The Project Gutenberg EBook of La Kantistino, by Wilhelm Hauff This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Kantistino Author: Wilhelm Hauff Translator: Eugen Wüster Release Date: March 6, 2008 [EBook #24763] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KANTISTINO *** Produced by Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Nova Esperanto-Biblioteko No 8 Vilhelmo Hauff La Kantistino Novelo El la germana originalo tradukis Eugen Wuster Berlin 1921 Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Alle Rechte vorbehalten. Cxiuj rajtoj estas rezervitaj. Copyright 1921 by Friedrich Ellersiek, Berlin. Antauxparolo de la tradukinto Iomete atingi tion, kion oni postulas de nacilingva traduko, t. e. forgesigi al sperta legonto, ke la originalo ne estas verkita en lia patrina lingvo, kaj havigi al li ne nur pensojn, sed ankaux sentimentojn, estis la celo de mia provo. Vieno, 1an de jan. 1917. Antaux la preso ankorauxfoje trarigardante la manuskripton mi sxangxis diversajxojn, sed gxenerale ne volis kontrauxagi la tiaman intencon. Berlino-Charlottenburg, febr. 1921. E. W. Vivo kaj verkado de Hauff Vilhelmo Hauff, naskita 29. XI. 1802 en Stuttgart, vizitis la monakan lernejon de Blaubeuren kaj en Tubingen studis teologion. Reveninte en sian patrourbon, li publicis sian unuan verkon "Fabela almanako por la jaro 1826", al kiu sekvis 2a kaj 3a jarkolektoj. La rakontoj trovigxintaj en ili estis favore akceptataj kaj atingis sub la titolo "Fabeloj" multfojajn represojn. En 1827 aperis la "Komunikoj el la memuaroj de l'satano", ne finitaj, kaj en la sama jaro "La viro en la luno". Tiu romano unue estis verkita en la ekscentra stilo de la tiam moderna H. Clauren, sed laux konsilo kelke da strekoj sxangxis la imiton al karikaturo. Same pri Cl. okupigxas la sarkasma "Disputa prediko pri H. Clauren kaj la viro en la luno, farita al la germana publiko". En la dauxro de mallonga tempo plue estis kreata la ampleksa historia romano "Lichtenstein", "Fantaziajxoj en la bremena urbdoma kelo" kaj la noveloj "La Almozulino de la ponts des arts", "La bildo de l'imperiestro", "Judo Suss" kaj "La Kantistino". Ankaux nombro da poemoj estis fluinta el la plumo de la juna auxtoro, kiam de li, de post januaro redaktisto de "Morgenpost", la morto forprenis gxin 11 tagojn antaux lia 25a naskotago. La 18-an de Novembro kiel lian mortodaton surhavas la monumento 13 jarojn poste konstruita por glori lin en loko, kiu al lia rakontista arto dankas sian propran gloron: cxe la kastelo Lichtenstein. I. "Tio estas stranga okazajxo!" la komerca konsilanto[1] _Bolnau_ diris al konato, kiun li renkontis sur la Largxa strato en _B_. "Konfesu mem, ke ni vivas en malbona tempo." "Vi pensas pri la afero en la nordo?", la konato respondis. "Cxu vi ricevis komercajn informojn? Cxu la ministro de l'eksterlandaj aferoj pro malnova amikeco diris al vi detalojn?" "Pa, lasu min trankvila pri politiko kaj sxtatbiloj; tio neniel interesas min. Ne, mi celas la aferon pri _Bianetti_." "Pri la kantistino? Cxu sxi ree estas dungita? Oni ja diris, ke okazis malakordo inter sxi kaj la orkestrestro--" "Sed pro Dio", la komerca konsilanto ekkriis kaj miregante haltis; "en kiuj drinkejacxoj vi do restadas, ke vi ne scias, kio okazas en la urbo? Do vi ne scias, kio farigxis al Bianetti?" "Nenian vorton, per mia honoro; kio do okazis pri sxi?" "Nu, nenio alia okazis al sxi, ol ke sxi hodiaux nokte estis mortpikata." La komerca konsilanto inter siaj konatoj estis konsiderata kiel sxercemulo, kiu, matene de la dekunua gxis tagmezo farante siajn promenadojn sur la Largxa strato, sxatis haltigi la homojn kaj improvize kredigi ion al ili. Tial la konato ne estis tre kortusxita de tiu terura sciigo, sed respondis: "Ion alian vi do hodiaux ne scias, Bolnau? Vi supozeble estas tute elcxerpinta vian spriton, ke vi pentras per tiel akraj koloroj. Cetere, se alian fojon vi ree haltigos min sur la Largxa strato, tiam elpensu ion pli sagxan; alie mi estos devigata, iri malrektan vojon, hejmen irante de la kancelario." "Li ree ne kredas gxin!", la promenanto ekkriis, "Vidu, li ree ne kredas gxin! Se mi estus dirinta, ke la imperiestro de Maroko estas mortpikita, vi estus danke akceptinta kaj disvastiginta la sciigon, cxar tie jam okazis similaj aferoj. Sed, se kantistino cxi tie en B. estas mortpikata, neniu volas kredi, gxis kiam oni vidas la funebran irantaron. Sed, karulo, cxi tiun fojon gxi estas vera, tiel vera, kiel mi estas honesta viro." "Homo! pripensu, kion vi diras!", la amiko kun teruro ekkriis. "Mortinta, vi diris? Bianetti mortpikita?" "Mortinta antaux unu horo sxi ankoraux ne estis, sed sxi estas mortigxanta, tio almenaux estas certa." "Sed parolu fine, pro Dio! Kiel oni povas mortpiki kantistinon? Cxu ni do vivas en Italujo? Por kio do ekzistas la lauxdinda polico? Kiel la afero do farigxis? Mortpikita?" "Sed ne kriu tiel surdige", Bolnau kvietigante respondis. "La homoj jam elmetas la kapojn el cxiuj fenestroj por vidi, kie estas la strata tumulto. Vi ja povas plendi _sotta voce_[2], kiom ajn vi volas. Kiel la afero farigxis, vi demandas? Jen vidu, pri tio ja estas la demando; tion gxis nun neniu scias. Hieraux nokte la bela infanino ankoraux estis cxe la maskobalo, tiel aminda, tiel rava kiel cxiam, kaj hodiaux nokte je la dekdua la medicina konsilanto[3] _Lange_ estas vekata; oni diras, ke _signora_[4] Bianetti estas mortigxanta, ke sxi havas pikvundon en la koro. La tuta urbo jam parolas pri tio, sed kompreneble tute ekstravagance. Trovigxas en tio, estas vere, fatalaj cirkonstancoj, tiel ke oni ne povas akiri klaron; ekzemple neniu krom la kuracistoj kaj la homoj, kiuj servas al sxi, estas enlasata en la domon. Ankaux cxe la kortego oni jam scias pri la afero, kaj venis ordono, ke la gardistaro ne preterpasu la domon; la tuta bataliono devis iri la malrektan vojon trans la foirejon." "Kion vi diras! Sed cxu oni do tute ne scias, kiel okazis? Cxu oni do tute ne havas postsignon?" "Estas malfacile, tra la diversaj famoj penetri al la vero. Bianetti, nedisputeble, estas tre bonmora persono, pri kiu oni neniel povas malbone paroli. Sed vi konas la kutimon de l'homoj kaj precipe de la virinoj; kiam nun iu ekparolas pri la deca vivmaniero de la kompatinda knabino, oni levas la sxultrojn kaj pretendas, pri sxia antauxa konduto scii tion kaj tion. Pri sxia antauxa konduto! Sxi estas apenaux deksepjara kaj cxi tie jam estas unu jaron kaj duonon. Kia antauxa konduto tio estas?" "Ne perdu tiom da tempo pri la enkonduko", la konato interrompis lin, "sed ekparolu pri la temo. Cxu oni ne scias, kiu mortpikis sxin?" "Nu, gxuste tion mi ja diras; jen oni ree asertas, ke estis malakceptita aux jxaluza amanto, kiu mortigis sxin. Strangaj ja estas la cirkonstancoj. Onidire sxi hieraux cxe la maskobalo suficxe longe parolis sola kun maskulo, kiun konis neniu. Sxi baldaux poste foriris, kaj kelkaj homoj pretendas, ke ili vidis la saman maskulon eniranta en la kalesxon al sxi. Super tio neniu scias ion certan; sed mi baldaux sciigxos, kiel estas pri la afero." "Mi scias, ke vi ja havas viajn proprajn sciigxilojn, kaj certe ankaux cxe Bianetti vi havas servistaranon. Estas homoj, kiuj nomas vin la urba kroniko." "Tro da honoro, tro da honoro", la komerca konsilanto ridis kaj sxajne sentis sin iom flatita. "Sed cxi-foje mi ne havas alian spionon, ol la medicinan konsilanton mem. Vi supozeble rimarkis, ke mi tute kontraux mia kutimo ne promenas sur la tuta strato de unu fino al la alia, sed cxiam restas inter la Karla kaj la Frederika stratoj." "Certe mi tion rimarkis, sed mi pensis, ke vi faras fenestran promenon antaux la edzino de sxtatkonsilanto _Baruch_[5]." "Lasu min trankvila pri sxi! Ni rompis unu kun la alia antaux tri tagoj; mia edzino ne sxatis la rilaton, cxar tiu sinjorino ludas tiel altspeze. Ne, la medicina konsilanto Lange cxiutage je la dekdua pasas tra la Largxa strato, irante al la kastelo, kaj mi cxi tie embuske atendas, por tuj celi al li, kiam li venas el post la stratangulo." "Tiam mi restos cxe vi", la amiko diris, "la aferon pri Bianetti mi devas auxdi pli detale. Vi ja permesas tion, Bolnau?" "Kara sinjoro, neniel lasu gxeni vin", la alia respondis. Mi scias, ke vi mangxas je la dekdua; do zorgu, ke via supo ne malvarmigxu. Plie Lange en via cxeesto eble hezitos pri la rakontado; prefere post la mangxo venu en la kafejon, tie vi auxdos cxion.--Cetere forigxu, tie li jam venas el post la stratangulo. II. "Mi ne konsideras la vundon nepre mortiga", la medicina konsilanto Lange diris post la unuaj salutoj; "la piko sxajne ne estis firme direktata. Sxi jam plene reakiris la konscion, kaj se oni konsideras la malfortecon, kauxzitan de la granda sangoperdo, en cxi tiu momento almenaux estas nenia dangxero." "Tio gxojigas min", la komerca konsilanto respondis kaj intime enbrakigis sin kun la kuracisto. "Mi ankoraux akompanos vin kelkajn pasxojn gxis la kastelo, sed, pro Dio, diru al mi detalojn pri tiu afero; oni ja neniel povas klarigi al si, kiel cxio farigxis." "Mi povas jxuri al vi", la alia respondis, "terura mallumo kovras la aferon. Mi apenaux ekdormis, kiam mia Johano vekis min per la sciigo, ke oni vokas min al iu tre dangxere malsana. Mi plej rapide vestis min kaj kuras eksteren; en la vestiblo staras knabino, pala kaj tremanta, kaj flustris tiel mallauxte, ke mi apenaux auxdis gxin, ke mi kunprenu mian pansilaron. Jam tio frapas min; mi rapide ensaltas en la kalesxon, igas la palan frauxlinon sidigxi sur la veturigista loko apud Johano, por ke sxi montru la vojon, kaj poste for. Mi eliras antaux malgranda domo kaj demandas la frauxlinon, kiu do estas la malsanulo?" "Mi povas imagi, kiel vi miregis..." "Kiel mi miregis, auxdante, ke estas signora Bianetti! Mi ja konis sxin nur de la teatro, alie apenaux du aux tri fojojn vidis sxin; sed la mistera maniero, kiel mi estis venigata al sxi, la pansilaro, kiun mi devis kunpreni,--mi konfesas al vi, ke mi estis tre scivola, kio do farigxis al la kantistino. Ni supreniris kelke da sxtupoj, trapasis mallargxan koridoron. La knabino antauxiris, dum kelke da minutoj atendigis min en la malhelo kaj post tio singultante kaj ankoraux pli pala ol antauxe venis renkonten al mi. 'Eniru, sinjor' doktoro', sxi diris, 'ho! vi kredeble venas tro malfrue, kaj sxi ne postvivos tion'. Mi eniris, estis terura vidajxo." La medicina konsilanto eksilentis, meditanta kaj malserena; sxajnis, ke trudigxas al lia animo bildo, kiun li vane klopodas forpusxi. "Nu, kion vi vidis?", lia akompananto ekkriis, malpacienca pro tiu interrompo. "Vi ja espereble ne volas min tiel restigi inter martelo kaj amboso?" "Multajn aferojn mi renkontis en mia vivo", rekolektinte siajn pensojn la kuracisto dauxrigis, "multajn aferojn kiuj teruris min, kiuj min ektimigis, sed nenion, kio tiel fendis mian koron, kiel tiu vidajxo. En nehele lumigita cxambro pala juna virino kusxis sur la sofo, antaux sxi genuis maljuna servistino kaj premis tukon sur sxian koron. Mi alproksimigis min; blanka kaj rigida kiel busto la kapo de la mortantino estis klinita malantauxen; la nigraj, mallevigxintaj haroj, la malhelaj brovoj kaj palpebroharoj de la fermitaj okuloj terure kontrastis kun la brila palo de la frunto, de la vizagxo, de la bela kolo. La blankaj multfaldajxaj vestoj, kiuj kredeble apartenis al sxia masko, estis surversxitaj per sango, sango estis sur la planko, kaj de la koro sxajne eliris la rugxa radio--. Cxio cxi prezentigxis al mi dum unu momento; estis Bianetti, la kantistino." "Ho, Dio, kiel tio kortusxas min!", la komerca konsilanto emociite diris, eltirante longan silkan tukon, por froti siajn okulojn. "Gxuste tia ankoraux la lastan dimancxon sxi kusxis en la opero 'Otelo', ludante la rolon de Desdemono. Jam tiam la efekto estis tiel kruele vera kaj efektive terura, ke oni opiniis, ke la negro fakte mortpikis sxin; kaj nun gxi vere trafis sxin. Kiel tio kortusxas min!" "Cxu mi ne malpermesis al vi cxian supermezuran kortusxon?" la kuracisto interrompis lin. "Cxu vi nepre volas, ke viaj atakoj revenu?" "Vi estas prava", la komerca konsilanto Bolnau diris kaj rapide enposxigis la tukon: "Vi estas prava, afekcio por mia konstitucio ne tauxgas. Sed dauxrigu, mi preterirante nombros la vitrajxojn cxe la milita ministrejo, tio gardas de tiaj atakoj." "Nu, nombradu, kaj se tio ne efikos, vi povos ankoraux aldoni la supran etagxon de la palaco.