxo, ke pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo ankaux en _tiu_ senco. ROSMER Mi ne vere komprenas vin. MORTENSGARD Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo cxiun fojon, kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton. ROSMER (iomete surprizata) Vi do ne scias --? Cxu frauxlino West ne rakontis al vi ankaux _tion_? MORTENSGARD Kion, sinjoro pastoro? Io urgxis por la frauxlino. Sxi diris, ke mi supreniru por auxdi pli de vi mem. ROSMER Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al cxiuj flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la eklezio. De hodiaux tiuj aferoj tute ne rilatas al mi. MORTENSGARD (rigardas lin konfuzite) Ne, -- ecx se la luno falis teren, mi ne farigxus --! Ecx la pastoro liberigas sin --! ROSMER Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo. Pri tio vi do povas informi en "La Lumturo" morgaux. MORTENSGARD Ankaux tio. Ne, kara pastoro --. Pardonu min, -- sed tiun flankon de la afero ni ne devas tusxi. ROSMER Ne tusxi tion cxi? MORTENSGARD Ne intertempe, mi pensas. ROSMER Sed mi ne komprenas --. MORTENSGARD Jes, vidu, sinjoro pastoro --. Vi ja ne estas tiel sperta pri la cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed cxar vi nun aligxis al la libereca movado, -- kaj cxar vi, -- kiel diris frauxlino West, -- volas partopreni en la movado, -- vi certe tion faras por esti kiel eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado. ROSMER Jes, tion mi ege bonvolas. MORTENSGARD Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkasxe elpasxos kun tio cxi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn proprajn manojn surloke. ROSMER Vi opinias, cxu? MORTENSGARD Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en cxi tiu regiono. Kaj cetere, -- el libereculoj ni havas suficxan nombron antauxe, sinjoro pastoro. Mi dirus, -- ni havas tro multajn tiajn ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, -- ion, kion cxiuj povas respekti. _Jen_ kio mankas al ni tiel grave. Tial estas plej konsilinde, ke vi ne malkasxu tiajxon, kiu ne koncernas la publikon. Jen mia opinio. ROSMER Nu tiel. Vi do ne kuragxas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian apostatadon? MORTENSGARD (agitas la kapon) Mi nevolonte kuragxas, sinjoro pastoro. Lastatempe mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aux iun, kiuj atakas la ekleziajn aferojn. ROSMER Cxu vi mem do lastatempe returnis al la kredo? MORTENSGARD Tio estas aparta afero. ROSMER Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin. MORTENSGARD Sinjoro pastoro, -- vi devus memori, ke mi, -- precipe mi, -- ne havas plenan liberecon por agi. ROSMER Kio do ligas vin? MORTENSGARD Tio ligas min, ke mi estas stampita viro. ROSMER Ah, nu tiel. MORTENSGARD Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Cxar estis ja vi unue, kiu stampis min. ROSMER Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon per pli indulgaj manoj. MORTENSGARD Tion pensas ankaux mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu fojon por cxiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaux spertos tiun bruldoloron mem, sinjoro pastoro. ROSMER Mi? MORTENSGARD Jes. Cxar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj "La Gubernia Gazeto" certe farigxos iom sanga lauxdire. Povas okazi, ke ankaux vi farigxos stampita viro. ROSMER Mi sentas min nevundebla en cxiuj personaj rilatoj, sinjoro Mortensgard. Mia konduto ne estas pridubebla. MORTENSGARD (kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro. ROSMER Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton. MORTENSGARD Ecx se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris la mian? ROSMER Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Cxu al io difinita? MORTENSGARD Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed _tiu_ eblus farigxi suficxe malagrabla, se malicaj kontrauxuloj informigxus pri gxi. ROSMER Vi bonvole sciigu, kio tio estus. MORTENSGARD Cxu la pastoro ne povas mem diveni? ROSMER Ne, tute ne. Neniel. MORTENSGARD Nu ja, mi devas do malligi la sakon. -- Mi havas en mia zorgo strangan leteron skribita cxi tie en Rosmersholm. ROSMER La leteron de frauxlino West, vi aludas? Cxu gxi estas tiom stranga? MORTENSGARD Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de cxi tiu domo. ROSMER Ankaux de frauxlino West? MORTENSGARD Ne, sinjoro pastoro. ROSMER Nu, de kiu do? De kiu? MORTENSGARD De karmemora sinjorino. ROSMER De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, cxu? MORTENSGARD Jes, mi havas gxin. ROSMER Kiam? MORTENSGARD Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti antaux jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga. ROSMER Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon. MORTENSGARD Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed sxajnas al mi, ke oni ne povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero estas stranga, tio estas pro alia kauxzo. ROSMER Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedauxrinda edzino por skribi al vi? MORTENSGARD Mi havas la leteron hejme. Sxi komencas proksimume tiel, ke sxi vivas en timo kaj teruro. Cxar cxi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj tiuj homoj vivas nur por malutili al vi. ROSMER Mi? MORTENSGARD Jes, tiel sxi skribas. Kaj jen la plej stranga. Cxu mi tion menciu, sinjoro pastoro? ROSMER Jes certe! Cxion. Senrezerve. MORTENSGARD La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Sxi scias, skribas sxi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista posteno. Kaj sxi kore petas, ke mi ne vengxu min. ROSMER Kiel sxi pensis, ke vi povus vengxi vin? MORTENSGARD Sxi skribis en la letero, ke se mi auxdus onidirojn, ke pekoj okazus en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiajxojn, cxar estas nur malicaj homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfelicxa. ROSMER Cxu tio estas en la letero? MORTENSGARD La pastoro povas mem legi gxin je okazo. ROSMER Sed mi ne komprenas --! Kion sxi do imagis, kion tiaj onidiroj aludus? MORTENSGARD Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino definitive neis -- tiam. Kaj poste -- hm -- ROSMER Poste? MORTENSGARD Poste sxi skribas, -- kaj tio estas tre konfuza, -- ke sxi ne konas iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam farigxis maljusteco kontraux sxin. Kaj se onidiroj pri tiajxoj disvastigxus, sxi petegas min ne tusxi tion en "La Lumturo". ROSMER Neniu nomo menciigxas? MORTENSGARD Ne. ROSMER Kiu portis al vi tiun leteron? MORTENSGARD Mi promesis ne diri. Gxi portigxis al mi iun vesperon en krepusko. ROSMER Se vi estus tuj demandinta, vi informigxus, ke mia bedauxrinda, malfelicxa edzino ne estis tute respondeckapabla. MORTENSGARD Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne gxuste ricevis _tiun_ impreson. ROSMER Cxu ne? -- Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza letero? MORTENSGARD Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer. ROSMER En mia vivo, vi aludas? MORTENSGARD Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro. ROSMER Vi do subtenas la kredon, ke estas io kasxinda? MORTENSGARD Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene. Sed, kiel dirite, estu singardema post cxi tiu tago. Se io onidirus kontrauxe al la antauxjugxoj, estu certa, ke la tuta libera spirita movado kulpigxus pro gxi. -- Adiaux, pastoro Rosmer. ROSMER Adiaux. MORTENSGARD Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novajxon en "La Lumturo". ROSMER Presu cxion. MORTENSGARD Mi presas cxion, kion la publiko bezonas scii. (Li salutas kaj eliras. _Rosmer_ restas staranta apud la pordo, dum _Mortensgard_ malsupreniras la sxtuparon. Oni auxdas la eksteran pordon fermigxi.) ROSMER (cxe la pordo, vokas mallauxte) Rebekka! Re--. Hm. (lauxte) Sinjorino Helseth, cxu frauxlino West ne estas tie malsupre? SINJORINO HELSETH (auxdigxas malsupre en la antauxcxambro) Ne, sinjoro pastoro, cxi tie sxi ne estas. (La kurteno en la fono flankentirigxas. _Rebekka_ aperas en la pordaperturo.) REBEKKA Rosmer! ROSMER (turnas sin) Kio! Cxu vi estis en mia dormocxambro! Kara, kion vi tie faris? REBEKKA (iras al li) Mi sxtelauxskultis. ROSMER Tamen, Rebekka, kiel vi do povis! REBEKKA Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, -- tion pri la matena robo -- ROSMER Ah, vi do estis tie, kiam Kroll --? REBEKKA Jes. Mi volis scii, kio kasxigxis inside en li. ROSMER Mi ja estus rakontonta. REBEKKA Vi apenaux rakontus cxion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj. ROSMER Vi cxion auxdis, cxu? REBEKKA La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam Mortensgard venis. ROSMER Kaj ree supren -- REBEKKA Ne lasu vin gxeni, kara amiko. ROSMER Faru cxion, kion vi mem trovas justa kaj gxusta. Vi ja havas vian plenan liberecon. -- Sed kion vi sekve diras, Rebekka --? Ho, sxajnas al mi, ke neniam antauxe mi bezonis vin tiel forte kiel nun. REBEKKA Ni ambaux ja antauxsciis kio foje venus. ROSMER Ne, ne, -- ne tio cxi. REBEKKA Ne tio cxi? ROSMER Mi ja pensis, ke frue aux malfrue nia bela amikeco estus jxetmakulata kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiajxon. Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, -- mi ja havis kauxzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris nian ligon. Estis dangxera sekreto. REBEKKA Ho, cxu estas gxeninda, la jugxo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem, ke ni estas senkulpaj. ROSMER Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis -- ecx gxis cxi tiu tago. Sed nun, -- nun, Rebekka -- REBEKKA Jes, kio nun? ROSMER Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate? REBEKKA (en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi ja nun liberigxis de sxi, kiu estas morta. ROSMER Depost mi sciigxis pri tio cxi, sxi refarigxis terure vivanta. REBEKKA Ho ne, -- vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas! ROSMER Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio cxi. Kiel povis sxi erarvojigxi en tiun fatalan miskomprenon? REBEKKA Vi do ne mem komencas dubi, ke sxi estis proksima al mensa malsano? ROSMER Nu do, -- estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj cetere -- se tiel estus -- REBEKKA Se tiel estus? Jes, kio do? ROSMER Mi aludas, -- kie ni sercxu la plej proksiman kauxzon, ke sxia malsana animo transiris al frenezeco? REBEKKA Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj! ROSMER Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon, ecx se mi arde volus. REBEKKA Ho, sed povas esti dangxere -- tiel konstante turnigxi cxirkaux tio sola kaj peza. ROSMER (pasxadas maltrankvile kaj penseme cxirkauxe) Mi iel estus min malkasxinta. Sxi eble estas rimarkinta, kiel felicxa mi sentigxis depost vi venis al ni. REBEKKA Jes, sed, kara, se tiel tamen estus --! ROSMER Eblas, -- ke ne eskapis sxian atenton, ke ni legis la samajn librojn. Ke ni sercxis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi tute ne komprenas! Cxar mi estis ja cxiam zorgema por sxirmi sxin. Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni sxin ekster tio nia. Aux cxu ne, Rebekka? REBEKKA Jes, jes, vi faris. ROSMER Kaj ankaux vi. Kaj tamen --! Ho tio cxi estas terure pripensi! Sxi do pensadis, sxi, -- en sia malsana amo, -- silentis kaj silentis, -- observis nin, -- rimarkis cxion, kaj, -- kaj misinterpretis cxion. REBEKKA (premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm. ROSMER Ho, imagu kiel sxi suferis en silento! La malbonon, kiun sxi kredis kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. -- Cxu sxi neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron? REBEKKA (kvazaux ekscitita) Al mi! Cxu vi kredas, ke mi tiaokaze restus cxi tie tagon pli longe. ROSMER Ne, ne, mi komprenas. -- Ho, la lukto, kiun sxi luktis. Kaj luktis sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. -- Kaj fine tiu emociiga -- akuzanta venko -- en la mueleja akvofalo. (Li jxetas sin en la segxon cxe la skribotablo, apogas la brakojn sur la tablon kaj kovras la vizagxon per la manoj.) REBEKKA (singardeme proksimigxas al li de malantauxe) Auxskultu nun, Rosmer. Se estus en via potenco revoki Beate -- al vi -- al Rosmersholm, -- cxu vi volus? ROSMER Ho, kion scias mi fari aux ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola, -- kio estas nerevokebla. REBEKKA Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam _estis_ komencinta. Vi estis vin tute liberiginta -- al cxiuj flankoj. Vi sentis vin gxoja kaj liberanima -- ROSMER Ho jes, -- mi faris. -- Sed jen venas tiu peza premo. REBEKKA (malantaux li kun la manoj sur la segxodorso) Kiel rave estis, kiam ni sidis en la sidcxambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo, -- en la vivo de la cxiutago, -- kiel vi esprimis vin. Vi volis iri kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la volojn por vi. Krei nobelajn homojn cxirkauxe, -- en pli kaj pli vastaj rondoj. Nobelojn. ROSMER Gxojajn nobelojn. REBEKKA Jes -- gxojajn. ROSMER Cxar estas la gxojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka. REBEKKA Cxu vi ne kredas, -- ke ankaux la sufero? La granda sufero? ROSMER Jes, -- se oni povus trapasi gxin. Trans gxin. Supere trans gxin. REBEKKA _Tion_ vi devas. ROSMER (peze skuas la kapon) Trans tio cxi mi neniam venos -- tute. Cxiam restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta _tion_, kio faras la vivon mirinde gxuinda por vivi. REBEKKA (super la segxodorso, pli mallauxte) Al kio vi aludas, Rosmer? ROSMER (rigardas supren al sxi) Al la trankvila, gxoja senkulpeco. REBEKKA (pasxon malantauxen) Jes. Senkulpeco. (mallonga pauxzo) ROSMER (kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj antauxenrigardante) Kaj kiel sxi komprenis kombini. Kiel sisteme sxi cxion kunmetis. Unue sxi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo --. Kiel povis sxi ekpensi _tion_ tiam? Sed sxi ekhavis la ideon. Kaj gxi kreskis al certeco. Kaj jen, -- jes jen estis ja facile por sxi akcepti cxion imageblan. (strecxas sin en la segxo kaj pusxas la manojn tra la hararo) Ho, cxiuj tiuj frenezaj imagajxoj! Neniam povas mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos jxetante sin antauxen memorigante pri la mortinto. REBEKKA Kiel la blanka cxevalo en Rosmersholm. ROSMER Jes, tiel. Cxasante antauxen en la mallumo. En la silento. REBEKKA Kaj por tiu malbeata cerba sxpino vi volas malkapti la vivantan vivon, kiun vi estis preta cxirkauxbraki. ROSMER Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto. Kiel mi do savigxus el tio cxi! REBEKKA (malantaux la segxo) Kreante novajn rilatojn. ROSMER (ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn? REBEKKA Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi cxi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj. ROSMER (ekstaras) Novaj rilatoj? (pasxas trans la plankon, haltas apud la pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Cxu ne ankaux vi faris al vi jenan demandon, Rebekka? REBEKKA (spiras peze) Lasu min -- scii -- kiu gxi estas. ROSMER Kia kredas vi ke _nia_ rilato farigxos post cxi tiu tago? REBEKKA Mi pensas, ke nia amikeco eltenos -- kio ajn kio venos. ROSMER Ne estas gxuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin unu al la alia, -- kio kunligas nin tiel intime, -- nia komuna kredo pri pura kunvivado inter viro kaj virino -- REBEKKA Jes, jes, -- kio pri tio? ROSMER Mi pensas, ke tia rilato, -- nome kia la nia, -- cxu gxi ne konvenas al vivo en trankvila, felicxa paco --? REBEKKA Kaj sekve! ROSMER Sed nun malfermigxas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj animstatoj. Cxar mi _volas_ vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas min frapigxi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de -- de iu alia. REBEKKA Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer! ROSMER Sed cxu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias, kiel mi povas liberigxi de cxiuj mordantaj memoroj, -- de la tuta malgaja pasinteco? REBEKKA Nu! ROSMER Metante kontraux gxin novan, vivantan realecon. REBEKKA (palpante la segxodorson) Vivantan --? Kio estas -- tio? ROSMER (pli proksime) Rebekka, -- se mi nun demandus vin, -- cxu vi volas farigxi mia dua edzino? REBEKKA (momenton muta, ekkrias en gxojo) Via edzino! Via --! Mi! ROSMER Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kusxu nun post la mortinto. REBEKKA Mi -- en la loko de Beate --! ROSMER Kaj sxi estos for el la sagao. Tute for. Por cxiam kaj eterne. REBEKKA (mallauxte kaj treme) Cxu vi tion kredas, Rosmer? ROSMER Devas okazi! Devas! Mi ne povas, -- mi ne volas trairi la vivon kun kadavro sur la dorso. Helpu min forjxeti gxin, Rebekka? Kaj ni sufoku cxiujn memorojn en libereco, en gxojego, en pasio. Vi estu por mi la sola edzino, kiun mi iam havis. REBEKKA (sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam farigxos via edzino. ROSMER Kio! Neniam! Ho, cxu vi ne kredas, ke vi amus min? Cxu ne jam estas ero da amo en nia amikeco! REBEKKA (kovras la orelojn kvazaux en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru tiajxon! ROSMER (kaptas sxian brakon) Jes, jes, -- _estas_ gxermanta ebleco en nia rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Cxu ne, Rebekka? REBEKKA (denove firme kaj sinrege) Auxskultu nun. Mi al vi diras, -- ke se vi dauxrigos, mi forlasos Rosmersholm. ROSMER Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas. REBEKKA Pli neeble estas, ke mi farigxu via edzino. Neniam en cxi mondo povos mi tio farigxi. ROSMER (rigardas sxin mire) Vi diras "povos". Kaj tiel strange. Kial vi ne povos? REBEKKA (kaptas ambaux liajn manojn) Kara amiko, -- pro vi mem kaj ankaux pro mi, -- ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer. (Sxi iras al la pordo maldekstre.) ROSMER De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola -- kial? REBEKKA (turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite. ROSMER Inter vi kaj mi? REBEKKA Jes. ROSMER Neniam farigxos finite inter ni du. Neniam vi forvojagxos de Rosmersholm. REBEKKA (kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte demandos min, -- estos tamen finite. ROSMER Tamen finite? Kiel --? REBEKKA Jes, cxar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias, Rosmer. ROSMER Rebekka --! REBEKKA (cxe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Sxi eliras.) ROSMER (fiksrigardas kvazaux perdita al la fermita pordo, kaj diras al si mem) Kio -- estas -- jeno? TRIA AKTO (La sidcxambro en _Rosmersholm_. La fenestroj kaj la antauxcxambra pordo estas malfermitaj. La