--La maljuna servistino forprenis la tukon, kaj miregante mi ekvidis vundon kiel de trancxilpiko, tre proksime de la koro. Mi ne povis perdi la tempon per demandoj, kiom ajn da ili mi estus volinta fari; mi esploris la vundon kaj surmetis la bandagxon. La vunditino dum la tuta operacio montris nenian signon de vivo; nur kiam mi sondis la vundon, sxi dolore eksxirigxis. Mi lasis sxin ripozi kaj gardis sxian dormon." "Sed la knabino kaj la maljuna servistino, cxu vi do ne demandis ilin pri la deveno de la vundo?" "Mi do volas gxin konfesi al vi, komerca konsilanto, cxar vi estas mia malnova amiko; jes, kiam provizore nenio plu devis esti farata por la malsanulino, mi suficxe decide deklaris, ke mi plue jam neniel okupos min pri la sinjorino, se ili ne cxion konfesos al mi." "Kaj kion ili diris? Dauxrigu do!" "Post la dekunua la kantistino estis reveninta, akompanate de granda vira maskulo.--Cxe tiu sciigo mi ebla iom tro dusence rigardis la du virinojn, cxar ili denove ekploris kaj per plej fortaj jxuroj solene certigis, ke mi neniel bezonas malbone pensi pri ilia mastrino; ke dum la longa tempo, de kiam ili servas al sxi, post la kvara vespere neniam viro transpasxis la sojlon; la malpli granda knabino, kredeble leginta romanojn, ecx asertis, ke signora estas angxelo de pureco." "Tion mi ankaux asertas", la komerca konsilanto diris, kortusxite eknombradante la fenestrovitrojn de la palaco, al kiu ili proksimigxis: "tion ankaux mi diras; pri Bianetti oni ne povas malbone paroli, sxi estas aminda, pia infanino; kaj cxu estas sxia kulpo, ke sxi estas bela kaj devas perlabori sian vivtenon per kantado?" "Kredu al mi", Lange respondis, "kuracisto pri tio havas neerarigan, psikologian jugxilon. Rigardo al la angxele puraj trajtoj de la malfelicxa knabino min pli konvinkis pri sxia virteco, ol la jxuroj de sxiaj cxambristinoj. Sed auxskultu plue: la kantistino kun la fremdulo eniris en tiun cxambron kaj elirigis sian servistinon. Tiu, eble pro scivolo, kion do signifas tiu nokta vizito, restis proksime de la pordo; sxi auxdis disputon franclingve okazantan inter sxia mastrino kaj basa, kaveca vocxo de viro; ke signora fine ekploregis, ke la viro terure blasfemis; subite sxi auxdis sian mastrinon akresone ekkrianta, sxi pro timo jam ne povas deteni sin, abrupte malfermas la pordon, kaj en la sama momento la maskulo sin jxetas preter sxin kaj tra la koridoro al la sxtuparo. Sxi sekvis lin kelke da pasxoj, antaux la sxtuparo sxi auxdis teruran pumpumon; li supozeble falegis malsupren. De malsupre levigxas gxemado kaj plendetado, kiel tiu de mortanto; sed sxi sentas timegon, sxi ne kuragxas pluen iri ecx unu pasxon. Sxi reiras en la pordon--la kantistino kusxas en sia sango kaj post malmulte da momentoj fermas la okulojn. La knabino ne scias helpi al si, sxi vekas la maljunan servistinon, por ke sxi intertempe helpu al sia mastrino, kaj rapidas al mi, por eble ankoraux alporti savon al signora." "Kaj Bianetti ankoraux ne diris ion? Cxu vi ne demandis sxin?" "Ni tuj iris al la policejo kaj vekis la direktoron: li ankoraux noktomeze trasercxigis cxiujn hotelojn kaj stratodrinkejojn, cxiujn angulojn de la urbo; el la pordego en tiu horo neniu pasis, kaj de nun cxiu estas severe esplorata. La domanoj logxantaj en la supra etagxo eksciis pri la tuta afero ne pli frue, ol kiam policanoj trasercxis la domon; nekompreneble estis, kiel la mortiginto povis forkuri, kvankam li supozeble per sia falo forte lezigxis; cxar oni trovis multe da sango malsupre cxe la sxtuparo, kaj ne estas neversxajne por mi, ke li falante vundis sin per sia propra ponardo. Estas des pli nekompreneble, kiel li forsavis sin, cxar la dompordo estis fermita. Bianetti mem vekigxis je la deka kaj deklaris por protokoli al la policestro, ke sxi en la plej rigora senco ne scias, ecx ne suspektas, kiu povas esti la maskulo. Cxiuj kuracistoj kaj kirurgoj ricevis la devigan instrukcion, se ili estas vokataj al paciento lezita per falo aux trancxila vundo, anonci tion, cxar oni eble tiamaniere povus trovi postsignon de la mortiginto. Jen kiel statas la afero. Sed mi estas nesxanceleble konvinkita, ke en tio kasxigxas profunda sekreto, kiun la kantistino ne volas konigi; cxar Bianetti ne estas tia, ke sxi lasus sin hejmen akompani de viro tute ne konata de sxi. Tion sxajne konjektas ankaux sxia servistino, cxeestinta dum la pridemandado. Cxar kiam sxi vidis, ke signora ne volas sciigi ion, sxi ne menciis la disputon, kiun sxi auxdis; sed al mi sxi rigardis pete, ke mi ne perfidu sxin. 'Gxi estas terura afero', sxi diris, poste min akompanante al la sxtuparo, 'sed nenio ajn instigus min perfidi ion, kion signora ne volas sciigi'. Sxi ankoraux ion konfesis al mi, kio eble lumigus la tutan aferon." "Nu, kaj cxu mi ne ankaux povas scii tiun cirkonstancon?", la komerca konsilanto demandis. "Vi vidas, kiel strecxita estas mia scivolo; malstrecxu, malstrecxu, pro Dio, alie mi facile povus ricevi miajn atakojn." "Auxdu, Bolnau, pripensu, cxu ankoraux alia Bolnau krom vi vivas en cxi tiu urbo? Cxu ankoraux iu alia ekzistas en la mondo kaj kie, diru, kie?" "Krom mi neniu ajn en cxi tiu urbo", Bolnau respondis. "Kiam antaux ok jaroj mi eklogxis cxi tie, mi gxojis, ke mia nomo ne estas _Schwarz_, _Weiss_ aux _Braun_, ne _Meier_, _Muller_ aux _Bauer_[6], cxar pri tiuj nomoj okazas tre malagrablaj intermiksoj. En _Kassel_ mi estis la sola viro en mia familio, kaj aliloke en la tuta mondo ne ekzistas iu Bolnau, krom mia filo, la malfelicxa muzikmaniulo, pri kiu oni ne plu auxdis, de kiam li velveturis al Ameriko. Sed kial vi demandas pri mia nomo, doktoro?" "Nu, gxi ne povas esti vi, komerca konsilanto, kaj via filo estas en Ameriko. Sed jam estas kvarono post la dekdua, princidino Sofio estas malsana, mi nur tro longe babilis kun vi: adiaux, _au revoir_[7]." "Restu", Bolnau ekkriis kaj retenis lin cxe la brako, "antauxe diru al mi, kion ankoraux diris la knabino." "Nu do, sed katenu vian langon en la busxo, Bolnau! Sxia lasta vorto, antaux kiam sxi estis kaptata de tiu profunda sveno, estis _Bolnau_." III. Oni ankoraux neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza kaj malserena sxteliri kiel tiam, kiam doktoro Lange forlasis lin antaux la palaco. Alitempe li pasxis gaja kaj vigla, kaj kiam li per plej afabla rideto salutis cxiujn knabinojn kaj virinojn, multe ridis kun la viroj kaj rakontis al ili diversajn novajxojn, tiam oni ankoraux ne estus aljugxinta al li sesdek jarojn. Li sxajnis efektive havi suficxe da kauxzo, por esti gaja kaj bonhumora; li spekulaciante kolektis sxatindan posedajxon, forlasis, kiam gxi sxajnis suficxa, la aferojn, por kun sia edzino eklogxi en B. kaj nun vivis en gxojo kaj plezuro jaro post jaro. Li estis havinta unu solan filon; tiu la maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj klopodu en la komerca fako. Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l'sonoj, la muziko por li estis cxio, la komerco kaj negocado de la patro estis al li tro trivialaj kaj malnoblaj. La patro estis obstina, la filo ankaux, la patro facile flamigxis, la filo ankaux, la patro tuj cxion pusxis gxis la ekstremo, la filo ankaux; ne mirige, ke ili ne povis vivi unu kun la alia. Kaj kiam la filo finis sian dudekan jaron, la patro estis kvindekjara kaj tiam pretigxis por forlasi la aferojn kaj volis transdoni la komercadon al la filo. Efektive cxio baldaux estis arangxita kaj kvietigita, cxar en bela somera nokto la filo malaperis kun kelke da pianaj partituroj, ankaux gxuste alvenis en Anglolando kaj suficxe amike skribis, ke li iros al Ameriko. La komerca konsilanto deziris al li felicxon por la vojagxo kaj iris al B. La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja malserenigis al li kelkan horon; cxar li estis petinta lin, neniam plu montri sin antaux li, kaj oni ne povis atendi, ke la alia nevokite revenos; kelkfoje eksxajnis al li, ke li tamen agis malsagxe, volante, ke la filo nepre estu en la komerca fako; sed la tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskigxi tiujn malgajajn pensojn: li vivis en plezuro kaj gxojo, kaj kiu volis lin vidi tre serena, bezonis nur inter la dekunua kaj tagmezo promeni tra la Largxa strato. Se li tie vidis longan, malgrasan viron, kies tre moderna vesto, kies tenilaj okulvitroj kaj rajdvipo, kies facilmovaj manieroj ne plu akordis kun liaj grizaj haroj; se tiun viron li vidis salutanta cxiuflanken, cxiumomente haltanta cxe tiu aux tiu kaj babilanta kaj gestanta per la brakoj, tiam li povis fidi, ke gxi estis la komerca konsilanto Bolnau. Sed hodiaux cxio estis tute alia. Se jam antauxe la afero pri la mortigo de la kantistino preskaux tro afekciis lin, la lasta vorto de la doktoro plene ekskuis liajn nervojn. "Bolnau", ankoraux diris Bianetti, antaux ol senkonsciigxi. Lian propran honestan nomon sxi elparolis, en tiel suspektigaj cirkonstancoj! Liaj genuoj tremis kaj preskaux rifuzis obei al li, lia kapo, plena de zorgoj kaj peza de pensoj, mallevigxis al la brusto. "Bolnau!" li pensis, "regxa komerca konsilanto! Se sxi nun mortus, la kantistino, se la knabino poste malkasxus sian sekreton kaj konigus al la polica direktoro la detalajn cirkonstancojn de la mortigo kaj la fatalan vorton! Kiom lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto, precipe kiam lin stimulas la vanto, montri sian sagacon en tia _cause celebre_[8]!" Kun malespera mieno li rigardis tra la tenilaj okulvitroj al la pundomo, kies frontono malproksime suprenstaris. "Tien, Bolnau, pro tute specialaj favoro kaj konsidero al plurjaraj servoj!" Li pli pene spiris, li levetis la kravaton, sed ektimigite li abrupte retiris la manon; cxu tio ne estis la loko, kie oni cxirkauxligas la kanaban cxirkauxkolon[9], cxu tio ne estis la loko, kie trapasas la malvarma glavo? Se li renkontis konaton kaj tiu salute balancis la kapon, li pensis: "Hola, tiu jam scias pri la afero kaj volas komprenigi al mi, ke li estas bone informita." Se alia preteriris ne salutante, nenio sxajnis al li pli certa, ol ke oni ne volas koni lin, por ne makuli sin, interrilatante kun mortiginto. Preskaux li mem kredis, ke li estas kulpa pri la mortigo, kaj ne estis mirige, ke li iris grandan kurbon, por eviti la policejon; cxar cxu la direktoro ne povus stari cxe la fenestro, lin ekvidi kaj voki supren? "Karulo, cxu vi ne bonvolus por momento veni supren, mi devas iom paroli kun vi." Cxu li ne jam sentis ian tremon, cxu li ne jam nun sentis siajn trajtojn sxangxigxintaj al pentula mieno, nur cxar oni povus opinii, ke li estas tiu, kiun la kantistino kulpigis per sia lasta vorto? Kaj poste li ree ekpensis, kiel malutila tia emocio estas por lia konstitucio; timeme li sercxis fenestrovitrojn, por nombrante trankviligi sin. Sed la domoj kaj stratoj dancadis cxirkaux li, la sonorilturo sxajnis sin moke klinanta antaux li; freneza teruro kaptis lin, li kuradis tra la stratoj, gxis kiam li elcxerpite subfleksigxis en sia logxejo; kaj kiam li iom rekonsciigxis, lia unua demando estis, cxu ne policano demandis pri li. IV. Kiam proksimigxe la vesperon la medicina konsilanto Lange venis al sia pacientino, li sxin trovis multe pli bonfarta, ol li estis atendinta. Li sidigxis al sxia lito kaj interparolis kun sxi pri tiu fatala okazajxo. Sxi estis apoginta sian brakon sur la kusenojn, en la gracia mano kusxis sxia bela kapo. Sxia vizagxo ankoraux estis tre pala, sed ecx la konsumiteco de sxiaj fortoj sxajnis doni al sxi siaspecan allogecon. Sxia malhelaj okuloj neniom perdis de tiu ardo, tiu esprimopleneco, kiu jam pli antauxe de sur la scenejo allogis la kuraciston, kvankam li estis kviete jugxanta viro kaj ne plu havis la agxon, kiam fantazio helpas al la belo. Li devis konfesi al si, ke li malofte vidis kapon tiel belan, vizagxon tiel cxarman; sxiaj trajtoj neniel estis regulaj, kaj tamen per siaj kuneco kaj harmonio kauxzis ensorcxon, por kiu li longe ne sciis kialon. Sed al la psikologia sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kasxita; gxi estis tiu puro de l'animo, tiu nobleco de l'naturo, kio per surpriza brilo de beleco surversxis tiujn virgulinajn trajtojn. "Sxajnas, ke vi studas miajn trajtojn, doktoro", la kantistino ridetante diris, "vi sidadas tiel silente kaj meditante, strecxe rigardas min kaj sxajne tute forgesas, pri kio mi demandis. Aux cxu tio estas tro terura, por gxin sciigi al mi? Cxu mi ne povas auxdi, kion la urbo diras pri mia akcidento?" "Por kio vi volas auxdi cxiujn stultajn supozojn, kiujn elpensas kaj disvastigas neokupitaj homoj? Mi jxus meditis pri tio, kiel pura via animo sin spegulas sur viaj trajtoj; vi havas pacon en vi, kiom vin zorgigas la jugxo de la aliaj homoj?" "Vi evitas mian demandon", sxi respondis, "vi volas elturnigxi, dirante al mi belajn aferojn. Kaj mi ne zorgu pri la jugxo de l'homoj? Kiu honesta junulino povas tiel ignori la societon, en kiu sxi vivadas, ke estas al sxi indiferente, kion oni parolas pri sxi? Aux cxu vi eble opinias, ke mi neniel konsideras tion, cxar mi estas anino de klaso, pri kiu oni ne havas bonan opinion? Konfesu malkasxe, vi opinias min tre facilanima." "Ne, certe ne; mi cxiam nur belajxojn auxdis pri vi, frauxlino Bianetti, pri via trankvila, izolita vivado, kaj ke vi staras en la mondo kun firma tenigxo, kvankam vi estas tiel soleca kaj elmetita al multaj intrigoj. Sed kial vi volas gxuste scii, kion diras la homoj? Kaj se mi kiel kuracisto tiajn novajxojn ne konsiderus konvenaj?" "Mi petas, doktoro, mi petas, ne turmentu min tiel longe", sxi ekkriis, "vidu, mi legas en viaj rigardoj, ke oni ne bone parolas pri mi. Kial lasi min necerta, kio estas pli dangxera por la trankvilo ol la vero mem?" Tiun lastan argumenton la medicina konsilanto trovis tre gxusta; kaj cxu dum lia foresto ne povis enpenetri iu babilema virino kaj raporti ankoraux pli malbonajn aferojn, ol li povis diri? "Vi konas la cxi-tieajn homojn", li respondis, "B. ja estas suficxe granda, sed, bona Dio, cxe novajxo tiaspeca tuj montrigxas, kiel filistra oni estas. Estas vere, ke pri vi parolas la tuta urbo, tio ne povas mirigi vin; kaj cxar oni ne scias ion certan, oni--nu, oni elpensas cxiuspecajn strangajn fabelojn. Ekzemple oni diras, ke la vira maskulo, kiun oni vidis cxe la maskobalo interparolanta kun vi, kaj kiu sendube estas la sama, kiu faris tiun krimon, estas--" "Nu, finu do vian frazon", la kantistino kun tre strecxita atento petis, "dauxrigu!" "Oni diras, ke gxi estis antauxa amanto, kiu vin amis en--en alia urbo kaj volis mortigi vin pro jxaluzo." "Pri mi tion! Ho, mi malfelicxa!", sxi afliktite ekkriis, kaj larmoj brilis en sxiaj belaj okuloj; "kiel kruelaj estas la homoj kontraux tiel kompatinda, kompatinda knabino, kiu estas sen sxirmo kaj helpo! Sed rakontu gxis la fino, doktoro, mi petegas vin! Ankoraux mankas io, kion vi ne diris al mi. En kiu urbo, la homoj diras, ke mi--" "Signora, mi estus aljugxinta al vi pli da forto", Lange diris, maltrankvila pro la emocio de sia pacientino. "Vere, mi nun pentas, ke mi diris ecx nur tiom; mi neniam estis farinta tion, se mi ne timus, ke aliaj, kies afero tio ne estas, antauxigxus al mi." La kantistino rapide sekigis siajn larmojn. "Mi volas esti trankvila", sxi melankolie ridetante diris, "trankvila mi estos kiel infano; mi volas esti gaja, kvazaux la homoj nun kondamnantaj min milvocxe estus kriintaj al mi: brave. Sed rakontu plue, kara, bona doktoro!" "Nu, la homoj babilas sensencajxojn", li kolerete dauxrigis. "Ekzemple, kiam antaux nelonge vi aktoris en 'Otelo', onidire en unu el la logxioj de l'unua etagxo estis fremda grafo; tiu pretendas, ke li vin rekonis kaj antaux du jaroj en Parizo vidis en malbona domo.--Sed, mia Dio, vi farigxas pli kaj pli pala--" "Estas nenio, la brilo de la lampo nur iom malpli hele lumigis min; dauxrigu, dauxrigu!" "Nu, tiu klacxo komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post iom gxi penetris en la publikon, kaj cxar aldonigxas tiu okazajxo, oni kombinas ambaux kaj lokas vian interrilaton kun via atencinto en tiun malbonfaman domon en Parizo." Sur la esprimoplenaj trajtoj de la malsanulino dum tiuj paroloj la intensa palo estis sxangxigxinta en flaman rugxon. Sxi estis levinta sin pli alten, kvazaux por preterlasi neniun vorton de tiu terura sciigo, sxia okulo estis strecxe kaj brule fiksita al la busxo de la kuracisto, sxi apenaux spiris, sxia koro sxajne haltis. "Nun cxio estas finita", sxi ekkriis kun dolora rigardo al la cxielo, dum larmoj versxigxis el sxiaj okuloj, "nun cxio estas elfinita; se tion li auxdis, estis tro por lia jxaluzo. Kial hieraux mi ne mortis, ho! tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolcxa patrino konsolus min pri la moko de tiuj kruelaj homoj!" La kuracisto miregis pri tiuj enigmaj vortoj; li jxus volis diri al sxi konsolan, trankviligan vorton, kiam la pordo brue kaj abrupte malfermigxis kaj juna granda viro sin jxetis internen. Lia vizagxo estis okulfrape bela, sed sovagxa obstino malserenigis liajn trajtojn, liaj okuloj ruligxis, liaj haroj nezorgite pendis cxirkaux la frunto. Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li kvazaux aktorante svingis en la aero, antaux ol trovi spiron por paroli. Ekvidante lin, la kantistino lauxte ekkriis; la kuracisto komence opiniis, ke pro timo, sed gxi estis pro gxojo; cxar cxarma rideto transkuris trans sxiajn lipojn, sxia okulo tra larmoj brilis renkonten al li. "_Carlo_[10]!", sxi ekkriis, "Carlo! Fine vi vizitas min!" "Mizerulino!", la juna viro ekkriis, majeste en la direkto al sxi etendante la brakon kun la longa rulpaketo de notoj. "Cxesigu vian sirenan kantadon, mi venas--por jugxi vin!" "Ho, Carlo!", la kantistino interrompis lin, kaj sxiaj vortoj sonis melodie kaj dolcxe kiel la sonoj de fluto. "Kiel vi povas tiel paroli al via _Giuseppa_[11]!" La juna viro volis respondi kun tragika patoso, sed la kuracisto, konsideranta tiun scenon tro ekscita por sia pacientino, intervenis. "Plej kara sinjoro Carlo", li diris, proponante al li flartabakon, "bonvolu pripensi, ke la frauxlino estas en stato, en kiu tiaj scenoj tro afekcias sxiajn malfortajn nervojn!" La alia grandokule rigardis lin kaj turnis la rulpaketon kontraux lin: "Kiu vi estas, hometacxo?" per basa, tondra vocxo li ekkriis. "Kiu vi estas, ke vi starigxas inter mi kaj mia kolero?" "Mi estas la medicina konsilanto Lange", tiu respondis kaj klakfermis la skatoleton, "kaj en miaj titoloj nenio trovigxas pri hometacxo. Mi estas estro kaj mastro tiel longe, dum signora estas malsana, kaj mi diras al vi pace, for! aux modulu vian _presto assai_[12] al deca _larghetto_[13]." "Ho, lasu lin, doktoro!", la malsanulino timeme ekkriis, "lasu lin, ne kolerigu lin! Li estas mia amiko, li ne faros malbonajxon al mi, kion ajn la malicaj homoj ree diris al li pri mi." "Ha! Vi ecx kuragxas moki! Sed sciu, fulmobato krevigis la pordojn de via sekreto kaj lumigis la nokton, en kiu mi iradis. Do tial vi volis, ke mi ne sciu, kio vi estis, de kie vi venis? Tial vi fermis mian busxon per kisoj, kiam mi demandis pri via vivo? Mi stultulo! Ke mi lasis min ensorcxi de virina vocxo kaj ne pripensis, ke gxi estas nur mensogo kaj delogo! Nur en la kantado de l'viro trovigxas forto kaj vero. _Ciel_[14]! Kiel mi povis lasi min senprudentigi de la vocxruladoj de publikulino!" "Ho, Carlo", flustris la malsanulino, "se vi scius, kiel viaj vortoj vundas mian koron, kiel via terura suspekto penetras ankoraux pli profunden ol la ponardo de la mortigisto!" "Cxu ne, kolombeto", kun terura rido li ekkriis, "viaj _amorosi_[15] devus esti blindaj; tiam estus oportune, moktrompi ilin? La parizano supozeble ja estas bravulo, ke li fine tamen ankoraux trovis la senpekan kolombeton!" "Sed nun efektive estas tro, sinjoro", la kuracisto ekkriis kaj kaptis la jakon de la furiozanto: "tuj, senprokraste eliru el la cxambro, alie mi vokos la servistojn, por ke ili ekspedu vin." "Mi jam foriras, hometacxo, mi foriras", la alia ekkriis kaj repusxis la medicinan konsilanton, ke li suficxe komforte sidigxis en braksegxo; "jes, mi foriras, Giuseppa, por neniam reveni. Adiaux, fartu bone aux prefere mortu, malfelicxulino, kasxu vian malgloron sub la tero. Sed transe kasxu vian animon en loko, kie mi neniam renkontu vin; mi malbenus la cxielan felicxegon, se mi gxin dividus kun vi, cxar vi cxi tie per tiel abomeninda trompo senigis min de mia amo, de mia vivo." Li tion kriis, ankoraux iom svingante la notojn, sed liaj sovagxaj, ruligxantaj okuloj fandigxis en larmojn, kiam por la lasta fojo li rigardis la amitinon, kaj plorsingultante li elkuris el la cxambro. "Sekvu, haltigu lin", la kantistino ekkriis, "rekonduku lin, mia felicxego de tio dependas!" "Neniel, estimata", doktoro Lange respondis, levigxante el sia braksegxo; "la sceno ne devas esti dauxrigata. Mi volas recepti al vi ion kvietigan, de kio vi englutos cxiuhore du supkulerojn." La malfelicxulino reenfalis en siajn kusenojn kaj sxiaj fortoj estis elcxerpitaj, sxi denove eksvenis. La kuracisto vokis la servistinon kaj helpate de sxi klopodis rekonsciigi la malsanulinon; sed li ne povis deteni sin, glutigante al sxi la esencojn, dece riprocxi la servistinon. "Cxu mi ne ordonis, ke oni enlasu neniun, tute neniun, kaj nun oni allasas tiun frenezulon, kiu preskaux duan fojon mortigis vian kompatindan frauxlinon?" "Mi certe ja neniun alian enlasis", la cxambristino plorante diris, "sed lin mi vere ne povis malakcepti; sxi min hodiaux ja sendis jam tri fojojn en lian domon, por petegi lin, ke li venu ecx nur por momenteto; mi ja ecx devis diri, ke sxi mortas kaj antauxe nur ankoraux unu fojon volas vidi lin!" "Cxu vere? kaj kiu do estas tiu--" La malsanulino malfermis la okulojn. Sxi rigardis jen la kuraciston, jen la servistinon, sxiaj rigardoj sercxe vagis tra la cxambro. "Li estas for, perdita por cxiam", sxi flustris. "Ho, kara doktoro, iru al Bolnau." "Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfelicxa komerca konsilanto, li jam suficxe ekscitigxis pri via afero, tiel, ke li devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?" "Ho, mi parole glitis", sxi respondis, "al la fremda orkestrestro vi iru, li havas la nomon _Boloni_ kaj logxas en la _hotelo de Portugalujo_." "Mi memoras, ke mi auxdis pri li", la doktoro diris, "sed kion cxe li mi faru?" "Diru al li, ke mi volas cxion diri al li, li nur ankoraux unu fojon venu,--sed ne, mi ne povas gxin mem diri al li; doktoro, se vi--jes, mi konfidas al vi, mi volas al vi cxion diri, kaj poste vi gxin transdiros al la malfelicxulo, cxu ne?" "Mi estas sub via dispono; kion mi povas fari, por trankviligi vin, mi plezure faros." "Nu, do venu morgaux matene, mi hodiaux ne plu povas multe paroli. Adiaux, sinjoro medicina konsilanto; sed ankoraux unu vorton; _Babette_, donu al sinjoro la doktoro lian tukon." La servistino malsxlosis sxrankon kaj prezentis al la kuracisto tukon el flava silko, disvastigantan en la cxambro agrablan odoron. "La tuko ne apartenas al mi", li diris, "vi eraras; mi uzas nur naztukojn el tolo." "Ne eble", la servistino respondis, "hodiaux nokte mi gxin trovis sur la planko; al domano gxi ne apartenas, kaj iu alia krom vi ankoraux ne venis cxi tien." La kuracisto renkontis la rigardojn de la kantistino, atendeme fiksitajn al li. "Cxu tiu tuko ne povus esti perdita de iu alia?", kun firma rigardo al sxi li demandis. "Montru gxin", sxi timeme respondis, "pri tio mi ankoraux ne pensis." Sxi esploris la tukon kaj trovis en la angulo monogramon; sxi paligxis, sxi ektremis. "Sxajnas, ke vi konas tiun tukon kaj la personon gxin perdintan", Lange plue demandis. "Gxi povus trovigi postsignon; cxu vi permesas, ke mi gxin kunprenu kaj utiligu?" Giuseppa sxajne batalis kontraux si mem; jen sxi prezentis al li la tukon, jen sxi timeme kaj konvulsie retenis gxin. "Estu", sxi fine diris; "ecx se la terura homo venus ankoraux unu fojon kaj tiun fojon pli bone trafus mian vunditan koron, mi gxin kuragxas; jen, prenu, doktoro. Mi morgaux donos al vi klarigon al tiu tuko." V. Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazajxoj okupis la animon de medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis lin, kiel gxi antauxe lin gxojigis; cxar cxu la multaj vizitoj al malsanuloj, kiujn li devis fari antauxe, ne malhelpis lin, tre baldaux en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj auxdi la klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis? Sed por io la vizitoj en tridek gxis kvardek domoj utilis: li povis, kiel li kutimis diri, subauxskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble li ankaux povis tion aux tion ekscii pri sxia stranga amanto, orkestestro Boloni. Pri la kantistino oni levis la sxultrojn. Oni des malpli favore jugxis pri sxi, ju pli oni cxagrenigxis, ke tiel longe nenio oficiala kaj certa pri sxia afero penetras en la publikon. Sxiaj enviantoj--kaj kiu distingigxa kantistino, krom tio estante bela kaj dekokjara, ne havas suficxe da tiaj--sxiaj enviantoj cxion malenviis al sxi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus farigxinta. Sxiaj amikoj kompatis sxin kaj preskaux ankoraux pli timis pro sxia reputacio, ol pro sxia sano. La malfelicxa knabino! Lange pensis kaj decidis des pli fervore servi al sxi. Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion bonan. Proksimume antaux tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo de Portugalujo luis subtegmentan cxambreton kaj vivadis tre izolite kaj modere. Li sxajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri kantado kaj pri muzikaj komponajxoj. Cetere cxiuj asertis, ke ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli proksime konigxis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermangxo en la hotelo de Portugalujo, nur por gxui lian plezurigan interparolon pri muziko. Sed ankaux ilia jugxo akordigxis en tio, ke li estas iom frenezeta, cxar li malatentas, ecx malsxatas virinan kantadon, dum li ravite parolas pri viraj vocxoj, precipe pri viraj hxoroj; pri lia amrilato kun la kantistino Bianetti sxajne neniu sciis. La komercan konsilanton Bolnau li trovis ankoraux malsaneta kaj en la lito; li sxajnis tre depremita kaj per nefirma, rauxka vocxo diris cxiuspecajn sensencajxojn pri aferoj, kiuj alitempe kusxis tute ekster lia idearo. Trovigxis cxirkaux li kolekto de famaj procesoj, en kiuj li diligente studadis; la edzino de l'komerca konsilanto asertis, ke dum la tuta nokto li legis en ili kaj terure plorpepis kaj lamentis. Lia legado koncernis precipe la senkulpe ekzekutitajn, kaj li diris al la medicina konsilanto, ke verdire por filantropo la penso pri la malrapidemo de la germana jugxistaro estas granda konsolo; cxar oni povas atendi, ke la senkulpeco tamen pli facile malkovrigxas, se proceso dauxras dekkelke da jaroj, ol se oni hodiaux estas kaptata kaj morgaux pendigata. La kantistino Bianetti, por kiu al la kuracisto fine restis horeto, estis malserena kaj depremita, kvazaux surtere ne plu estus espero por sxi. Sxia okulo estis malgaja, la vundo estis multe pli bonstata, ol li atendis; sed en la sama grado, en kiu kreskis sxia korpa bonfarto, sxajne malaperis la trankvilo kaj sano de sxia animo. "Mi longe meditis pri tio", sxi diris, "kaj trovis, ke vi, kara doktoro, vere plej strange estas implikata en mian sorton. Mi antauxe ne konis vin. Mi konfesas, ke mi apenaux sciis, ke en B. ekzistas iu medicina konsilanto Lange. Kaj nun, kiam mi subite farigxis tiel malfelicxa, Dio sendas al mi tiel kunsenteman, patran amikon." "Frauxlino Bianetti", Lange respondis, "kuracisto cxe multaj litoj devas fari pli, ol nur palpi la pulson de l'maldekstra mano, bandagxi vundojn kaj recepti miksturojn. Kredu al mi, kiam oni tiel sola sidas cxe malsanulo, kiam oni auxdas la internan pulson de l'animo maltrankvile batanta, kiam oni dezirus bandagxi vundojn vidatajn de neniu, tiam en miriga maniero el la kuracisto farigxas amiko, kaj la mistera interligiteco inter korpo kaj animo sxajne ankaux en tiu rilato okulfrape efikas." "Tiel estas", Giuseppa diris, konfideme kaptante lian manon; "tiel estas, kaj ankaux mia animo trovis kuraciston. Vi eble devos fari por mi multe. Povus esti, ke ecx antaux la jugxistoj vi devos agi en mia nomo. Se vi volas fari tiun grandan oferon al kompatinda knabino, kiu ne havas alian protekton, mi volas malkasxi al vi mian situacion." "Mi volas fari gxin", la afabla maljunulo diris, premante sxian manon. "Sed pripensu tion bone; la mondo atakis mian reputacion, gxi min kulpigas, gxi jugxas, gxi kondamnas min. Se nun la homoj ankaux al vi moke montras per la fingroj, ke vi zorgis pri la malbonfama kantistino, la sentauxga italino, ho! pri mi, cxu vi povos elporti tion?" "Mi volas!" la kuracisto serioze kaj abrupte ekkriis, "Rakontu!" VI. "Mia patro", la kantistino rakontis, "estis _Antonio_[16] Bianetti, fama violonisto, kiu el pasintaj jaroj ne povas esti nekonata al vi, cxar lia famo per la koncertoj, kiujn li faris cxe kortegoj kaj en grandaj urboj, cxie disvastigxis. Mi povas lin prezenti al mi ankoraux nur el mia plej frua juneco, violonantan al mi la gamon, kiun jam trijara mi tre gxuste kante ripetis. Mia patrino siatempe estis bonega kantistino kaj kutimis en la koncertoj de la patro prezenti kelke da arioj kaj kanzonetoj. Mi estis kvarjara, kiam mia patro mortis dum vojagxo kaj nin postlasis malricxajn. Mia patrino devis decidigxi, per kantado perlabori nian vivtenon. Post unu jaro sxi edzinigxis kun muzikisto, en la komenco onidire tre flatinta sxin; sed poste montrigxis, ke li edzigxis kun sxi nur, por uzi sxian vocxon. Li farigxis muzika direktoro en malgranda urbo en Alsaco, kaj tiam des pli komencigxis nia suferado. Mia patrino naskis ankoraux tri infanojn kaj tiom perdis sian vocxon, ke sxi preskaux ne plu povis kanti ecx unu sonon. Per tio la plej granda monfonto de mia duonpatro estis elcxerpigxinta, cxar liaj koncertoj nur per mia patrino estis brilaj kaj multe vizitataj. Li de nun terure cxikanis sxin; al mi li nenion plu volis doni por mangxi, gxis kiam li fine elpensis rimedon por utiligi min. Dum tutaj tagoj li turmentis min kaj violonante lernigis al mi plej malfacilajn pecojn de _Mozart_, _Gluck_, _Rossini_ kaj _Spontini_, kiujn cxiam dimancxe vespere mi trakantis kun multe da aplauxdo; la kompatinda _Schepperl_[17]--tiel oni kripligis mian nomon Giuseppa--farigxis unu el tiuj malfelicxaj mirinfanoj, al kiuj la naturo donis belan talenton por ilia plej granda malfelicxo; la kruela homo cxiutage min kantigis, li vipis min, li dum tutaj tagoj nenion donis al mi por mangxi, se mi ne gxuste ekkantis; sed la patrino ne plu longe povis elteni la vidon de miaj turmentoj; sxajnis, ke sxia vivo forfluas en sxiaj silentaj larmoj; ian printempan matenon ni trovis sxin mortintan. Por kio mi rakontu al vi pri la jaroj de mia nun komencigxinta suferegado? Mi estis dekunujara, mi devis mastrumi, eduki la junajn gefratojn kaj krome lerni la kantadon por la koncertoj! Ho, estis infera torturo! En tiu tempo ofte iu sinjoro venis al ni, cxiam kunportante al la patro sakon plenan de kvinfrankaj moneroj. Mi sen hororo ne povas pensi pri li. Gxi estis granda, malgrasa viro de meza agxo; li havis malgrandajn, palpebrumantajn grizajn okulojn, kiuj per sia malagrabla, pika esprimo diferencigis lin de cxiuj homoj, kiujn mi iam vidis. Min precipe li sxajne korfavoris. Kiam li venis, li lauxdis mian grandon, mian konvenan konduton, mian vizagxon, mian kantadon. Li min sidigis sur siaj genuoj, kvankam nevola hororo forpusxis min de li; li kisis min malgraux mia kriado, li kontente diris: 'Ankoraux du, tri jaroj, tiam vi estos tauxga, Schepperl!' Kaj li kaj mia duonpatro cxe tiu antauxdiro eksplodis per sovagxa rido. En mia dekkvina naskotago mia duonpatro al mi diris: 'Auxdu, Schepperl, vi nenion posedas, vi nenio estas, mi nenion donas al vi, mi nenion postulas de vi, por mi ankaux plene suficxas miaj tri ceteraj infanacxoj; _Christel_[18] (mia fratino) nun anstataux vi farigxos la mirinfano. Kion vi posedas, vian kantadon--multe gxi ne estas--vi ricevis de mi, per tio vi perlaboros vian vivtenon. Cetere la onklo en Parizo pro kompato volas akcepti vin en sian domon.'--'La onklo en Parizo?', mi miregante ekkriis, cxar gxis nun mi ne sciis pri la ekzisto de tia onklo. Jes, la onklo en Parizo, li respondis, li povas alveni jam hodiaux aux morgaux. Vi povas imagi, kiom mi gxojis! Pasis tri jaroj, sed ankoraux hodiaux la memoro pri tiuj horoj en mi estas tiel viva, kvazaux estis hieraux. La felicxo, forlasi la domon de mia patro, la felicxo, havi onklon, kiu min kompatas, la felicxo, veni al Parizo, kie mi imagis la centron de eleganteco kaj de felicxego,--mi estis ebria de tiom da felicxo; cxiufoje, kiam pasis veturilo, mi rigardis eksteren, cxu ne venas la onklo, por kunpreni min en sian regnon. Fine iun vesperon veturilo haltis antaux nia domo; mi flugkuris malsupren, mi disetendis miajn brakojn renkonten al mia savonto--kruela senrevigxo! Estis la viro kun la kvinfrankaj moneroj. Mi estis preskaux senkonscia en tiuj momentoj, sed tamen mi neniam forgesos la diablan gxojon fulme brilantan el liaj grizaj okuloj, kiam li vidis min alten kreskinta; ankoraux nun mi auxdis lian grakan vocxon: 'Nun vi estas gxusta, kolombeto, nun mi volas enkonduki vin en la grandan mondon.' Li kaptis min per la unu mano, per la alia li jxetis monsakon sur la tablon; la sako malfermigxis, brila amaso da argxentaj kaj oraj moneroj ruligxis teren; miaj tri pli junaj gefratoj kaj la patro gxojkriis, sur la planko sxovigxis tien kaj tien kaj kolektis la monerojn,--gxi estis--mia acxetprezo! Jam la sekvintan tagon ni vojagxis al Parizo. La malgrasa viro (mi ne kapablis, lin nomi onklo) konstante faris al mi predikon pri tio, kiel belan rolon mi ludos en liaj salonoj. Mi ne povis gxoji: angoro, neklarigebla korpremo anstatauxis mian gxojon, mian felicxon. Antaux granda, lumigita domo la veturilo haltis: mi estis en Parizo. Dek gxis dekdu belaj, cxarmegaj knabinoj malsupren saltetis sur la largxaj sxtuparoj renkonten al ni. Ili karese cxirkauxprenis kaj kisis min kaj nomis min fratino Giuseppa; mi demandis la malgrasulon: 'Cxu tio estas viaj filinoj, sinjoro?'--'_Oui, ce sont des filles!_[19]', li ridante ekkriis, kaj la knabinoj kaj la multnombra servistaro aligxis per maldelikata, eksploda rido! Elegantaj vestoj, luksaj cxambroj distris min. La sekvintan tagon mi estis belege vestata, oni kondukis min en la salonon. La dekdu knabinoj, plej elegante vestitaj, sidis cxe ludotabloj, sur kanapoj, cxe la piano. Ili tre vive interparolis kun junaj kaj malpli junaj sinjoroj. Kiam mi eniris, cxiuj forlasis sian lokon, iris renkonten al mi kaj min rigardis. La mastro min kondukis al la piano, mi devis kanti; mi ricevis gxeneralan aprobon. Oni partoprenigis min en la interparolado, miaj malkleraj, duone italaj esprimoj estis konsiderataj naiveco; oni admiris min, mi ankoraux hodiaux rugxigxas, pensante, per kiaj vortoj oni tion diris al mi. Tiel kelke da tagoj pasis en gxojo kaj plezuro. Mi vivis ne embarasate, mi estus povinta vivi kontente, se mi ne sentus min plej nekomforte, preskaux angoreta en tiu domo, en tiu societo; naive senruza mi opiniis, ke tia do estas la granda mondo kaj oni devas akomodigxi al gxiaj moroj. Sed unu afero frapis min: iun vesperon okaze preterirante la sxtuparon mi vidis, ke la sinjoroj vizitantaj nin, donis monon al la pordisto, ricevis por gxi bluajn aux rugxajn kartojn kaj ree transdonis tiajn al servisto antaux la salono. Juna dando, preterpasanta min, kun karesemaj rigardoj montris al mi unu el tiuj rugxaj kartoj; mi ankoraux hodiaux ne scias, kial mi rugxigxis pro tio. Sed auxskultu plue, kio baldaux okazis. Vidu, kara doktoro, jen mi havas malgrandan, sensignife aspektantan paperon. Al gxi mi sxuldas mian savon. Iumatene mi gxin trovis sub la bulkoj de mia matenmangxo. Mi ne scias, de kiu favora mano gxi devenis, sed la cxielo rekompencu la koron, kiu min kompatis. Jen gxia enhavo: 'Frauxlino! La domo, en kiu vi logxas, estas malcxastejo; la sinjorinoj, kiujn vi vidas cxirkaux vi, estas publikulinoj; cxu nia konfido al Giuseppa do ne estis prava? Cxu mallongan fibrilon de felicxo sxi volas acxeti per longa pento?' Gxi estis terura lumo, gxi minacis plene blindigi min, cxar preskaux tro subite gxi dissxiris mian senruzan infanan penson kaj la iluzion pri senzorga, felicxa situacio. Kion fari? En mia vivo mi ankoraux ne lernis fari decidojn. La viro, al kiu apartenis tiu domo, sxajnis al mi terura sorcxisto, povanta legi cxiun mian penson kaj nepre jam nun pri tio informita, kion mi sciigxis. Kaj tamen mi preferis morti, ol ankoraux unu minuton resti tie.