antauxtagmeza suno brilas ekstere.) (_Rebekka West_, vestita kiel en la unua akto, staras apud la fenestro. Sxi akvumas la plantojn kaj ordigas. Sxia krocxajxo kusxas sur la apogsegxo. _Sinjorino Helseth_ pasxadas kun plumbroso en la mano malpolvante la meblojn.) REBEKKA (Post ioma pauxzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe supre hodiaux. SINJORINO HELSETH Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaux malsupren venos, mi opinias. REBEKKA Vi vidis lin, cxu? SINJORINO HELSETH Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li pasxadis en la dormocxambro finvestante sin. REBEKKA Mi demandas, cxar hieraux li ne estis tute sanaspekta. SINJORINO HELSETH Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, cxu ne estas io inter li kaj lia bofrato. REBEKKA Kio tio do estus, vi pensas? SINJORINO HELSETH Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgard, kiu incitis ilin unu al la alia. REBEKKA Eblas. -- Cxu vi scias ion pri tiu Mortensgard? SINJORINO HELSETH Ne ne. Kiel povas la frauxlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas! REBEKKA Vi aludas cxar li eldonas tiun fian gazeton? SINJORINO HELSETH Ho, ne estas nur pro _tio_. -- La frauxlino certe auxdis, ke li ricevis infanon kun edzinigxinta virino, de kiu la edzo estis forkurinta? REBEKKA Mi auxdis tion onidire. Sed tio estis longe antaux ol mi alvenis. SINJORINO HELSETH Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj sxi estus devinta havi pli bonan prudenton ol li. Edzinigi sxin li ja ankaux volis. Sed tio ne permesigxis. Kaj pro tio li ja akre suferis. -- Sed poste tiu Mortensgard prosperis, li. Estas multaj, kiuj sercxas _tiun_ viron. REBEKKA La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io okazas. SINJORINO HELSETH Ho, povus esti ankaux aliuloj ol tiuj malaltstataj -- REBEKKA (ekrigardas sxin kasxe) Cxu? SINJORINO HELSETH (apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj, pri kiuj oni ne unue pensis tion, frauxlino. REBEKKA (ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino Helseth. Cxar _vi_ ja ne povas scii tiajxon tiel decide. SINJORINO HELSETH La frauxlino opinias, ke mi ne povas scii, cxu? Jes, certe mi povas. Cxar, -- se mi fine eldiru, -- mi mem foje portis leteron al Mortensgard. REBEKKA (turnas sin) Ne, -- cxu vi! SINJORINO HELSETH Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis ecx skribita cxi tie en Rosmersholm. REBEKKA Vere, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Jes, je mia fido, gxi estis. Kaj sur bela papero gxi estis skribita. Kaj bela rugxa sigelvakso estis metita ekstere. REBEKKA Kaj _vi_ konfidigxis porti gxin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne estas malfacile diveni de kiu gxi estis. SINJORINO HELSETH Nu? REBEKKA Kompreneble de sinjorino Rosmer en sxia malsaneco -- SINJORINO HELSETH Estas frauxlino West, kiu _tion_ diras, kaj ne mi. REBEKKA Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, -- tion vi ne povas scii. SINJORINO HELSETH Hm, povus esti, ke mi tamen scias. REBEKKA Cxu sxi diris al vi, kion sxi skribis? SINJORINO HELSETH Ne, ne gxuste tiel. Sed kiam Mortensgard estis gxin leginta, li komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis kio estis en gxi. REBEKKA Kion vi kredas ke estis en gxi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru al mi! SINJORINO HELSETH Ne, frauxlino. Ne por cxio en la mondo. REBEKKA Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj. SINJORINO HELSETH Dio gardu min por ion diri al vi pri _tio_, frauxlino. Mi ne povas ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al la bedauxrinda malsana sinjorino. REBEKKA Kiu kredigis tion al sxi? SINJORINO HELSETH Malbonaj homoj, frauxlino West. Malbonaj homoj. REBEKKA Malbonaj --? SINJORINO HELSETH Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj. REBEKKA Kaj cxu vi divenas kiuj ili estis? SINJORINO HELSETH Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu _mian_ busxon. Tamen cxirkauxiras en la urbo iu sinjorino -- hm! REBEKKA Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll. SINJORINO HELSETH Jes, sxi estas io aparta, sxi. Al mi sxi ja cxiam tenis sin altece. Kaj al vi sxi neniam havis simpatian okulon. REBEKKA Cxu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam sxi skribis tiun leteron al Mortensgard? SINJORINO HELSETH Estas strange pri la prudento, frauxlino. Tute freneza mi opinias, ke sxi ne estis. REBEKKA Sed sxi ja farigxis freneza, kiam sxi sciigxis, ke sxi ne povis naski infanojn. Estis _tiam_ ke la malsano erupciis. SINJORINO HELSETH Jes _tio_ frapis sxin tre forte, la bedauxrinda sinjorino. REBEKKA (prenas la krocxajxon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, -- cxu ne ankaux vi opinias, ke _tio_ funde estis bona por la pastro, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Kio, frauxlino. REBEKKA Ke ne venis infanoj. Cxu? SINJORINO HELSETH Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri. REBEKKA Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne konvenas auxskultadi infankriadon. SINJORINO HELSETH Infanetoj ne krias en Rosmersholm, frauxlino. REBEKKA (rigardas sxin) Ili ne krias, cxu? SINJORINO HELSETH Ne. En cxi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj memoras. REBEKKA Vere strange. SINJORINO HELSETH Jes, cxu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas alia stranga afero. Kiam ili farigxas pli grandaj, ili neniam ridas. Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas. REBEKKA Estus vere strange -- SINJORINO HELSETH Cxu la frauxlino unu solan fojon vidis aux auxdis la pastoron ridi? REBEKKA Ne, -- kiam mi pripensas, mi preskaux samopinias, ke vi pravas. Sed sxajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en cxi tiu distrikto. SINJORINO HELSETH Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, lauxdire. Kaj eble disvastigxis kvazaux iu infekto, ankaux tio, mi opinias. REBEKKA Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Ho, la frauxlino ne moku min --. (auxskultas) Tsx, tsx, -- la pastoro malsuprenvenas. Li ne sxatas vidi la balailon cxi tie. (Sxi eliras tra la pordo dekstre.) (_Johannes Rosmer_, kun bastono kaj cxapelo en la mano, venas de la antauxcxambro.) ROSMER Bonan matenon, Rebekka. REBEKKA Bonan matenon, kara. (iom poste; krocxas) Vi eliros, cxu? ROSMER Jes. REBEKKA La vetero estas ja bela. ROSMER Vi ne venis al mi cxi-matene. REBEKKA Ne, -- mi ne faris. Ne hodiaux. ROSMER Cxu ankaux poste vi ne faros? REBEKKA Ho, mi ankoraux ne scias. ROSMER Cxu estas io posxte por mi? REBEKKA "La Gubernia Gazeto" venis. ROSMER "La Gubernia Gazeto" --! REBEKKA Gxi kusxas tie sur la tablo. ROSMER (metas cxapelon kaj bastonon flanken) Cxu estas io --? REBEKKA Jes. ROSMER Kaj vi ne sendis gxin supren -- REBEKKA Vi suficxe frue legos gxin. ROSMER Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) -- Cxu! -- -- "ne povas suficxe averti kontraux senkarakteraj dizertuloj" --. (rigardas sxin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka. REBEKKA Ili ne mencias nomon. ROSMER Estas ja la sama. (legas pluen) "kasxitaj perfiduloj kontraux la bona tasko" --. -- "Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantagxa kaj plej profita momento venis". "Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj antauxuloj" --. -- "dum atendo ke la potenculoj de la momento ne forgesas konvenan rekompencon". (metas la gazeton sur la tablon) Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne ekzistas vera vorto, -- ili tamen skribas. REBEKKA Estas ankoraux pli. ROSMER (denove prenas la gazeton) -- "pardonon pro nesperta jugxpovo" --. -- "korupta influo, -- eble ankaux etendita al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aux plendo" --. (rigardas sxin) Kion tio aludas? REBEKKA Ili celas min, komprenu. ROSMER (formetas la gazeton) Rebekka, -- tio cxi estas konduto de malhonestuloj. REBEKKA Jes, sxajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriprocxi Mortensgard. ROSMER (pasxadas sur la planko) Savo estas necesa. Cxio bona en la homo pereas, se tio cxi permesigxas dauxri. Sed gxi ne faru! Ho, kiom gxoja, -- kiom gxoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en tiu suspektinda abomeneco. REBEKKA (ekstaras) Jes, cxu ne? En tio cxi vi povas vivi por io granda kaj glora. ROSMER Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, -- en amo, Rebekka. REBEKKA Jes, metu cxiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos. ROSMER Sxajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia felicxego estus vivi la vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Cxiuj okuloj rigardante la saman celon. Cxiuj voloj, cxiuj animoj progresantaj, -- supren, -- cxiu laux sia propra naturdonita vojo. Felicxo por cxiuj, -- kreita per cxiuj. (ekrigardas eksteren, skuigxas kaj diras peze) Ah! Ne per mi. REBEKKA Ne --? Ne per vi? ROSMER Ecx ne _por_ mi. REBEKKA Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin. ROSMER Felicxo, -- kara Rebekka, -- felicxo estas unue la trankvila, gxoja, sekura sento de senkulpeco. REBEKKA (rigardas antauxen) Jes, tio pri kulpo --. ROSMER Ho, pri tio vi ne povas jugxi. Sed mi -- REBEKKA Neniel vi! ROSMER (montras tra la fenestro) La akvofalo. REBEKKA Ho Rosmer --! (_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo dekstre.) SINJORINO HELSETH Frauxlino! REBEKKA Poste, poste. Ne nun. SINJORINO HELSETH Nur unu vorto, frauxlino. (_Rebekka_ iras al la pordo. _Sinjorino Helseth_ diras ion al sxi. Momenton ili parolas flustre kune. _Sinjorino Helseth_ kapsignas kaj eliras.) ROSMER (maltrankvila) Cxu estis io por mi? REBEKKA Ne, nur dommastrinaj aferoj. -- Nun vi devus eliri en la fresxan aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus. ROSMER (prenas la cxapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune. REBEKKA Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forjxetu tiujn pezajn pensojn. Promesu al mi. ROSMER Tiujn mi neniam povos forjxeti de mi, -- mi timas. REBEKKA Ho, cxu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte --! ROSMER Bedauxrinde, -- gxi ne estas senbaza. Mi kusxis pensadante la tutan nokton. Beate eble tamen gxuste vidis. REBEKKA Kiel do? ROSMER Gxuste vidis, kiam sxi kredis, ke mi amas vin, Rebekka. REBEKKA Gxuste vidis en _tio_? ROSMER (metas la cxapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, -- cxu ni du la tutan tempon ruzis nin mem -- kiam ni nomis nian rilaton amikecon. REBEKKA Cxu vi aludas, ke gxi same gxuste povus nomigxi --? ROSMER -- amo. Jes, mi pensas tion. Ecx dum kiam Beate vivis, estis vi, al kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis cxe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, gxojan, senavidan felicxon. Kiam ni vere pripensas, Rebekka, -- nia kuna vivo komencis kiel dolcxa, sekreta infana enamigxo. Sen postuloj kaj sen revoj. Cxu ne ankaux vi sentis tiel? Diru! REBEKKA (luktas kun si mem) Ho, -- mi ne scias kion respondi. ROSMER Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, -- nia rilato estis spirita geedzeco -- eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi ne rajtis, -- ne rajtis pro Beate. REBEKKA Ne rajtis vivi felicxe? Cxu vi tion kredas, Rosmer? ROSMER Sxi rigardis nian rilaton per la okuloj de _sxia_ amo. Jugxis nian rilaton laux la speco de _sxia_ amo. Kompreneble. Beate ne povis jugxi alimaniere ol sxi faris. REBEKKA Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate? ROSMER Pro amo al mi, -- _sia_maniere, -- sxi jxetis sin en la akvofalon. Tiu fakto staras firma, Rebekka. El gxi mi neniam liberigxos. REBEKKA Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis vian vivon! ROSMER (skuas la kapon) Gxi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, kion mi nun scias. REBEKKA Kial ne de vi? ROSMER Cxar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo. REBEKKA (ekdire) Ho tiu hereda dubo, -- hereda timo, -- heredaj skrupuloj. Ili parolas cxi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, blankaj cxevaloj. Sxajnas al mi, ke tio cxi estas io tia. ROSMER Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu gajnu dauxran venkon, -- tiu estu antauxen portata de gxoja kaj senkulpa homo. REBEKKA Cxu la gxojo por _vi_ do estas tute ne malhavebla, Rosmer? ROSMER La gxojo? Jes, kara, -- gxi estas. REBEKKA Por vi, kiu neniam povas ridi? ROSMER Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti gxoja. REBEKKA Nun vi promenadu, kara. Longe, -- tre longe. Cxu vi auxdas? -- Jen via cxapelo. Kaj jen via bastono. ROSMER (prenas ambaux) Dankon. Kaj vi akompanos? REBEKKA Ne, ne, mi ne povas nun. ROSMER Nu ja. Vi tamen estas kun mi. (Li eliras tra la antauxcxambro. Iom poste _Rebekka_ ekrigardas de malantaux la malfermita pordo. Poste sxi iras al la pordo dekstre.) REBEKKA (malfermas kaj diras duonlauxte) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi povas enlasi lin. (Sxi iras al la fenestro.) (Mallonge poste _rektoro Kroll_ envenas de dekstre. Li salutas silente kaj formale kaj tenas la cxapelon en la mano.) KROLL Li do eliris? REBEKKA Jes. KROLL Cxu li kutimas promeni longe? REBEKKA Ho jes. Sed hodiaux mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin -- KROLL Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope. REBEKKA Do urgxas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro. (Sxi eksidas en la apogsegxon cxe la fenestro. _Rektoro Kroll_ eksidas sur segxon apud sxi.) KROLL Frauxlino West, -- vi apenaux povas percepti, kiom profunde kaj dolore tusxas mian koron -- tiu sxangxo, kiu okazis en Johannes Rosmer. REBEKKA Ni estis pretaj, ke tiajxo okazus -- en la komenco. KROLL Nur en la komenco? REBEKKA Rosmer havis la certan esperon, ke frue aux malfrue vi irus kun li. KROLL Mi! REBEKKA Kaj vi kaj cxiuj liaj aliaj amikoj. KROLL Jen vidu! Tiel malforta estas lia jugxkapablo, kiam temas pri homoj kaj rilatoj en la vivo. REBEKKA Cetere, -- kiam li nun sentas devige liberigi sin al cxiuj flankoj -- KROLL Jes, sed vidu, -- estas gxuste _tio_, kion mi ne kredas. REBEKKA Kion vi do kredas? KROLL Mi kredas, ke estas _vi_, kiu staras malantaux cxio. REBEKKA Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll. KROLL Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas fortan dubon, -- ege fortan dubon, mi diras, -- kiam mi pripensas kaj analizas vian tutan konduton ekde via alveno cxi tien. REBEKKA (rigardas lin) Sxvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus. KROLL (mallauxte) Kiun viron vi ne povus sorcxi, -- kiam vi celus? REBEKKA Cxu mi celis --! KROLL Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis arangxi por vi eniron en Rosmersholm. Fikse lokigi vin cxi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi vidas. REBEKKA Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokigxi cxi tien. KROLL Jes, kiam vi estis ankaux sxin sorcxinta. Aux cxu povas nomigxi amikeco, kion sxi sentis por vi? Gxi sxangxigxis al diigo, -- al adoro. Gxi ekscesigxis al, -- kion nomi gxin? -- al ia desperata enamigxo. Jes, tiu estas la gxusta vorto. REBEKKA Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita. KROLL Certe ne. Sed des pli dangxera vi farigxas por la homoj, kiujn vi volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laux difinita planado, -- gxuste cxar vi portas fridan koron. REBEKKA Fridan? Cxu vi certas? KROLL Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi cxi tie jaron post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, -- vi atingis, kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfelicxa. REBEKKA Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfelicxa. KROLL Mi, cxu! REBEKKA Jes, kiam vi pusxis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura fino de Beate. KROLL Nu, tio do tusxis lin tiel profunde? REBEKKA Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia -- KROLL Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti cxiujn skrupulojn. -- Sed jen tiel do estas! Ho jes, -- funde mi ja tion sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj cxi tie el la portretoj rigardas nin, -- li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis kiel heredajxo de generacio al generacio. REBEKKA (rigardas penseme antauxen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn en la parencaro. Certe kaj vere. KROLL Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondicxoj estas ja grandege malsimilaj al la liaj. REBEKKA Al kiaj kondicxoj vi aludas? KROLL Mi pensas pri la kondicxoj en la komenco. En la origino, -- frauxlino West. REBEKKA Nu tiel. Jes, vere -- mi venis el tre malricxaj kondicxoj. Sed tamen -- KROLL Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la moralaj kondicxoj. REBEKKA Kondicxoj --? Por kio? KROLL Ke vi entute koncipigxis REBEKKA Kion vi jen do diras! KROLL Mi tion diras nur, cxar gxi klarigas vian tutan konduton. REBEKKA Tion mi ne komprenas. Mi volas cxion scii! KROLL Mi vere opiniis, ke vi jam cxion scias. Alie estus strange, ke vi lasis vin adopti de doktoro West -- REBEKKA (ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas. KROLL -- ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik. REBEKKA (pasxas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro. KROLL La okupo de via patrino devis ja ofte meti sxin en rilaton kun la distrikta kuracisto. REBEKKA Vi pravas. KROLL Kaj li prenas vin al si, -- tuj kiam via patrino mortis. Li traktas vin severe. Sed tamen vi restas cxe li. Vi scias, ke li postlasos al vi ecx ne sxilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi persistas cxe li. Indulgas lin. Vartas lin ecx al la fino. REBEKKA (cxe la pordo, rigardas lin moke) Kaj cxar mi cxion tion faris, -- tion vi klarigas per kredo, ke estis io malcxasta, -- io krima en mia ekesto! KROLL Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino. REBEKKA (impete) Sed ne trovigxas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi povas pruvi! Cxar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi naskigxis. KROLL Pardonu, -- frauxlino. Li alvenis la jaron antauxe. Tion mi esploris. REBEKKA Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras! KROLL Vi diris antauxhieraux, ke vi havas dudek naux jarojn. Estas en la trideka. REBEKKA Cxu? Cxu mi diris? KROLL Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli -- REBEKKA Haltu! Ne helpas kalkuli. Cxar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi estas unu jaron pli agxa ol mi sxajnigas. KROLL (ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis? REBEKKA Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, sxajnis