--Mi estis auxdinta knabinon rekte kontrauxe de mia logxejo paroli itale; mi ne konis sxin,--sed cxu mi do konis iun alian en tiu giganta urbo? Tiuj patrolandaj sonoj naskis en mi konfidon, mi volis sxin petegi surgenue, savi min. Estis la sepa matene: restinte fidela al mia kampara moro, mi cxiam frue levigxis kaj kutimis tuj poste matenmangxi, kaj tio savis min. En tiu tempo cxiuj ankoraux dormis, ecx granda parto de la servistaro. Nur la pordisto estis timinda. Sed cxu li povus pensi, ke iu forkuros el tiu templo de l'belego? Mi riskis la aferon; mi kovris min per mia nigra, malpompa manteleto; miaj genuoj sxanceligxis, kiam mi preteriris la logxion de l'pordisto; li ne rimarkis min; tri pasxoj, kaj mi estis libera. Dekstre trans la strato logxis la itala knabino. Mi salte transpasis la largxan straton; mi frapis al la pordo, servisto malfermis. Mi demandis pri la itale parolanta signora kun la nigra bukla kapo. La servisto ridis kaj diris, ke mi supozeble celas la malgrandan ekscelencon _Seraphina_: 'tiun saman, tiun saman', mi respondis, 'tuj konduku min al sxi'. Li komence sxajnis heziti, cxar ankoraux estis frua tago, sed miaj petoj lin decidigis. Li kondukis min en la duan etagxon, diris al mi, ke mi atendu kaj poste vokis cxambristinon, por anonci min al sxia ekscelenco. Mi pensis, ke la bela itala knabino estas de mia klaso; mi hontis malkasxi mian situacion al iu pli altranga, sed oni ne lasis al mi tempon, por pripensi; la cxambristino aperis, por konduki min al la lito de sia mastrino. Jes, estis sxi, estis la bela, juna sinjorino, kiun mi auxdis parolanta itale. Mi jxetis min teren antaux sxi kaj petegis sxin pri sxia protekto; mi devis rakonti al sxi mian tutan historion. Sxajne kortusxita, sxi promesis savi min. Sxi venigis la serviston, kiu suprenkondukis min, kaj ordonis al li nepran diskretecon; poste sxi destinis por mi malgrandan cxambron, kies fenestroj rigardis al la korto, donis al mi ion por labori kaj mangxi, kaj tiel mi vivis kelke da tagoj en gxojo pri mia savo, en timo pri mia estonteco. La domo, en kiu mi estis akceptita, apartenis al la sendito de malgranda germana kortego. Sxia ekscelenca mosxto estis lia nevino, naskita italino, kiu estis edukata cxe li en Parizo. Sxi estis korbona, aminda estajxo, kies bonfarojn mi neniam forgesos. Cxiutage sxi venis al mi kaj min konsolis; sxi diris al mi, ke la sxtatsendito per siaj servistoj informigxis en la domo de la malica viro. Ke oni estas tre konsternita, sed klopodas kasxi tion. La servistoj transe sekretas, ke frauxlino sin jxetis el fenestro de la dua etagxo en la kanalon de la _Seine_. Stranga dispono de la providenco! Mia cxambro estis angula cxambro kaj per la unu flanko rigardis al la strato, la alia abrupte malsupreniris en kanalon. Mi memoras, ke en tiu mateno mi malfermis fenestron de la kanala flanko; versxajne gxi restis malfermita, kaj tiel kredeble oni klarigis al si mian malaperon. Signora Seraphina en tiu tempo estis revenonta Italujon, sxi bonvolis min kunpreni. Ecx ankoraux pli sxi utilis al mi; sxi instigis siajn gepatrojn en _Piacenza_, ke ili akceptu min en sian domon kvazaux sian infanon; sxi kulturigis mian talenton, al sxi mi dankas la liberecon, la vivon, la arton, ho! eble pli, ol mi scias. En Piacenza mi konigxis kun orkestrestro Boloni, kiu cetere ne estas italo; li sxajnis min ami, sed li tion ne diris al mi. Baldaux poste mi akceptis la vokon al cxi-tiea teatro. Oni min cxi tie sxatis, oni ankaux alie bonevolis al mi, mia konduto kaj mia reputacio estis neriprocxeblaj; ho, en tiu longa tempo mi neniam vidis cxe mi viron,--krom--tiun belan korligon mi povas sen rugxigxo konfesi al vi,--krom Boloni, kiu baldaux post mi vojagxis cxi tien. Vi nun auxdis mian vivon, diru al mi, cxu mi faris ion, por meriti tiel maldolcxan punon? Cxu mi tiel terure kulpigxis?" VII. Kiam la kantistino estis fininta, la medicina konsilanto vive kaptis sxian manon. "Mi gratulas al mi", li diris, "ke mi povas aligxi al la malmultaj bonuloj, kiujn vi trovis sur via vivovojo. Kvankam miaj fortoj estas tro malgrandaj, por povi fari por vi, kion faris la bravega malgranda ekscelenco, tamen mi volas klopodi helpi en la malkonfuzado de via kompatiga sorto; mi volas klopodi, por repacigi la flamigxulon, vian amikon. Sed diru al mi nur, kiu do estas la hejmlando de sinjoro Boloni?" "Jen vi demandas tro", estis sxia nerekta respondo. "Mi scias sole, ke li laux naskigxo estas germano kaj, se mi ne eraras, pro familiaj cirkonstancoj antaux kelke da jaroj forlasis sian patrujon. Li restadis en Anglolando kaj Italujo kaj antaux proksimume tri kvaronjaroj venis cxi tien." "Jen kiel, bone; sed kial vi ne jam pli frue al li mem diris, kion vi rakontas al mi?" Giuseppa cxe tiu demando rugxigxis; sxi mallevis la okulojn kaj respondis: "Vi estas mia kuracisto, mia patra amiko; estas al mi, kiam mi parolas kun vi, kvazaux mi parolus kiel infano al mia patro.--Sed cxu mi do povis rakonti al la juna viro pri tio? Krome mi ja konas lian teruran jxaluzon, lian facile eksciteblan suspektemon; mi neniam povis min devigi, diri al li, el kiaj kaptiloj mi forsavis min." "Mi respektas, mi admiras vian senton; vi estas bona infanino; kredu al mi, tio karesas la koron de maljuna viro, renkonti tiel decajn sentojn el la pasinta tempo; cxar hodiaux oni konsideras bontono, flankelasi tiajxojn. Sed vi ankoraux ne rakontis al mi cxion; la vespero cxe la maskobalo, tiu terura nokto?" "Estas vere, mi devas rakonti al vi ankoraux plue. Cxiufoje, kiam mi meditis pri mia savo, mi lauxdis la providencon, ke oni kredis en tiu domo, ke mi memmortigis min; cxar estis por mi nur tro certe, ke tiu terura venus, por repreni sian viktimon aux pereigi gxin, se li ecx nur iomete suspektus min vivanta; cxar suficxe multe da kvinfrankaj moneroj li kredeble pagis por mi. Tial mi ne akceptis diversajn sxatindajn proponojn por teatroj tiel longe, kiel mi estis en Piacenza, timante publike aktori. Sed kiam mi tie estis proksimume unu jaron kaj duonan, iumatene Seraphina alportis al mi parizan gazeton, en kiu estis anoncita la morto de la _chevalier de Planto_[20]." "Chevalier de Planto?" la kuracisto interrompis sxin; "cxu tio estis la nomo de la viro forkondukinta vin el la domo de via duonpatro?" "Tio estis lia nomo. Mi multe gxojis, mia lasta timo estis malaperinta, kaj jam nenio min malhelpis, ne plu gxeni miajn bonfarantojn. Jam kelke da semajnoj poste mi venis al B. Mi antauxhieraux iris al la maskobalo, kaj mi ja volas konfesi al vi, ke mi estis tre gajhumora. Boloni ne devis scii, en kiu kostumo mi aperos; mi volis inciteti kaj poste surprizi lin. Subite, dum mi sola trairis la salonon, vocxo flustris en mian orelon: 'Schepperl, kiel fartas via onklo?' Mi estis konsternegita; tiun nomon mi ne plu auxdis, de kiam mi forsavis min el la manoj de tiu terura. Mia onklo! Mi ja ne havis onklon, kaj nur unu vivis, kiu antaux la publiko sin konsiderigis mia onklo, la chevalier de Planto. Mi apenaux havis suficxe da spiritcxeesto, por respondi: 'Vi eraras, maskulo!' Mi volis forrapidi, kasxi min en la svarmanta amaso, sed la maskulo enbrakigis sin kun mi kaj min retenis: 'Schepperl!' la nekonato diris, 'mi konsilas al vi, kviete iradi apud mi; alie mi rakontos al la homoj, en kia societo vi pli antauxe restadis.' Mi estis plene senespera, farigxis mallumo en mia animo, nur unu penso estis forta en mi: la timo pri malhonoro. Kion mi kompatinda, senhelpa knabino povis fari, se tiu homo, kiu ajn li estis, pri mi sciigos tiajn aferojn? La mondo kredus al li, kaj Carlo! ho, Carlo ne la lasta min kondamnus. Mi senvole sekvis al la viro cxe mia flanko. Li flustris al mi plej terurajn aferojn: mian onklon, kiel estis nomata de li la chevalier, mi malfelicxigis, pereigis mian patron, mian familion. Mi ne plu povis elteni tion, mi elsxiris min kaj vokis, ke alvenu mia fiakro. Sed kiam mi rigardis cxirkauxen sur la sxtuparo, la terura figuro estis sekvinta min. 'Mi veturos kun vi hejmen, Schepperl', kun terura rido li diris; 'mi ankoraux devas paroli kun vi kelke da vortoj.' Mi cxesis vidi kaj auxdi, mi sentis, ke mi senkonsciigxas; mi revekigxis ne pli frue ol en la fiakro, la maskulo sidis apud mi. Mi eksterigxis el la veturilo, li sekvis; li tuj reekparolis; angorante, ke mi estos perfidata, mi diris al _Babette_, ke sxi eliru. 'Kion vi volas cxi tie, mizerulo?' mi ekkriis furioza, ke mi vidas min tiel ofendita. 'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo mi venis en tiun domon; mi gxin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas min.' 'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj. Aux vi tuj pagos dekmil frankojn, cxu per juveloj, cxu per oro, aux vi sekvos min al Parizo; alie morgaux la tuta urbo scios pli multe pri vi ol vi dezirus.' Mi estis ekster mi. 'Kiu rajtigas vin, de mi postuli ion tian?' mi ekkriis. 'Nu bone, diru al la urbo, kion vi volas; sed tuj forlasu cxi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!' Mi iris kelke da pasxoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis mian brakon. 'Kiu min rajtigas?' li diris, 'via patro, kolombeto, via patro'. Diabla rido sonis el lia busxo, la brilo de la kandelo lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la sama momento estis klare al mi, kiu antaux mi staras; mi nun sciis, ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero havigis al mi supernaturan forton, mi kontrauxbaraktante liberigis min, mi volis forsxiri lian maskon. 'Mi konas vin, chevalier de Planto', mi ekkriis, 'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la tribunaloj kontentigon pri mi.'--'Tiel niaj aferoj ankoraux ne statas, kolombeto', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas--." La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis, kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la chevalier ankoraux vivas, ke gxi estas la sama, kiu volis mortigi vin?" "Lia vocxo, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hieraux al vi donis, tion igis plene certa por mi. Gxi estas markita per la komencliteroj de lia nomo." "Kaj cxu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Cxu vi permesas al mi, cxion de vi diritan sciigi ecx antaux la jugxisto?" "Cxion, mi ne povas elekti! Sed, cxu ne, doktoro, vi iros al Boloni kaj al li diros, kion mi diris al vi? Li gxin kredos al vi, Seraphina ja estis ankaux de li konata." "Kaj cxu mi ne ankaux povas ekscii", la medicina konsilanto dauxrigis, "la nomon de la sxtatsendito, en kies domo vi kasxis vin?" "Kial ne? Li estis iu barono _Martinow_." "Cxu vere?", gxoje emociite Lange ekkriis. "Barono Martinow? Cxu li ne estas ...a sxtatoficisto?" "Jes, cxu vi konas lin? Li estis sendito de la ...a kortego en Parizo kaj poste en Peterburgo." "Ho, tiam estas bone, tre bone", la medicina konsilanto diris kaj gxoje interfrotis siajn manojn. "Mi konas lin, de post hieraux li estas cxi tie; li vokigis min, li logxas en la hotelo de Portugalujo." Larmoj brilis en la okuloj de la kantistino kaj piaj sentoj sxajne emociis sxian koron. "Do viro", sxi diris, "kiu laux mia opinio forestis multajn centojn da mejloj, devis veni cxi tien, por konfirmi la verecon de mia rakonto! Iru al li; ho, ke ankaux Carlo povu auxskulti, kiam li certigos al vi, ke mi diris la veron." "Li povos, li akompanos min, mi zorgos pri tio Adiaux, bona infanino; estu tute trankvila, vi devas ankoraux prosperi surtere, kaj tre orde glutu la miksturon, cxiuhore du plenkulerojn!" Tiel la kuracisto parolis kaj foriris. La kantistino dankis al li per siaj afablaj rigardoj. Sxi estis pli trankvila kaj serena; sxajnis, ke kun sia sekreto sxi forrulis grandan sxargxon. Sxi havis pli da fido por la estonteco, cxar favora sorto sxajne ekkompatis la malfelicxan knabinon. VIII. Barono Martinow, al kiu fari grandan servon Lange pli antauxe foje havis okazon, afable akceptis lin kaj donis al li plej suficxajn informojn pri la kantistino Bianetti. Li ne nur preskaux lauxvorte konfirmis sxian rakonton, li ankaux eksplodis per plej vivaj lauxdoj pri sxia karaktero; li ecx promesis, cxie, kien li venos en la urbo, paroli favore por sxi kaj malkonfirmi la famojn pri sxi cirkulantajn. Li efektive plenumis sian promeson; cxar precipe al lia influo kaj al la nobla maniero, en kiu li prenis la partion de la italino, sxiaj amikoj aljugxis, ke la publika opinio pri sxi en malmultaj tagoj, kvazaux sorcxe, aliigxis. La medicina konsilanto Lange siaparte en tiu tago, veninte de la sendito, supreniris el la beletagxo de la hotelo de Portugalujo ankoraux kelke da sxtuparoj gxis la mansardoj; oni diris, ke en n-ro 54 logxas la orkestrestro. Li haltis antaux la pordo, por spiri; cxar la krutaj sxtuparoj afekciis lin. Strangaj sonoj el tiu pordo flugis al lia orelo. Sxajne en gxi estis homo grave malsana, cxar li auxdis profundajn gxemadon kaj plendspiradon, sxajne levigxantajn el kava brusto. Poste teruraj francaj kaj italaj blasfemoj enmiksigxis, kiel se malpacienco volas malsxargxi de la mizero la koron, kaj rauxka rido de malespero denove formis la transiron al tiuj profundaj gxemoj. La medicina konsilanto frostektremis. "Jam hieraux mi ja rimarkis iom da frenezo en tiu _maestro_[21]", li pensis, "cxu li eble plene frenezigxis, aux cxu li malsanigxis pro doloro?" Li jam fleksis la fingron por frapi, kiam lia rigardo ankoraux unufoje trafis la numeron de l'pordo; gxi estis 53. Kiel do li povis tiom erari; preskaux li estus enirinta al homo tute fremda. Malkontenta pri si mem li pluen iris unu pordon; tie estis 54; tie do efektive sonis tute alie. Malalta, bela vocxo de viro kantis arion, akompanate de piano; la medicina konsilanto eniris; estis tiu juna viro, kiun li vidis cxe la kantistino. En la cxambro disjxetite kusxis notfolioj, gitaroj, violonoj, kordoj kaj multo, kion krome muzikisto bezonas, kaj meze inter tiuj kvazauxruinoj staris la orkestrestro en vasta nigra negligxo, kun rugxa cxapo sur la kapo kaj rulpaketo de notoj en la mano; la kuracisto poste konfesis, ke vidante tion li ekpensis pri _Marius_ sur la ruinoj de Kartago. La juna viro sxajne de hieraux lin memoris kaj preskaux malserene akceptis lin; tamen li estis tiel gxentila, ke per unu ekpusxo li de segxo teren jxetis kolonon da notfolioj, por proponi al sia vizitanto sidlokon; li mem per longaj pasxoj marsxadis tra la cxambro, kaj lia flirtanta negligxo lerte forprenis la polvon de la tabloj kaj libroj. Li ne lasis ekparoli la medicinan konsilanton, li superkriis lin. "Vi venas de sxi?", li ekkriis. "Cxu viaj grizaj haroj ne hontas, ke vi farigxas la peristacxo de tia senhontulino? Mi nenion plu volas auxdi; mi entombigis mian felicxon, vi vidas min funebranta mian felicxegon; mi surhavas mian nigran negligxon kaj tio sola, se vi estas iomete sperta pri psikologio, devus esti por vi signo, ke, koncerne min, mi konsideras tiun personon mortinta. Ho, Giuseppa, Giuseppa!" "Sed, kara sinjoro orkestrestro", la kuracisto interrompis lin, "bridu vian senton, antaux ol--" "Senton? Kion vi scias pri sento? Auxskultu, se vi parolas pri sento; mi volas provi, cxu vi havas sonosenton, maljunulo! Vidu, tio estas la virino", li dauxrigis, abrupte malfermante la fortepianon kaj ludante tion kaj tion, kio cetere al la kuracisto, ne tre sperta pri muziko, sxajnis kiel alia muziko, "cxu vi auxdas tion molan, dolcxe sopiran, karese alpremigxan? Sed cxu vi ne rimarkas en tiuj pasajxoj la nefidindan, malfundan, senkarakteran estecon de tiuj kreitajxoj? Sed auxdu plue", li diris kun lauxtigita vocxo kaj kun brila okulo, reenskuante la manikojn de la funebra negligxo, "kie viroj agas, estas forto kaj vero; tie nenio nepura povas prosperi, gxi estas sanktaj diaj sonoj!" Li kun granda forto batis sur la klavojn, sed al la kuracisto ree sxajnis, ke tio estas nur tute ordinara muziko. "Jen vi havas strangan karakterizon pri la homoj", li diris; "cxar ni jam alvenis cxe tio, cxu mi povas peti vin, estimata, ke vi iom piane prezentu al mi medicinan konsilanton?" La muzikisto malsxate rigardis lin. "Kiel vi do povas difekti la harmonion per malbona, akrepepa _cis_, hometacxo, kiam miaj klavoj sonigas la belegan, radiantan akordumon!" La respondo de la doktoro estis interrompata per frapado cxe la pordo; malgranda, kreskokripla figuro eniris, riverencis kaj diris: "La malsana sinjoro en n-ro 53 plej gxentile petigas sinjoron la orkestrestron, ne tiom terure brui kaj tumulti, tial, ke lia korpa arangxo estas tre malforta kaj lia morto proksima." "Mi petas, sciigi al la sinjoro mian plej humilan respekton", la juna viro respondis, "kaj ke koncerne min li povas forvojagxi el la mondo, kiam li deziras. Suficxe ja en cxiu nokto min teruras liaj lamentado kaj gxemado kaj la plej teruranta por mi estas liaj malpiaj blasfemoj kaj lia freneza ridado. Cxu eble la franco opinias, ke li estas sola en la hotelo de Portugalujo? Se li gxenas min, mi gxenas lin repage!" "Sed, pardonu, via sinjora mosxto", la kreskokripla homo diris, "li ne plu longe vivos, cxu vi ne bonvolus dum liaj lastaj momentoj--" "Cxu li estas tiom malsana, la sinjoro?", kompateme la medicina konsilanto diris. "Kio estas lia malsano? Kiu lin kuracas? Kiu li estas?" "Kiu li estas, mi precize ne scias; mi estas la dungolakeo; mi pensas, ke li nomas sin _Lorier_ kaj estas el Franclando; antauxhieraux li ankoraux bone fartis, sed estis iom melankolia, cxar li tute ne eliris, ankaux ne deziris rigardi la rimarkindajxojn de tiu cxi urbo; sed en la alia mateno mi lin trovis en la lito grave malsanan; sxajnas, ke en la nokto lin trafis apopleksio. Sed li por nenio en la mondo volas kuraciston. Li terure blasfemis, kiam mi demandis, cxu mi alkonduku iun. Li mem flegas kaj bandagxas sin; mi opinias, ke li havas ankaux malnovan pafvundon el la milito kaj ke tiu nun ree malfermigxis." En tiu momento oni auxdis la malsanulon apude ekkrianta kun rauxka vocxo kaj eliganta kelke da blasfemoj. La dungolakeo trifoje faris la signon de la kruco kaj flugkuris transen. La kuracisto ankoraux unu fojon provis, cxu liaj paroloj ne estos akceptataj de la obstina amanto, kaj efektive tiun fojon sxajne sukcesis. Li tenis en la mano partituron, el kiu li duonlauxte kantetis al si; la kuracisto uzis tiun pli kvietan staton de l'animo kaj komencis rakonti al li la vivon de la kantistino. En la komenco la orkestrestro sxajne ne atentis pri tio; li fervore legis en sia partituro kaj kondutis, kvazaux krom li neniu estus en la cxambro; sed iom post iom li pli atentis, li cxesis kanti; baldaux lia rigardo levigxis de la partituro kaj pasis arde trans la vizagxon de la kuracisto; poste li mallevis la notkajeron kaj firme rigardis la rakontanton; lia intereso sxajne pli kaj pli kreskis, liaj okuloj brilis, li pliproksimigxis, li kaptis la brakon de la medicinisto, kaj kiam tiu finis sian rakonton, li tre emociite salte levigxis kaj kuris tien kaj reen en la cxambro. "Jes", li ekkriis, "estas vero en tio, sxajno de vereco, versxajneco; estas eble, povas esti, ke simile okazis; diablo! cxu gxi ne ankaux povus esti mensogo?" "Tion, mi opinias, en via sxatata arto oni nomas malkrescxende, sinjoro orkestrestro; sed kial do cxe tiu afero malsupreniri de vero gxis mensogo? Se mi nun prezentus garantianton pri la vereco? _Maestro_[21], nu, tiam?" Boloni meditante haltis antaux li: "Ha! Kiu povus fari tion, medicina konsilanto! Per oro mi volus enkadrigi vin; jam tiu penso meritas grandan kaj regxan rekompencon. Jes! Kiu povus al mi garantii!--Cxio estas tiel malluma--konfuzaj labirintoj--nenia eliro--nenia gvida stelo." "Sxatata amiko", la kuracisto interrompis lin, "jen mi kaptas vin cxe reminiscenco[22] el la Rabistoj de _Schiller_, kiel konstateble en la posxeldono de _Cotta_ sur pagxo 175[23], se mi ne eraras. Tamen mi scias tian garantianton, tian gvidan stelon!" "Ha! kiu donus al mi tian!", la alia ekkriis. "Li estu mia amiko, mia angxelo, mia Dio,--mi volas adori lin!" "Kvankam en la citita loko la parolo estas pri glavo, per kiu oni volas fari al la vipera gento brulan vundon, mi tamen volas konvinki vin. Tiu sxtatsendito, kiu akceptis la kompatindan Giuseppa en sia domo, hazarde logxas en cxi tiu domo en n-ro 6; se vi bonvolus surmeti frakon kaj koltukon, mi kondukos vin al li; li promesis al mi, ke li vin konvinkos!" La juna viro kortusxite premis la manon de la kuracisto, sed ecx nun li ne povis kasxi ian subliman patoson: "Vi estis mia bona genio", li diris: "kiom da danko mi sxuldas al vi por tiu konsilo; mi nur rapide surmetos mian frakon kaj tuj sekvos vin al la sendito." IX. La repacigxo kun la amanto sxajne preskaux ankoraux pli efikis, por sanigi la kantistinon, ol la plej lerte kunmetitaj tizanoj de sxia kuracisto. Sxia farto en la sekvintaj tagoj videble plibonigxis, kaj baldaux sxi estis tiom resanigita, ke sxi povis ekster la lito akcepti la vizitojn de siaj kunsentemaj amikoj. La sxangxigxon de sxia farto supozeble estis gxisatendinta la polica direktoro, por plue esplori la aferon. Li estis viro vidanta cxion kaj zorganta pri cxio, kaj la famo pri li diris, ke ne facile iu sin forsavis, kiun li ekcelis, ecx se li forestus centkelke da mejloj. La medicina konsilanto sciigis al li la historion de la kantistino; poste li ankoraux plue interkonsiligxis kun barono Martinow kaj eksciis kelkajn aferojn, kiuj sxajnis al li tre interesaj. La sxtatsendito antaux nelonge konfesis al li, ke li uzis la aferon pri la juna Bianetti kiel okazon, por raporti al la estraro pri la krima vivado de la chevalier de Planto. Li ne preterlasis prezenti en gxusta lumo precipe la cirkonstancon, ke tiu kompatinda infano verdire estis vendata. Tiu malbonfama domo baldaux poste estis malestablata de la polico, kaj la barono tion sxajne aljugxis cxefe al siaj klopodoj pri la afero. Ankaux li auxdis pri la morto de la chevalier, sed opiniis same kiel la polica direktoro, ke tio estas nur artifiko, por ke li povu des pli sendangxere dauxrigi sian metion; cxar ambaux ne dubis, ke la provo mortigi la kantistinon, povas esti farita nur de tiu terura homo. Sed kiel malfacile estis, sekvi la postsignaron de tiu mortigisto! El la fremduloj tiam restadintaj en B. laux la certigo de la direktoro cxiuj estis nesuspektindaj; nur du cirkonstancoj povis konduki al ia rezultajxo: La naztuko trovita en la cxambro de Bianetti povis ebligi la malkovron, se ie oni vidis similan; tial plej preciza priskribo de gxi estis en la manoj de cxiuj kudristinoj kaj lavistinoj, kiuj en B. kutimis zorgi pri la tolajxo de la fremduloj. Plue la direktoro opiniis supozebla pro psikologiaj kauxzoj, ke dua atenco kontraux la vivo de la kantistino sekvos, nome en la kazo, ke la mortigisto ankoraux restadas proksime. Pro tio la polica direktoro, tuj kiam la kantistino reakiris siajn fortojn, akompanis doktoron Lange cxiufoje, kiam li vizitis sxin; tie oni priparolis kelkajn arangxojn, kelkaj sxajnis bonaj, sed ne facile efektivigeblaj, kelkaj estis tuj malakceptataj. Giuseppa mem fine ekhavis penson, kiu al la du viroj sxajnis tre tauxga. "La doktoro", sxi diris, "permesis al mi, ree eliri; se li permesas, cxe la lasta maskobalo de la karnavalo mi unue reaperus inter la homoj; estas por mi alloge, tie montri min la unun fojon, tie komencigxis mia malfelicxo. Se ni zorgos, ke tio farigxu suficxe konata en B., kaj se la chevalier ankoraux estas cxi tie, mi estas firmege konvinkita, ke sub ia masko li sin ree alsxovos al mi. Li sin ja gardos paroli, li per nenio perfidos sin, sed siajn atencojn kontraux mia vivo li ne cxesigos, kaj mi pretendas, ke mi povas rekoni lin inter mil aliaj. Lia grando, lia figuro, kaj antaux cxio liaj okuloj lin rekonigos al mi. Kion vi opinias, sinjoroj?" La projekto sxajnis tre tauxga. "Mi volus veti", la direktoro diris, "ke sciigxinte vian venon li ne restos for de la balo, ecx nur por vidi la objekton de sia vengxo kaj doni novan nutrajxon al sia furiozo. Cetere mi pensas, ke vi ne metu maskon antaux vian vizagxon, li tiam des pli facile rekonos vin, des pli facile proksimigxos al vi kaj enkaptigxos; mi metos kelke da fortikuloj en domenojn kaj ilin donos al vi kiel eskorton; tuj, kiam vi faris signon, la ruzulo estos kaptita." Babette, la cxambristino de la kantistino dum tiu interparolo estis al- kaj reirinta; sxi estis auxdinta, ke sxia mastrino decidis, eltrovi la mortigiston aux liajn helpantojn, sxi ecx opiniis, ke sxi sxuldas al si mem, laux povo kunhelpi por tiu malkovro. Tial sxi sxtelatendis la direktoron, kuragxigxis kaj diris, ke sxi jam antaux nelonge atentigis la doktoron pri cirkonstanco, kiu povus konduki al malkovro, sed ke li sxajne neniel atentas pri tio. "Nenia cirkonstanco cxe tiaj okazajxoj estas tro malgrava, karulineto mia", la policulo respondis; "se vi scias ion--" "Mi preskaux opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas paroli; kiam sxi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, sxia lasta gxemeto estis--Bolnau." "Cxu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni gxis nun silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; cxu vi do auxdis gxuste, cxu Bolnau?" "Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la koro. "Bolnau, sxi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!" La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda viro, sed--cxu ne ekzistis ekzemploj, ke gxuste tiaj homoj, kiuj antaux la publiko sxajnas neriprocxeblaj, plej klopodigas la jugxistaron? Cxu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimigxis al la Largxa strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren, li cxiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj sxajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankoraux kvindek pasxojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li paligxis, turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan vidigxon, per kavaj sonoj li eligis: "_Bon jour, bon jour!