al mi, -- senedza kia mi estis, -- ke mi farigxis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu jaro. KROLL Vi? Liberigita virino. Cxu vi havas antauxjugxojn rilate al geedzigxa agxo? REBEKKA Jes, estis ege stulte, -- kaj ankaux ridinde. Sed cxiam alpendigxas io aux alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj. KROLL Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti gxusta. Cxar doktoro West faris rapidan viziton tie la jaron antaux ol li dungigxis. REBEKKA (ekkrias) Ne estas vero! KROLL Cxu ne vero? REBEKKA Ne. Cxar tion patrino neniam menciis. KROLL Cxu sxi ne faris? REBEKKA Ne, neniam. Kaj ankaux ne doktoro West. Neniam per sola vorto. KROLL Cxu ne estus, cxar ili ambaux havis kauxzojn por transsalti jaron? Kiel _vi_ faris, frauxlino West. Estas eble karakterizajxo en la parencaro. REBEKKA (pasxadas cxirkauxe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio cxi estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo --! KROLL (ekstaras) Sed kara, -- kial je Dio vi ekscitigxas? Vi vere konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu --! REBEKKA Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn. KROLL Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, -- tiel forte reagas. REBEKKA (regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti traktata kiel nelegitima naskigxinto. KROLL Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon -- gxis plue. Sed vi do konservis iun -- antauxjugxon ankaux je tiu punkto. REBEKKA Jes, eble mi do faris. KROLL Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciigxis pri esploro en diversaj regionoj, -- esploroj, kiuj aspekte renversas grandan parton de tio cxe ni gxis nun nerenversebla kaj neatakebla. Sed cxio tio restas nur scio en vi, frauxlino West. Nur scio. Gxi ne eniris vian sangon. REBEKKA (dubeme) Eble vi pravas. KROLL Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara frenezajxo, -- tiel jxeti sin gxuste en la pereon, kiam _li_ volas malkasxe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, -- li kun tiu timemo en la animo! Imagu _lin_ elpelita, -- persekutata de la rondo al kiu li gxis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por kontrauxstari tion. REBEKKA Li _devas_ kontrauxstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin. KROLL Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, -- aux estas almenaux klarigebla kiel nura pasinta, ecx se bedauxrinda, eraro. Sed -- unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa. REBEKKA Kaj kiu estas gxi? KROLL Vi devas konvinki lin legxigi la rilaton, frauxlino West. REBEKKA La rilaton al mi? KROLL Jes. Vi devas konvinki lin tiel. REBEKKA Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato bezonas -- esti legxigxinta, kiel vi diras? KROLL Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi opinias esti observinta, ke _tie_ kie estas plej facile rompi cxiujn tielnomatajn antauxjugxojn, estas en -- hm -- REBEKKA -- en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas? KROLL Jes, -- sincere dirite, -- tion mi opinias. REBEKKA (pasxadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus dirinta, -- ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll. KROLL Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange. REBEKKA Cxu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. -- Ah, -- jen li venas. KROLL Jam nun! Mi do foriros. REBEKKA (al li) Ne, -- restu. Cxar nun vi ion auxdos. KROLL Ne nun. Sxajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin. REBEKKA Mi petas, -- restu. Faru. Aux vi pentos poste. Estas la lasta fojo, ke mi petas al vi pri io. KROLL (rigardas sxin surprize kaj demetas la cxapelon) Nu do, frauxlino West. Tiel do estu. (Silente dum momento. _Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.) ROSMER (vidas la _rektoron_, haltas cxe la pordo) Cxu! -- _Vi_ cxi tie! REBEKKA Li preferus ne renkonti vin, kara. KROLL (auxtomate) Kara! REBEKKA Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi -- ni amike parolas unu al la alia. La rilato inter ni kondukis al tio. KROLL Cxu _tio_ estas, kion vi promesis, ke mi auxdu? REBEKKA Kaj _tion_ -- kaj ion pli. ROSMER (proksimas) Kion celas la vizito hodiaux? KROLL Mi volis ankorauxfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen. ROSMER (montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita _tie_? KROLL Mi ne skribis tion. ROSMER Cxu vi faris elpasxon por reteni tion? KROLL Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere gxi ne estis en mia povo. REBEKKA (sxiras la gazeton en pecojn, kuncxifas ilin kaj jxetas ilin malantaux la fornon.) Jen. Nun gxi estas el la vido. Kaj ke gxi ankaux estu el la animo. Cxar ne venos pli el tiajxo, Rosmer. KROLL Ho, se vi tion povus _tiel_ ordigi. REBEKKA Venu, kaj ni eksidu karaj. Cxiuj tri. Kaj mi diros cxion. ROSMER (eksidas auxtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo --. Kio estas? REBEKKA La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaux vi, rektoro. (_Rektoro Kroll_ prenas lokon en la sofo.) ROSMER Decido, vi diras? Kiu decido? REBEKKA Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu vian gxojan senkulpecon, kara amiko. ROSMER Sed kion tio signifas! REBEKKA Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezonigxas. ROSMER Nu! REBEKKA Kiam mi venis cxi tien el Finnmark -- kune kun doktoro West, -- sxajnis al mi, ke kvazaux malfermigxis por mi nova, granda, vasta mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el cxio. Cxiujn scietojn miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaux auxdeble) Kaj jen -- KROLL Kaj jen? ROSMER Sed, Rebekka, -- tion cxi mi ja scias. REBEKKA (fortigas sin) Jes, ja, -- vi pravas. Vi scias _suficxe_ pri tio. KROLL (rigardas sxin fikse) Eble mi foriru. REBEKKA Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja _tio_, vidu, -- ke mi volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni en la novaj ideoj. -- Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi ankoraux estis knabo. Sxajnis al mi, ke mi povus denove revivigi tion. ROSMER Cxu vi venis cxi tien kun kasxa intenco --? REBEKKA Mi deziris, ke ni du iru kune antauxen en libereco. Cxiam antauxen. Cxiam plu antauxen. -- Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro inter vi kaj la tuta, plena liberigxo. ROSMER Kiun muron vi aludas? REBEKKA Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara sunbrilo. Kaj vi malfortigxadis kaj defaladis cxi tie en la sombro de tia geedzeco. ROSMER Neniam antauxe vi parolis al mi pri mia geedzeco _tia_maniere. REBEKKA Ne, mi ne kuragxis, cxar tiaokaze mi estus vin timiginta. KROLL (kapsignas al Rosmer) Cxu vi auxdas _tion_? REBEKKA (dauxrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. Kaj jen mi agis. ROSMER Al kiuj agoj vi aludas? KROLL Cxu per tio vi volas diri, ke --! REBEKKA Nu, Rosmer, --. (ekstaras) Restu sidanta ankaux vi, rektoro Kroll. Sed nun mi malkasxigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis_ mi_, kiu logis --, kiu kauxzis, ke Beate logigxis sur la vojojn de deliro -- ROSMER (eksaltas) Rebekka! KROLL (ekstaras de la sofo) -- sur la vojojn de deliro! REBEKKA Sur la vojojn, -- kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaux scias. ROSMER (kvazaux paralizita) Sed mi ne komprenas --. Kion sxi estas diranta? Mi komprenas ecx ne vorton --! KROLL Ho jes. Mi komencas kompreni. ROSMER Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al sxi? Estas ja nenio. Tute nenio! REBEKKA Sxi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antauxjugxoj. ROSMER Jes, sed tion mi ja ne tiam faris. REBEKKA Mi sciis, ke vi baldaux farus. KROLL (kapklinas al _Rosmer_) Aha! ROSMER Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaux la reston. REBEKKA Iom poste -- mi petegis al sxi permeson foriri de Rosmersholm. ROSMER Kial vi volis foriri -- tiam? REBEKKA Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al sxi, ke estus la pli bona por ni cxiuj -- se mi malaperus entempe. Mi komprenigis al sxi, ke se mi restus pli longe, -- povus, -- povus okazi, -- kio ajn. ROSMER Tio do estas, kion vi diris kaj faris. REBEKKA Jes, Rosmer. ROSMER Estas _tio_, kion vi nomis agi. REBEKKA (kun rompita vocxo) Mi nomis gxin tiel, jes. ROSMER (iom poste) Cxu vi nun konfesis cxion, Rebekka? REBEKKA Jes. KROLL Ne cxion. REBEKKA (rigardas lin timigite) Kio plia estus? KROLL Cxu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, -- ne nur ke estis pli bone, -- sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus aliloken -- plej eble frue? -- Nu? REBEKKA (malrapide kaj malklare) Eble mi ankaux diris tion. ROSMER (falas en la apogsegxon apud la fenestro) Kaj tiu araneajxo el mensogo kaj trompo sxi, -- la malfelicxa malsanulino, kredadis! Kredis plene kaj fide! Tiel nesxanceleble! (rigardas al _Rebekka_) Kaj neniam sxi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, -- mi vidas en vi, -- tion _vi_ malkonsilis al sxi! REBEKKA Sxi estis ja enkapiginta, ke sxi, -- kia edzino seninfana, ne rajtis esti cxi tie. Kaj sxi imagis, ke estas sxia devo al vi cedi la lokon. ROSMER Kaj vi, -- vi faris nenion por tiri sxin el tiu imagajxo? REBEKKA Ne. KROLL Vi plifortigis gxin, cxu? Respondu! Cxu vi ne faris? REBEKKA Sxi eble komprenis