_"[24]; li sxajne volis rideti, sed la okuloj plenigxis per larmoj, kaj lia vizagxo konvulsie sxangxigxis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj auxdeble klakis. "Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne vidis vin preteriranta mian fenestron; vi sxajne ne tute bone fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala, cxu vi estas malsana?" "Ne--gxi estas nur malgranda frostotremo--mi efektive dum kelke da tagoj estis malsaneta, sed dank' al Dio mi nun pli bone fartas." "Cxu vere? Vi estis malsaneta?", la alia plue demandis. "Tion mi apenaux pensis; mi opiniis, ke ankoraux antaux kelke da tagoj cxe la maskobalo mi vidis vin tre vigla." "Jes, estas vere; sed tuj en la sekvinta tago mi devis enlitigxi; revenis miaj atakoj, sed nun mi estas tute resanigxinta." "Nu, tiam vi ne preterlasos, viziti la sekvontan maskobalon; gxi estas la lasta kaj onidire farigxos tre brila; mi esperas, ke mi vidos vin tie; intertempe adiaux, sinjoro komerca konsilanto!" X. "Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li scias pri la vorto de la kantistino. Onidire sxi ja resanigxis; sed cxu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Cxu li ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos min; cxiupasxe mi vidos ruzajn fremdajn vizagxojn. Mi nenion plu povos diri, tuj gxi estos raportata, signifklarigata; mi farigxos, ho Dio en la cxielo, mi farigxos malkvieta, dangxera individuo; kaj tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo _Tell_ en la kvara akto!" Tiel la malfelicxa Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon. "Li certe opinias, ke mi ne kuragxos proksimigxi al la kantistino, pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi lian suspekton! Kaj tamen--cxu proksime de sxi ne atakos min tremado, gxuste cxar li povas pensi, ke mi tremos pro riprocxoj de l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama auxtoro pruvis en speciala publikajxo, ke oni povas timi la timon, kaj gxuste tio sxajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuragxigxi kaj iri renkonte al la dangxero. Li alportigis de la maskopruntisto la luksan veston de la pasxaho de _Janina_; li cxiutage surmetis gxin kaj sin ekzercis antaux granda spegulo, tute egalpeze elrigardi el sia masko. El sia negligxo li faris pupon kaj sidigis gxin sur segxo; gxi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel pasxaho cxirkauxiris sxin, alproksimigxis kaj diris: "Mi senlime gxojas, ke mi vidas vin tiel lauxdezire bonfarta." En la tria tago li jam povis tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli malfacilan. Li volis esti tre gxentila kaj egalpeza kaj proponi al sxi teleron kun bombonoj kaj puncxo. Li ekzercis sin per glaso da akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco gxi terure tintis en lia mano; sed ankaux tiun malfortecon li venkis, li ecx provis suficxe gaje diri cxe tio: "Estimata, cxu vi ne deziras iom da puncxo kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos tremanta, li pensis. _Ali_, la pasxaho de Janina, sentis en si kuragxon, malgraux sia timo, viziti la maskobalon. La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la unua fojo la resanigxintinon ree konduki inter la homojn. Sxi volonte konsentis; cxar per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu li klopodis pri sxi, li ja akiris la rajton pri sxia plej arda dankeco. Do li venis kun sxi al la balfesto kaj sxajne ne malmulte vantigxis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La logxantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj gxis en la bierejacxoj; sed kiam gravaj viroj protektis sxin, kiam respektataj sinjorinoj sxin publike defendis, oni akomodigxis al la cirkonstancoj, kaj la B...anoj kortusxite de la sorto de l'kompatinda infanino vagadis en la stratoj kaj preskaux mortis pro raviteco, ke sxi resanigxis. Kiam sxi eniris en la cxambregon, cxiuj sxajne atendis nur sxin, kiel la regxinon de l'festo; oni aklamis sxin kaj gxojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazaux jxus prosperis al sxi plej malfacilaj vocxruladoj. Ankaux la medicina konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili kriis, "jen lerta viro, tiu savis sxin." La kantistino estis gxoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso; afekciite de la murmurado de l'gratulantoj sxi ecx preskaux forgesis, ke ankoraux pli serioza celo sxin kondukis en tiun cxambregon; sed la kvar fortikaj domenuloj proksime post sxi sekvantaj kaj la demandoj de la kuracisto, cxu sxi ankoraux ne ekvidis la grizajn okulojn de la chevalier, ree kaj ree memorigis sxin pri sxia intenco. Sxi mem kaj la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B. oni nomis lian kostumon pasxaho Ali), konstante prempusxas sin proksimen al sxi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa movigxo de la maskuloj forsxiris lin, cxiam li denove estis cxe ilia flanko. La kantistino pusxetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la pasxaho. Li respondis sxian okulsignon kaj diris: "Mi jam antaux longe rimarkis lin." La pasxaho proksimigxis per nefirmaj pasxoj; la kantistino pli forte krocxigxis al la brako de Lange; li nun estis tute proksime--rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj kava vocxo diris al sxi: "Mi senlime gxojas, ke mi vidas vin tiel lauxdezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj sxajne skuetigxis; ankaux la maskulo cxe tiu vido tremante forturnis sin kaj malaperis en la homamaso. "Cxu tio estas li?", la medicina konsilanto ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj cxielzorge; cxu vi opinias, ke estas li?" "Ankoraux mi tion ne certe scias", sxi respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn." La medicina konsilanto ordonis al la kvar domenuloj, ke ili strecxe atentu tiun pasxahon, kaj kun la sinjorino iris pluen. Sed apenaux li faris kelke da pasxoj tra la cxambrego, kiam reaperis la turko; sed li restis malpli proksime, kvazaux observante la kantistinon. La kuracisto kun sia akompanantino aliris al bufedo por recepti al sxi post la sentita teruro tason da teo; li rigardis cxirkauxen--ankaux cxi tie la turko ree estis, kaj jen, nun li havis sur telereto glason da puncxo kaj kelke da bombonoj; li proksimigxas al la kantistino, liaj okuloj brilas, la glaso kun strangaj sonoj saltetas kaj tintas sur la tremanta telero; li estas flanke de sxi, li prezentas al sxi la teleron kaj diras: "Estimata, cxu vi ne deziras iom da puncxo kaj kelke da bombonoj?" La kantistino rigide rigardis lin, sxi paligxis, repusxis la teleron kaj ekkriis: "Ha, la terura! Estas li, estas li, li volas veneni min!" La pasxaho de Janina staris muta kaj sen movo, li sxajne forlasis cxian penson pri defendo; senvole li lasis sin forkonduki de la kvar fortikaj domenuloj. Preskaux en la sama momento la nigra mantelo de la kuracisto estis forte ektirata. Li rigardis returne; la malgranda, kreskokripla lakeo el la hotelo de Portugalujo staris antaux li, pala kaj kun vizagxo terurita: "Pro la kompatemo de Dio, sinjor' medicina konsilanto, bonvolu veni kun mi al la cxambro n-ro 53, gxuste nun la diablo volas preni la francan sinjoron." "Kion vi babilas?", la kuracisto malkontente demandis kaj volis lin pusxi flanken, por sekvi la kaptiton al la polica direkcio. "Cxu koncernas min, se lin prenas la satano?" "Sed mi petas vin", la malgrandulo preskaux plorante ekkriis, "li eble tamen povas esti savata; via mosxto ja cxi tie estas urba kuracisto kaj havas la devon, veni al la fremduloj en la hotelojn." La medicina konsilanto subpremis malbenon, kiun li estis preskaux dironta; li vidis, ke li ne povas eviti tiun malagrablan iron, li alvenigis per mansigno la orkestrestron Boloni, transdonis al li la kantistinon kaj rapidis kun la malgrandulo al la hotelo de Portugalujo. XI. Estis silente kaj dezerte en la granda gastejo; la noktomezo preskaux jam pasis, kaj la lampoj en la koridoroj kaj cxe la sxtuparoj donis malhelan kaj neklaran lumon; la medicina konsilanto sentis hororeton, suprenirante al la soleca malsanulo. La lakeo malsxlosis la pordon, la kuracisto eniris, sed preskaux reenfalis. Cxar estajxo, kiu de kelke da tagoj sencxese okupis lian fantazion dum dormo kaj maldormo, tie vera kaj enkorpigxinta sidis en la lito. Gxi estis granda, malgrasa, nejuna viro, kiu profunden sur la frunton estis sursxovinta pinte suprenstarantan lanan dormocxapon; lia mallargxa brusto kaj liaj longaj maldikaj brakoj estis kovritaj per flanelo; sub la cxapo granda, pinta nazo elstaris el malgrasa, bruneflava vizagxo, kiun oni opinius jam malviva kaj mortinta, se ne paro da grizaj pikaj okuloj ankoraux donus al gxi iom da viveco kaj teruran, hororigan esprimon. La longaj, maldikaj fingroj, kun la senkarna manradiko multe elstarantaj el la manikoj, estis kunfleksitaj; kun rauxka, freneza rido li gratis sur la litkovrilo. "Vidu, li jam elgratas sian tombon!", la malgrandulo flustris kaj per tio vekis la kuraciston de lia fiksa rigardado al la malsanulo. Tia, gxuste tia estis lia imago pri la chevalier de Planto; tiu malica, griza okulo, tiuj malbonsignaj trajtoj, tiu malgrasa, fantoma figuro--jen cxio estis kunigita, kion la kantistino diris pri tiu terura viro. Sed lia pripenso revenis al la realeco; cxu li do ne jxus cxeestis la areston de tiu chevalier? Cxu ne ankaux alia viro povas havi grizajn okulojn? Cxu do estis mirige, ke malsanulo estas konsumita kaj pala? La kuracisto mem ridis pri si, pasigis sian manon trans la frunton, kvazaux volante forvisxi tiujn pensojn kaj aliris al la lito.--Sed ankoraux neniam dum tiom da jaroj li sentis teruron kaj timon cxe la lito de malsanulo--tie, estis al li preskaux neklarigeble, lin kaptis korpremo, frosto, tremo, kiujn li vane klopodis venki, kaj li nevole postenigxis, sentante la malsekan, senvarman manon en la sia, dum longa tempo vane sercxante la pulson. "La stultulo", la paciento kun rauxka vocxo kriis, intermiksante jen francan parolon, jen malbonan italan kaj kripligitan germanan, "la stulta malgrandulo, sxajnas, alvenigis al mi kuraciston. Vi pardonos al mi, mi neniam alte taksis vian arton. La sola, kio povas sanigi min, estas la banoj de Gxenovo; mi jam ordonis al la bruto, ke li mendu por mi posxtocxevalojn; mi forvojagxos ankoraux hodiaux nokte." "Certe li forvojagxos", la malgrandulo murmuris, "sed kun ses karbe nigraj cxevaloj, kaj ne al Gxenovo, kie dronis siatempe Fiesko, sed tien, kie estas la plorado kaj la grincado de la dentoj." La kuracisto vidis, ke oni multe jam ne povas helpi; li opiniis, ke li povas legi la antauxsignojn de la proksima morto en la okuloj, en la malkvietaj movoj de la malsanulo; ecx tiu sopiro vojagxi foren, malproksimen, jam ofte anoncis rapidan finigxon de l'vivo. Tial la kuracisto konsilis al li, kviete kusxigxi kaj promesis, ke li preparos malvarmigan trinkajxon. La malsanulo furioze ridis. "Kusxi, kviete kusxi?", li respondis, "kiam mi kusxas, mi cxesas spiri; mi devas sidi, en la veturilo mi devas sidi, for, malproksimen for!--Kion diras la malgrandulo? Cxu li mendis la cxevalojn? Malgranda hundo, cxu vi ordis mian pakajxon?" "Ho, mia Dio!", la malgrandulo grakis, "nun li pensas pri sia pakajxo; jes, pezan pakon da pekoj li kunprenas, tiu malhomo. Oni ne povas skribi sur la cxielo, kiom li malbenis kaj blasfeme parolis." La medicina konsilanto ankoraux unu fojon kaptis la manon de la malsanulo. "Ekfidu al mi", li diris, "eble tamen la arto ankoraux povos utili al vi; via servisto diras al mi, ke pafvundo al vi krevis; lasu min esplori." Murmurante la malsanulo konsentis, li montris al sia brusto. La kuracisto forprenis bandagxon malbone surmetitan, li trovis--pikvundon proksime de la koro.--Strange! gxi estis la sama grando, la sama loko, kiel cxe la vundo de la kantistino. "Tio estas fresxa vundo, piko!", la kuracisto ekkriis kaj suspekteme rigardis la malsanulon. "Kie vi ricevis tiun vundon?" "Cxu vi pensas, ke mi interbatalis kun iu? Ne, per la diablo! Mi havis trancxilon en la brusta posxo, malsupren falis sxtuparon kaj min iom gratvundetis." "Iom gratvundetis!", Lange pensis, "kaj tamen li mortos de tiu vundo." Li dume preparis iom da limonado kaj prezentis gxin al la malsanulo; tiu gxin albusxigis per nefirma mano; gxi sxajne fresxigis lin; dum kelke da minutoj li estis silenta kaj kvieta; sed vidante, ke li versxis kelke da gutoj sur la litkovrilon, li komencis blasfemi kaj postulis naztukon. La lakeo flugkuris al kofro, malsxlosis kaj eligis tukon--la kuracisto rigardis al gxi, terura suspekto en li naskigxis--li ree rigardis, gxi estis la sama koloro, la sama sxtofo, gxi estis la tuko, trovita cxe la kantistino. La malgrandulo volis transdoni gxin al la malsanulo; li repusxis gxin: "Al la diablo, bruto! Kiom ofte mi devas diri tion, heliotropan akvon sur gxin!" La servisto elsercxis malgrandan botelon kaj aspergis la tukon; agrabla odoro disvastigxis en la cxambro--gxi estis la sama parfumo, kiun surhavis la alia, trovita tuko. La medicina konsilanto tremis per la tuta korpo; ne plu estis dubeble, ke li havas antaux si la atencinton de la kantistino Bianetti, tiun chevalier de Planto; gxi estis senhelpa homo, malsanulo, mortanto, kiu sidis en la lito, sed al la kuracisto estis, kvazaux cxiumomente li povas sin jxeti el la lito kaj kapti lian gorgxon; li prenis sian cxapelon, la proksimeco de la terura homo forpelis lin. La malgranda lakeo retenis lin per la jako, kiam li vidis lin foriri. "Ho, via mosxto!", li gxemis, "Vi ja ne volas lasi min sola cxe li? Mi ne povas elteni tion, se li nun mortus kaj poste tuj kiel flanela fantomo kun la dormocxapo sur la kranio promenus tien kaj reen en la