min tiel, mi pensas. ROSMER Nu ja, -- kaj por via volo sxi klinis sin en cxiuj aferoj. Kaj sxi cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis -- kiel povis vi dauxrigi tiun teruran ludon! REBEKKA Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer. KROLL (severe kaj auxtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton! REBEKKA (impete) Sed cxu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Cxe cxiu pasxo, kiun mi kuragxis fari antauxen, estis kvazaux io kriis en mia interno: Nun ne pluen! Ecx ne pasxon pluen! -- Kaj tamen mi ne _povis_ cxesi. Mi _devis_ provi iometon ankoraux. Nur iometon. Kaj iomete pli -- kaj cxiam iomete pli. Kaj fine _okazis_. -- Estas tiel, ke tiajxo okazas. (mallonga pauxzo) ROSMER (al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por _vi_? Post tio cxi? REBEKKA Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas. KROLL Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas? REBEKKA (malvarme, repusxante) Pardonu, sinjoro rektoro, -- tio estas afero, kiu ne rilatas al aliuloj. Gxin mi prizorgos mem. KROLL (al _Rosmer_) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, -- tiuj, kiuj forpasis, -- nun ili estus vidantaj! ROSMER Vi iros al la urbo, cxu? KROLL (prenas sian cxapelon) Jes. Plej eble frue. ROSMER (ankaux li prenas sian cxapelon) Mi do akompanos vin. KROLL Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj. ROSMER Venu do, Kroll! Venu do! (Ambaux eliras tra la antauxcxambro sen rigardi al _Rebekka_. Iom poste _Rebekka_ iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter la floroj.) REBEKKA (parolas duonlauxte al si mem) Ne trans la ponton, ecx ne hodiaux. Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilsxnuron) (Post iom _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) SINJORINO HELSETH Kio estas, frauxlino? REBEKKA Sinjorino Helseth, bonvolu sercxi mian valizon de la subtegmento. SINJORINO HELSETH La valizon? REBEKKA Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias. SINJORINO HELSETH Nu ja. Sed Dio gardu min, -- cxu la frauxlino volas vojagxi? REBEKKA Jes, -- nun mi volas vojagxi, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Kaj tiel subite kaj tuje! REBEKKA Tuj kiam mi pakis. SINJORINO HELSETH Nun mi neniam auxdis tiajxon! Sed la frauxlino certe revenos, mi scias? REBEKKA Mi neniam plu revenos. SINJORINO HELSETH Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos cxi tie en Rosmersholm, kiam frauxlino West ne plu cxeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por la pastoro. REBEKKA Jes, sed hodiaux mi timigxis, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Timigxis! Jecxjo, pro kio? REBEKKA Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj cxevaloj. SINJORINO HELSETH De blankaj cxevaloj! Meze en taglumo! REBEKKA Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, -- la blankaj cxevaloj en Rosmersholm. (sxangxas temon) Nu, -- do pri la valizo, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Jes ja. La valizo. (Ambaux eliras dekstre.) KVARA AKTO (La sidcxambro en _Rosmersholm_. Estas malfrua vespero. Lampo kun sxirmilo super lumas sur la tablo. _Rebekka West_ staras apud la tablo pakante kelkajn ajxetojn en valizon. Sxiaj mantelo, cxapelo kaj la blanka krocxajxo pendas super la dorso de la sofo. _Sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) SINJORINO HELSETH (parolas mallauxte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun cxiuj ajxoj estas portitaj elen, frauxlino. Ili staras en la kuireja koridoro. REBEKKA Bone. La veturigisto estas mendita, cxu? SINJORINO HELSETH Jes. Li demandas, kiam li estu cxi tie kun la cxaro. REBEKKA Mi opinias, ke cxirkaux la dekunua horo. La vaporsxipo foriros je noktomezo. SINJORINO HELSETH (iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen gxis tiam? REBEKKA Mi tamen forvojagxos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan leteron. Diru tion. SINJORINO HELSETH Jes, povas esti bone skribi. Sed bedauxrinda frauxlino, -- mi tamen opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankorauxfoje. REBEKKA Eble tio. Aux eble tamen ne. SINJORINO HELSETH Ne, -- imagu ke mi travivu tion cxi, -- tion mi neniam imagis! REBEKKA Kion vi do imagis, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio cxi. REBEKKA Pli fidinda? SINJORINO HELSETH Jes tion mi efektive diras. REBEKKA Sed, kara, kion vi per tio aludas? SINJORINO HELSETH Mi pensas, kiel vere kaj gxuste estas, frauxlino. Li ne liberigus sin el tio en _tia_ maniero, ne. REBEKKA (rigardas sxin) Auxskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste kaj sincere, -- kial, pensas vi, ke mi forvojagxos? SINJORINO HELSETH Je Dio, certe estas necese, frauxlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, ke ne estas gxentile farita de la pastoro. Mortensgard havis ja ekskuzon, li. Cxar sxi havis ja edzon en vivo. Kaj _tiuj_ du ne povis geedzigxi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li -- hm! REBEKKA (kun rideto) Cxu vi imagus tiajxon inter mi kaj pastoro Rosmer? SINJORINO HELSETH Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, -- ne antaux hodiaux. REBEKKA Sed hodiaux do --? SINJORINO HELSETH Nu, -- post cxiuj infamajxoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la pastoro en la gazetoj, mi -- REBEKKA Aha! SINJORINO HELSETH Cxar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio de Mortensgard, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn. REBEKKA Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi? SINJORINO HELSETH Ho tamen, frauxlino, -- pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas facile por soleca virino kontrauxstari, mi pensas. -- Ni estas ja cxiuj homoj, -- frauxlino West. REBEKKA Vera vorto, sinjorino Helseth. Cxiuj estas ni homoj. -- Por kio vi auxskultas? SINJORINO HELSETH (mallauxte) Ho, Jecxjo, -- jen mi pensas ke li venas gxuste precize. REBEKKA (skuigxas) Do tamen --! (decide) Nu jes. Do tiel estu. (_Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.) ROSMER (vidas la vojagxvestajxojn, turnas sin al _Rebekka_ kaj demandas) Kion tio cxi signifas? REBEKKA Mi forvojagxos. ROSMER Tuj? REBEKKA Jes. (al sinjorino _Helseth_) Do je la dekunua. SINJORINO HELSETH Bone, frauxlino. (sxi eliras dekstre) ROSMER (post mallonga pauxzo) Kien vi forvojagxos, Rebekka? REBEKKA Norden per la vaporsxipo. ROSMER Norden? Kion vi faros tie norde? REBEKKA Mi ja venis de tie. ROSMER Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun. REBEKKA Ecx ne cxi tie. ROSMER Kion vi pensas entrepreni? REBEKKA Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero. ROSMER Fari finon? REBEKKA Rosmersholm rompis min. ROSMER (atentigxas) Vi diras --? REBEKKA Rompis min en pecojn. -- Mi havis fortan, kuragxan volon, kiam mi venis cxi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan legxon. -- De nun mi ne kredas, ke mi ion pli kuragxos fari. ROSMER Kial ne? Kia legxo estas tiu, pri kiu vi diras, ke --? REBEKKA Kara, ni ne parolu pri _tio_ nun. -- Kio do okazis inter vi kaj la rektoro? ROSMER Ni repacigxis. REBEKKA Nu do. Rezultis do en tio. ROSMER Li kolektis nian tutan rondon amikaran cxe si. Ili evidentigis por mi, ke la laboro por nobligi la animojn, -- tute ne konvenas al mi. -- Kaj estas ja en si mem senespera. -- Mi lasas tion kusxi. REBEKKA Nu jes, -- eble estas pli bone tiel. ROSMER Cxu vi nun _tion_ diras? Cxu vi _nun_ havas _tiun_ opinion? REBEKKA Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj. ROSMER Vi mensogas, Rebekka. REBEKKA Mensogas --! ROSMER Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi estus viro por lukte konduki la aferon al venko. REBEKKA Mi kredis, ke ni du kune kapablus. ROSMER Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al viaj celoj. _Jen_ kion vi kredis. REBEKKA Auxskultu nun, Rosmer -- ROSMER (eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de cxio. Mi estis kiel ganto en viaj manoj. REBEKKA Auxskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. (eksidas sur segxon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri cxio, -- kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi auxdu tuj. ROSMER Cxu vi havas ankoraux pli por konfesi? REBEKKA La granda restas. ROSMER Kio granda? REBEKKA Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron al cxio cetera. ROSMER (skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio. REBEKKA Estas vero, ke mi eljxetis miajn retojn por gajni akceson cxi tie en Rosmersholm. Cxar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus cxi tie. Iel -- komprenu. ROSMER Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis. REBEKKA Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn -- tiam. Cxar tiam mi ankoraux havis mian kuragxan, liberan volon. Mi ne atentis konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojigxi. -- Sed jen venis la komenco de _tio_, kiu rompis mian volon -- kaj timigis min tiel bedauxrinde por la tuta vivo. ROSMER Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu. REBEKKA Tiam obsedis min, -- tiu sovagxa, nesubigebla avido --. Ho, Rosmer --! ROSMER Avido? Vi --! Al kio? REBEKKA Al vi. ROSMER (volas eksalti) Kio estas! REBEKKA (haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi auxdu pli. ROSMER Kaj vi volas diri -- ke vi amis min -- tiel! REBEKKA Sxajnis al mi, ke devus nomigxi ami -- tiam. Sxajnis al mi, ke tio estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis sovagxa, nesubigebla avido. ROSMER (pene) Rebekka, -- cxu vere estas vi mem, -- vi -- vi, pri kiu vi sidas rakontante! REBEKKA Jes, kion vi imagas, Rosmer! ROSMER El tio, -- sub la potenco de tio vi do -- vi do _agis_, kiel vi tion nomas. REBEKKA Estis super mi kiel ventego cxe la maro. Estis kiel unu el la ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Gxi prenas vin, -- kaj portas vin kun si, -- kien ajn longe. Neniu ideo pri kontrauxstaro. ROSMER Kaj gxi forblovis la bedauxrindan Beate en la akvofalon. REBEKKA Jes, cxar tiam estis kvazaux lukto sur la boatkilo inter Beate kaj mi. ROSMER Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi kune. REBEKKA Mi konis vin tiom, ke mi sciis, -- al vi neniu vojo estis pasebla, antaux ol vi estus liberigxinta kaj en rilatoj -- kaj en spirito. ROSMER Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi -- vi mem, -- via tuta konduto estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, -- kaj en spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras cxe la celo, kiun vi unue metis antaux vin. Kaj nun tamen --! REBEKKA Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun. ROSMER -- kaj tamen, mi diras, -- kiam hieraux mi demandis vin, -- petis vin: farigxu mia edzino, -- tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam okazi. REBEKKA Mi ekkriis en malespero. ROSMER Kial? Cxar Rosmersholm sxtelis miajn fortojn. Cxi tie mia kuragxa volo tondigxis. Kaj kripligxis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam mi riskus kuragxi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer. ROSMER Diru do kiel tio venis. REBEKKA Venis per la vivo kune kun vi. ROSMER Sed kiel? Kiel? REBEKKA Kiam mi sidis sola kun vi cxi tie, -- kaj vi farigxis vi mem -- ROSMER Jes, jes? REBEKKA -- cxar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis -- ROSMER Bedauxrinde, vi pravas. REBEKKA Sed kiam mi povis vivi kune kun vi cxi tie, -- en silento, -- en soleco, -- kiam vi senpere donis al mi cxiujn viajn pensojn, -- cxiun animstaton, tiel dolcxe kaj bele, kiel vi sentis gxin, -- _tiam_ la granda sxangxo okazis. Iom post iom, -- komprenu. Preskaux nerimarkeble, -- sed fine tiel superfortige. Gxuste al la fundo de mia animo. ROSMER Ho, kion do tio signifas, Rebekka! REBEKKA Cxio alia, -- tiu malbela, sensoebria avido, gxi forigxis tre foren, tre foren de mi. Cxiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. Mallevigxis anima ripozo super min, -- silento kvazaux de birdroko sub la meznokta suno norde cxe ni. ROSMER Diru pli. Cxion kion vi scias diri. REBEKKA Ne estas multe pli. Estas nur _tio_, ke amo burgxonis en mi. La granda, rezignanta amo, kiu kontentigxas de la kunvivo, tia kia gxi estis inter ni du. ROSMER Ho, se mi nur scietis eron de tio! REBEKKA Plej bone kiel estas. Hieraux, -- kiam vi demandis min, cxu mi volus farigxi via edzino, -- mi gxojkriis -- ROSMER Jes, cxu ne, Rebekka! Tiel sxajnis al mi. REBEKKA Momenton, jes. En memforgeso. Cxar estis mia antauxa brava volo, kiu estis sin denove liberiganta. Sed nun gxi ne plu havas potencon, -- kun la tempo, ne. ROSMER Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi? REBEKKA Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, -- aux almenaux _via_ vivkoncepto, -- kiu infektis mian volon. ROSMER Infektis? REBEKKA Kaj malsanigis gxin. Sklave ligis gxin sub legxoj, kiuj ne validis por mi. Vi, -- la vivo kune kun vi, -- nobeligis mian animon -- ROSMER Ho, cxu tion mi kuragxus kredi! REBEKKA Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed -- (skuas la kapon) -- sed, -- sed -- ROSMER Sed? Nu? REBEKKA -- sed gxi mortigas la felicxon. ROSMER Cxu jenon vi diras, Rebekka? REBEKKA Almenaux por mi. ROSMER Jes, sed cxu vi _tion_ tiel certe scias. Se mi nun denove demandus vin --? Petegus vin -- REBEKKA Ho, kara, -- neniam plu parolu pri tio! Neeblas --! Jes, cxar _sciu_, Rosmer, ke mi havas -- pasintecon malantaux mi. ROSMER Ion pli ol vi jam rakontis? REBEKKA Jes. Ion alian kaj pli gravan. ROSMER (kun rideto) Cxu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de tiajxo foje tangxis min. REBEKKA Cxu! Kaj tamen --? Tamen? -- ROSMER Mi neniam fidis gxin. Mi nur ludis kun gxi, -- tiel en la imago, komprenu. REBEKKA Se vi postulas, mi tuj diros ankaux tion. ROSMER (deturnante) Ne, ne! Ecx ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio gxi estas, -- mi havas forgeson por gxi. REBEKKA Sed mi ne. ROSMER Ho, Rebekka --! REBEKKA Jes, kara, -- _tio_ estas ja la terurajxo, ke nun, kiam ofertigxas al mi la felicxon de la vivo per plenaj manoj, -- nun mi farigxis tia, ke mia propra pasinteco baras min. ROSMER Via pasinteco estas morta, Rebekka. Gxi ne plu tenas prenon sur vi, -- neniun konekson kun vi, -- tia kia vi _nun_ estas. REBEKKA Ho, kara, estas ja nuraj parolturnigxoj. Cxu pri la senkulpeco? De kie mi prenu _gxin_? ROSMER (peze) Jes, jes, -- la senkulpeco. REBEKKA La senkulpeco, jes. En gxi estas la felicxo kaj la gxojo. Estas ja _tiu_ dogmo, kiun vi volis vivigi en cxiuj tiuj estontaj nobelaj homoj -- ROSMER Ho, ne memorigu min pri _tio_. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. -- La homoj ne lasas sin nobeligi de ekstere. REBEKKA (mallauxte) Ne tra la silenta amo, cxu? ROSMER (penseme) Jes, -- estas ja _tio_ kio estus la granda, la plej belega en la tuta vivo, mi pensas. -- Se tiel estus. (tordas sin en maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Gxisfunde? REBEKKA Vi ne kredas min, Rosmer, cxu? ROSMER Ho, Rebekka, kiel _povas_ mi plene kredi vin? Vin, kiu kasxadis kaj sekretigis tiom ege! -- Nun vi malkasxigas tion kroman. Cxu kusxas celo sube, -- diru malkasxe. Cxu vi eble volas tiel ion gajni. Mi deziras ja fari por vi, kion mi povas. REBEKKA (tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo --! Rosmer, -- Rosmer --! ROSMER Jes, cxu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en plena kaj pura amo. REBEKKA Sed cxu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, -- pere de vi sole! ROSMER Ho, kara, -- mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je vi. REBEKKA (rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon. ROSMER Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne _povas_ vivi. -- Kaj mi ja ankaux ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu valorus vivi. REBEKKA Ho, la vivo, -- gxi renovigxas. Ni tenu nin al tio, kara. -- Suficxe frue ni eliros. ROSMER (eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je _vi_, Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi! REBEKKA Ateston? Kiel mi donu al vi ateston --! ROSMER Vi _devas_! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, -- tiun teruran malplenecon, -- tiun, -- tiun -- (Oni frapas forte sur la antauxcxambra pordo.) REBEKKA (eksaltas el la segxo) Ah, -- cxu vi auxdis! (La pordo malfermigxas. _Ulrik Brendel_ envenas. Li surhavas manumcxemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antauxan fojon. Li aspektas konfuze.) ROSMER Ho, cxu estas vi, sinjoro Brendel! BRENDEL Johannes, mia knabo, -- mi salutas vin -- adiaux! ROSMER Kien vi iros tiel malfrue? BRENDEL Malsupren la deklivon. ROSMER Kiel --? BRENDEL Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la granda nenio. ROSMER Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas? BRENDEL Vi do observas la transformon? Jes, -- vi ja povas. Kiam mi lastfoje metis la piedon en tiun cxi salonon, -- mi staris antaux vi kiel bonhavulo kaj frapis mian brustposxon. ROSMER Nu! Mi ne tute komprenas -- BRENDEL Sed tia, kia vi vidas min cxi tiun nokton, mi estas detronigita regxo sur la cindroamaso de mia brulita kastelo. ROSMER Se estas io, per kio _mi_ povas helpi vin -- BRENDEL Vi konservis vian infankoron, Johannes. Cxu vi povas doni al mi pruntajxon? ROSMER Jes, jes, bonvole. BRENDEL Cxu vi povas doni dispone idealon aux du? ROSMER Kion vi diras? BRENDEL Demetitan idealon aux du. Kaj vi faros bonan agon. Cxar nun mi senestas, mia kara knabo. Tute senhava. REBEKKA Cxu vi ne faris vian prelegon? BRENDEL Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Gxuste kiam mi pretigas min elversxi el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi bankrotis. REBEKKA Sed cxiuj viaj neskribitaj verkoj? BRENDEL Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur sxlosita monkesto. Kaj hieraux, -- kiam mi malfermas kaj volas sercxi la trezoron, -- jen estas nenio. La dento de la tempo mordis gxin al polvo. Estis _nichts_ kaj nenio en la tuta afero. ROSMER Sed cxu vi do certe tion scias? BRENDEL Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri tio. ROSMER Prezidento? BRENDEL Nu ja, -- la ekscelenco do. _Ganz nach Belieben_. ROSMER Jes, kiu? BRENDEL Peder Mortensgard kompreneble. ROSMER Cxu! BRENDEL (mistere) Tsx, tsx, tsx! Peder Mortensgard estas la estro kaj reganto de la estonteco. Neniam mi lokigxis antaux la vizagxo de iu pli granda. Peder Mortensgard havas en si la cxiopovan kapablon. Li povas fari cxion, kion li volas. ROSMER Ho, ne kredu tion. BRENDEL Jes, mia knabo! Cxar Peder Mortensgard neniam volas pli ol li povas! Peder Mortensgard kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj _tio_, -- vidu, -- _tio_ estas gxuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio estas la sumo de cxiu sagxo en la mondo. Jen suficxe! ROSMER (mallauxte) Nun mi komprenas, -- ke vi foriras pli malricxa ol kiam vi venis. BRENDEL _Bien_! Prenu nun _Beispiel_ de via antauxa instruisto. Forstreku cxion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta sablo. Kaj esploru, kaj provu, -- antaux ol vi konstruos sur tiu belega kreajxo, kiu cxi tie dolcxigas vian vivon. REBEKKA Cxu al mi vi aludas? BRENDEL Jes, mia alloga marvirino REBEKKA Kial ne estus konstruinde sur mi? BRENDEL (pasxon pli proksimen) Mi sciigxis, ke mia antauxa lernanto havas vivkoncepton por konduki al venko. REBEKKA Kaj sekve --? BRENDEL La venko estas certa. Sed, -- notu, -- je nepra kondicxo. REBEKKA Kiu? BRENDEL (prenas gardeme sxian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, gxoje iras en la kuirejon, kaj gxoje forhakas sian delikatan rozoblankan malgrandan fingron, -- _tie_, -- gxuste _tie_ cxe la meza artiko. _Item_ ke la menciita amanta virino -- same gxoje -- fortrancxas de si la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas sxin kaj turnas sin al _Rosmer_) Adiaux, mia venkanta Johannes. ROSMER Cxu vi foriros nun? En sombra nokto? BRENDEL La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.) (Momenton estas silente en la cxambro.) REBEKKA (spiras peze) Ho, kiel nauxze kaj preme estas! (Sxi iras al la fenestro, malfermas gxin kaj restas tie staranta.) ROSMER (eksidas en la apogsegxon apud la forno) Ne estas alia solvo, Rebekka. Mi vidas nun. Vi _devas_ forvojagxi. REBEKKA Jes, mi ne vidas elekton. ROSMER Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu cxe mi. REBEKKA (aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer? ROSMER Unue mi _tion_ diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via estonteco. REBEKKA (ridetas) Hm. _Mia_ estonteco. ROSMER Mi antauxvidis cxiujn eblecojn. Antaux longe. Kio ajn kio okazos, por vi estas zorgita. REBEKKA Ankaux tio, vi kara. ROSMER Tion vi devus mem kompreni. REBEKKA Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiajxoj. ROSMER Nu ja, -- vi certe opiniis, ke neniam povus sxangxigxi inter ni du. REBEKKA Jes, mi pensis tiel. ROSMER Ankaux mi. Sed se okazus, ke mi forpasus -- REBEKKA Ho, Rosmer, -- vi vivos pli longe ol mi. ROSMER Pri la bedauxrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi. REBEKKA Kio estas! Vi do ne intencas --! ROSMER Cxu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko --. Kaj jen mi fugxis de la tuto, -- ecx antaux ol la batalo komencis! REBEKKA Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, -- kaj vi vidos la venkon. Vi nobeligos centojn, -- vi nobeligos milojn da animoj. Provu! ROSMER Ho Rebekka, -- mi, kiu nun ecx ne kredas je mia propra vivotasko. REBEKKA Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaux nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos. ROSMER Jes, -- se mi povus kredi vin en tio cxi. REBEKKA (premas la manojn) Ho, sed Rosmer, cxu vi ne scias ion, -- ion, kiu povus igi vin kredi? ROSMER (skuigxas kiel en timo) Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! Ecx ne vorto plu! REBEKKA Jes, gxuste tion ni devas pripensi. Cxu vi ion scias, kiu povus sufoki la dubon? Cxar mi ecx nenion scias. ROSMER Plej bone por vi, ke vi ne scias. -- Plej bone por ambaux. REBEKKA Ne, ne, ne, -- mi ne kontentigxas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi menciu gxin. ROSMER (kvazaux senpere pusxata kontraux sia volo) Ni do vidu. Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeligxis. Cxu tiel estas? Cxu vi gxuste kalkulis? Cxu ni faru provon pri la kalkulo? Cxu? REBEKKA Mi estas preta. ROSMER Kiam ajn? REBEKKA Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone. ROSMER Ni do vidu, Rebekka, -- se vi, -- pro mi, -- jam en cxi tiu vespero. -- (interrompas) Ho, ne, ne, ne! REBEKKA Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos. ROSMER Cxu vi kuragxas, -- cxu vole, -- gxoje, kiel diris Ulrik Brendel, -- pro mi, nun cxi tiun nokton, -- gxoje, -- iri la saman vojon, kiun Beate iris? REBEKKA (Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaux senvocxe) Rosmer --! ROSMER Jes, kara, -- tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min liberigi, -- kiam vi estos forvojagxinta. Cxiun opan horon dum la tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaux vidas vin tute viva en mia imagajxo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur gxi. Vi klinas vin super la manrelon! Kapturnigxas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. Ne kuragxas, -- kion _sxi_ kuragxis. REBEKKA Sed se mi tamen havus la kuragxon? Kaj la gxojan volon? Kio do? ROSMER Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo pri la kapablo de la homa animo nobeligxi. REBEKKA (prenas malrapide sian sxalon, metas gxin sur sian kapon kaj diras sinrege) Vi rericevu vian fidon. ROSMER Cxu vi kuragxas kaj volas -- tion, Rebekka? REBEKKA Jugxu morgaux, -- aux poste, -- kiam ili fisxkaptas min. ROSMER (metas la manon al la frunto) Estas alloga teruro en tio cxi --! REBEKKA Cxar mi ne volas resti kusxanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni devas prizorgi por retrovi min. ROSMER (eksaltas) Sed tio cxi, -- estas ja freneza. Forvojagxu, -- aux restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaux tiun cxi fojon. REBEKKA Parolturnigxoj, Rosmer. Neniu malkuragxo kaj fugxo denove! Kiel povas vi kredi min je mia nura vorto post tiu cxi tago? ROSMER Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka! REBEKKA Ne okazos malvenko. ROSMER Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate. REBEKKA Vi ne kredas? ROSMER Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de misgvidita vivkoncepto. REBEKKA Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm -- _nun._ Pro kio mi kulpis, -- mi devas pentofari. ROSMER (rigardas sxin fikse) Cxu _jen_ vi staras? REBEKKA Jes. ROSMER (decide) Nu bone. Kaj _mi_ estas sub nia liberigita vivkoncepto, Rebekka. Ne estas jugxisto super ni. Tial ni devas jugxi mem. REBEKKA (misinterpretas lin) Ankaux tio. Ankaux tio. Mia foriro savos la plej bonan en vi. ROSMER Ho, en mi ne plu estas io savinda. REBEKKA Estas. Sed mi, -- mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendigxis kaj retenis la sxipon, sur kiu vi velus antauxen. Mi estas jxetenda maren. Aux cxu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? Pensadi kaj cerbumi pri felicxo, kiun mia pasinteco forjxetus por mi? Mi devas eligxi el la ludo, Rosmer. ROSMER Se vi iros, -- mi iros kune. REBEKKA (ridetas preskaux nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide) Jes, venu, vi, -- kaj estu atestanto -- ROSMER Mi kuniras, diras mi. REBEKKA Al la ponteto, jes. Gxin vi ja neniam kuragxas suriri. ROSMER Vi tion rimarkis, cxu? REBEKKA (peze kaj rompite) Jes. -- Estas tio, kio igis mian amon senespera. ROSMER Rebekka, -- mi nun metas mian manon sur vian kapon. (faras kion li diras) Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon. REBEKKA (kaptas ambaux liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto) Dankon, Rosmer. (malkaptas lin) Kaj nun mi iros -- gxoja. ROSMER Edzo kaj edzino devas kune iri. REBEKKA Nur al la ponteto, Rosmer. ROSMER Ankaux sur gxin. Tiel longe kiel vi iros, -- tiel longe mi akompanos vin. Cxar nun mi kuragxas. REBEKKA Cxu vi vere certe scias -- ke cxi tiu vojo estas la plej bona por vi? ROSMER Mi scias, ke gxi estas la sola. REBEKKA Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj blankaj cxevaloj en Rosmersholm. ROSMER Povus esti. De ili ni neniam liberigxos, -- ni, en cxi tiu bieno. REBEKKA Do restu, Rosmer! ROSMER La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon. REBEKKA Jes, sed diru al mi unue. Cxu estas vi, kiu akompanas min? Aux mi kiu akompanas vin? ROSMER Tion ni neniam gxisfunde elpensos. REBEKKA Mi volus scii. ROSMER Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min. REBEKKA Tion ankaux mi pensetas. ROSMER Cxar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru gxoje. (Ili iras manon en mano tra la antauxcxambro, kaj vidigxas turni maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidcxambro restas momenton malplena. Jen _sinjorino Helseth_ malfermas la pordon dekstre.) SINJORINO HELSETH Frauxlino, -- nun la cxaro -- (cxirkauxrigardas) Ne interne? Eksteraj kune je tiu cxi tempo? Nu do, -- jen io --! Hm! (iras en la antauxcxambron, cxirkauxrigardas kaj revenas.) Ne sur la benko. Ho ne, ne. (iras al la fenestro kaj elrigardas) Jecxjo do! La blanka _tie_ --! -- Je mia savo, cxu ne ambaux staras sur la ponteto! Dio pardonu la pekajn homojn! Cxu ili ne cxirkauxbrakas unu la alian! (ekkrias lauxte) Ho, -- elen -- ambaux! En la akvofalon. Helpo! Helpo! (tremas la genuoj; skuita sxi tenas la segxodorson, kaj preskaux ne kapablas eligi la vortojn) Ne. Ne helpo cxi tie. -- La karmemora sinjorino prenis ilin. End of the Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** ***** This file should be named 24355.txt or 24355.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/4/3/5/24355/ Produced by Andrew Sly Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.