cxambro! Pro Dio, ne forlasu min!" La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis, li sxajne volis veni helpi la malgrandulon; li etendis el la lito longan, senkarnan kruron, kunfleksante la maldikajn fingrojn li minacis al la kuracisto. Sed tiu ne plu povis elteni tion; la frenezo sxajne infektis lin; li repusxis la malgrandulon kaj forkuris el la cxambro; ankoraux sur la plej malsupraj sxtuparoj li auxdis la teruran ridon de la mortigisto. XII. En la mateno post tiu nokto bela urba kalesxo haltis antaux la hotelo de Portugalujo; eliris tri personoj, vualita sinjorino kaj du nejunaj sinjoroj kaj supreniris la sxtuparon. "Cxu sinjoro la supera tribunala referendario _Pfalle_ jam estas supre?", unu el tiuj sinjoroj demandis la kelneron, kiu ilin suprenkondukis. Tiu jesis, kaj la sinjoro dauxrigis: "Kaj tamen estas stranga dispono de la sorto, ke li malsupren falas la sxtuparon kaj mem pusxas la ponardon en sian bruston, ke li mem malhelpas sin, forkuri, ke gxuste vi, Lange, estas vokata al li!" "Certe", la vualita sinjorino diris, "sed cxu vi ne trovas strangan fatalon ankaux en tiuj naztukoj? La unuan li devis lasi cxe mi, kia hazardo! La alian li devis postuli gxuste en la momento, kiam la doktoro ankoraux estas cxe li." "Tiel devis okazi", la dua sinjoro respondis, "oni ne povas diri ion alian, ol ke tio devis farigxi. Sed en tiu vortico mi preskaux forgesis ion; diru, kio estas pri la pasxaho de Janina? Signora supozeble ja eraris. Cxu vi ree elliberigis lin? Kiu estis la kompatindulo?" "Neniel kaj male"; la unua diris, "mi konvinkis min, ke li estas kunkulpulo de la chevalier, kies postsignojn mi jam de longe sekvis. Mi jam alkondukigis lin cxi tien, li estos kunfruntigata kun la atencinto." "Cxu efektive?", la sinjorino ekkriis. "Kunkulpulo?" "Jen ja", la sinjoro diris kun ruza rideto, "mi scias multajn aferojn, ecx se oni ilin ne diris al mi. Sed dank' al Dio, ni alvenis supre, tie jam estas n-ro 53. Frauxlino, bonvolu dume eniri cxi tie, en n-ron 54: la orkestrestro permesis tion kaj ne elpelos vin; tion mi garantius. Kiam estos via vico esti pridemandata, mi vokos vin." Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino, la doktoro kaj la direktoro; ili venis por akuzi la kavaliron de Planto pri mortigo provita. La direktoro kaj la medicina konsilanto eniris; la malsanulo ankoraux same sidis en la lito, kiel la kuracisto vidis lin en la nokto; nur liaj trajtoj en la taglumo sxajnis ankoraux pli teruraj, la esprimo de liaj okuloj, jam ekrigidigxantaj, ankoraux pli hororiga. Per senvivaj okuloj li rigardis jen la kuraciston, jen la direktoron; poste li sxajne pripensis, kio nun okazas en lia cxambro, cxar referendario Pfalle, mallonga, juna viro kun rugxaj vangoj kaj malgrandaj okuletoj, estis konvene stariginta tablon, metis antaux sin kolonon da paperoj kaj tenis en la dekstra mano longan cignoplumon, por protokoli. "Bruto, kion deziras la sinjoroj?", la malsanulo per malforta vocxo kriis al la malgranda lakeo. "Vi ja scias, ke mi ne akceptas vizitojn." La direktoro aliris proksimen antaux lin, firme lin rigardis kaj diris akcente: "Chevalier de Planto!" "_Qui vive[25]?_", la malsanulo ekkriis kaj abrupte levis la dekstran manon al la dormocxapo, kvazaux volante militiste saluti. "Sinjoro, vi estas la chevalier de Planto?" la alia dauxrigis. La grizaj okuloj ekbrilis, li pike ekrigardis la direktoron kaj la referendarion, kun moka mieno skuis la kapon kaj respondis: "La chevalier jam de longe estas mortinta!" "Cxu vere? Kiu do estas vi? Respondu, mi demandas vin en la nomo de la regxo!" La malsanulo ridis: "Mia nomo estas Lorier; Bruto, donu al la sinjoro mian pasporton!" "Ne estas necese; cxu vi konas tiun tukon, sinjoro?" "Kial mi ne konus gxin? Vi tie forprenis gxin de mia segxo; por kio la demandoj, por kio la scenoj? Vi gxenas min, sinjoro!" "Bonvolu rigardi al via maldekstra mano", la direktoro diris; "tie vi ja tenas vian tukon; cxi tiu estis trovata en la domo de iu Giuseppa Bianetti." La malsanulo furioze ekrigardis la virojn; li pugnigis sian manon kaj grincigis la dentojn; li obstine silentadis, kvankam la direktoro ripetis siajn demandojn. Tiu nun donis signon al la kuracisto; li eliris kaj baldaux poste revenis kun la kantistino, la orkestrestro Boloni kaj la ...a sxtatsendito en la cxambron. "Sinjoro barono de Martinow", la direktoro sin turnis al cxi tiu, "cxu vi rekonas tiun viron kiel la saman, kiu en Parizo estis konata al vi kiel chevalier de Planto?" "Mi rekonas lin kiel la saman", la barono respondis, "kaj ripetas miajn deklarojn pri li, kiujn mi donis pli antauxe por protokoli." "Giuseppa Bianetti, cxu vi rekonas lin kiel la saman, kiu forkondukis vin el la domo de via duonpatro, kunprenis en sian domon en Parizo, la sama, kiun vi akuzas pri provita mortigo?" La kantistino tremis, vidante la teruran viron; sxi volis respondi, sed li mem al sxi evitigis cxian konfeson. Li pli alten levis sin, lia lana cxapo sxajne pli pinta suprenstaris, liaj brakoj estis rigidaj, li sxajne kun peno movis ilin, sed liaj fingroj konvulsie dis- kaj kunfleksigxis; lia vocxo jam nur mallauxte kaj rauxke suprenrampis el la brusto; ecx lia rido kaj liaj blasfemoj preskaux farigxis flustrado: "Cxu vi venas, viziti min, Schepperl?", li diris. "Jen vi bele agas. Cxu ne, mia vidigxo vin tre plezurigas! Mi vere bedauxras, ke mi ne pli bone vin trafis, per tio mi estus evitiginta al vi, vidi vian onklon antaux lia forvojagxo mokata de tiuj germanaj brutoj!" "Por kio ni ankoraux bezonas atestojn?", la direktoro interrompis lin. "Sinjoro referendario Pfalle, skribu arestordonon kontraux--" "Kion vi faras?", la kuracisto ekkriis, "cxu vi do ne vidas, ke la morto jam minacas lian koron? Li ne plu vivos kvaronhoron. Rapidu, se vi ankoraux devas demandi pri io." La direktoro ordonis al la lakeo, voki la jugxejajn servistojn, ili suprenkonduku la kaptiton; la malsanulo pli kaj pli kadukigxis, liaj okuloj sxajne haltis, ili havis nur unu direkton, al la kantistino; sed ankaux nun sxajne ankoraux fulmobrilis el ili furiozo kaj kolero: "Schepperl", li ree diris, "vi malfelicxigis, pereigis min, tial vi meritus la morton; vi pereigis vian patron, ili kondamnis lin al la galeroj, cxar li vendis vin al mi por mono; li min petegis, kadavrigi vin; mi bedauxras, ke mi tremis. Malbenitaj estu tiuj manoj, ecx ne plu povintaj firme pusxi!" Liaj abomenindaj blasfemoj, kiujn li eligis pri si kaj Giuseppa, estis interrompataj per nova aperajxo. Du jugxejaj servistoj alkondukis viron turke vestitan; estis la malfelicxa Ali, la pasxaho de Janina--la turbano kovris la kompatigan kapon de la konsilanto Bolnau. Cxiuj miregis pri tiu vidajxo kaj precipe la orkestrestro sxajnis konsternita; li igxis pala kaj rugxa kaj deturnis sian vizagxon. "_Monsieur_[26] de Planto", la direktoro diris, "cxu vi konas tiun viron?" La malsanulo estis ferminta la okulojn; li pene disigis la palpebrojn kaj diris: "Al la diabloj, mi ne konas lin!" La turko kun afliktita mieno rigardis la cxirkauxstarantojn. "Mi ja sciis, ke tiel okazos", li diris en plorema tono, "mi jam longe antauxsentis tion. Sed frauxlino Bianetti, kiel vi do povis tiom malfelicxigi senkulpan homon?" "Kio do estas pri tiu sinjoro?" la kantistino diris. "Mi ne konas lin. Sinjoro direktoro, kion do faris tiu?" "Signora", la direktoro diris kun profunda seriozo, "antaux la tribunalo nenia pardonemo aux indulgo valoras, vi devas koni tiun sinjoron; gxi estas la komerca konsilanto Bolnau. Via propra cxambristino konfesis, ke vi kriis lian nomon cxe la atenco." "Certe", la pasxaho plendis--"diris mian nomon en tiel suspektigaj cirkonstancoj." La kantistino ekmiris, intensa rugxo pasis trans sxian belan vizagxon, tre emociite sxi kaptis la manon de la orkestrestro; "Carlo", sxi ekkriis, "nun mi devas paroli, mi ne povas silenti pri tio; jes, sinjoro direktoro, mi supozeble diris tiun karan nomon, sed mi ne celis tiun sinjoron, sed--" "Min", la orkestrestro diris kaj pasxis antauxen. "Mia nomo estas, se mia kara patro, tie staranta, permesas, _Karl_[27] Bolnau!" "Karlo! Muzikisto! Amerikano!" la turko kriis kaj cxirkauxprenis lin. "Tio estas la unua sagxa vorto en via vivo, vi liberigis min el granda mizero." "Se estas tiel", la direktoro diris, "vi estas libera, kaj ni bezonas en cxi tiu afero okupi nin nur pri la cxeestanta sinjoro chevalier de Planto." Li sin turnis posten al la lito; tie staris la kuracisto kaj tenis la manon de la mortigisto en la sia. Li serioze kaj kviete metis gxin sur la litkovrilon kaj fermis liajn rigidajn okulojn. "Direktoro", li diris, "tiu nun respondas al pli alta jugxisto." Oni komprenis lin; ili eliris el la cxambro de la terura mortinto kaj eniris transe cxe la orkestrestro, la felicxa, retrovita filo de la pasxaho; la kantistino kasxis sian vizagxon sur la brusto de la amato, sxiaj larmoj torente versxigxis, sed ili estis la lastaj, kiujn sxi ploris pri sia malfelicxa sorto; cxar la pasxaho ridetante cxirkauxiris la belegan paron, li sxajne ellaboris grandan decidon; li sekrete interkonsiligxis kun la medicina konsilanto kaj de tiu aliris al sia filo kaj la kantistino. "Plej kara frauxlino", li diris, "pro vi mi suferis multe, vi tiel suspektige diris mian nomon, ke mi petas vin, intersxangxi gxin kun la via. Vi hieraux malakceptis mian teleron kun puncxo, cxu vi ree forpusxos min, se mi prezentas al vi la cxeestantan sinjoron Karlo Bolnau, mian muzikeman filon, petante, ke vi prenu lin kiel edzon?" Sxi ne rifuzis; kun larmoj de gxojo sxi kisis lian manon, la orkestrestro ravite cxirkauxprenis sxin kaj cxi-foje sxajne tute forgesis sian subliman patoson. La komerca konsilanto siaparte kaptis la manon de la kuracisto: "Lange, diru, cxu mi povis pensi, ke tiel okazos, kiam vi timigis min gxis ekstremo, kiam mi nombris la fenestrovitrojn de la palaco, kaj vi diris al mi: Sxia lasta vorto estis Bolnau?" "Nu, kion vi volas ankoraux!" ridetante respondis la medicina konsilanto. "Ja estis bone, ke mi tiam gxin diris al vi; mi ne scias, cxu cxio estus okazinta same sen la lasta vorto de la kantistino." Klarigaj notoj de la tradukinto. [1] germane _Kommerzienrat_, titolo, kiun povis ricevi sxatata komercisto aux industriulo. [2] (itala) = kun subpremata vocxo. [3] germane _Medizinalrat_. Precipe en Pruslando oficiala titolo de kuracisto, kiu estas teknika referatisto de la distrikta registaro. [4] (it.) = sinjorino. [5] pron. Baruhx. [6] lauxvorte: nigra, blanka, bruna, farmbienulo, muelisto, kampulo (nomoj en Germanlando tre oftaj). [7] (franca) = gxis la revido. [8] (franca) = fama jugxafero. [9] = pendigan sxnuron. [10] (itala formo de) Karlo. [11] (it. f. d.) Jozefino. [12] (itala muzika termino) = suficxe rapide. [13] (it. muz. term.) = iom modere. [14] (franca) = cxielo! [15] (itala) = amantoj. [16] (akc. Antonio, itala formo de) Antono. [17] pron. Sxeperl. [18] (germ.) mallongigajxo de Kristino. [19] (franca) = Jes, tio estas filinoj (aux publikulinoj, laux alia senco de la franca vorto). [20] (franca) = kavaliro de _Planto_. [21] (itala) = majstro. [22] [AFGR] Tia ideo kaj precipe esprimo de ideo aux sento kiu estas (senkonscie) pasigita de la memoro, sed prezentas sin kiel nove estigxintan. [23] en la IIa volumo de _La Revuo_ sur pagxo 70 (Rab: IV, 5). [24] (franca) = bonan tagon, bonan tagon! [25] (franca) = jen kiu? [26] (franca) = Sinjoro. [27] (germana formo de) Karlo. Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59 _Nova Esperanto-Biblioteko No. 5:_ Pro kio? Internacia kriminal-romano orginale verkita de Argus Prezo: bele kart. 9.-- M. (al eksterlando kun altigoj laux E-Katalogo) Sendkostoj 80 Pf. (eksterlanden 1.20 M.) Kompetenta jugxo pri la verko: En la nuna tempo, kiam oni, bedauxrinde pli ol dezirite, devas kutimigi sin al cxiutagaj kriminalajxoj, akrigxas ankaux la sento pri elpensita kriminalromano. Mi legis la verkon "Pro kio" kun gxojo kaj gxuo, cxar la dissolvo de la komplikajxoj estas lerta, la strecxeco de l'atento de la leganto estas restigata gxis la lasta momento, kaj la lingvo estas majstra. Gxuste cxi tio sxajnas al mi grava, cxar gxi denove pruvas la kapablecon de Esperanto kiel konversacia lingvo kaj cxarme kaj efike enkondukas la komencantan Esperantiston en la modernan cxiutagan vivon. Pro cxi tiuj kauxzoj mi volonte donas al "Pro kio?" mian varman rekomendon por gxia vojo kaj deziras al gxi plenan sukceson. _Dro Albert Steche_, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio. _Nova Esperanto-Biblioteko No. 6:_ Elektitaj poemoj de Heinrich Heine Tradukitaj de Friedrich Pillath Dua, kompletigita eldono Prezo: bele kart. 4.-- M. (al eksterlando kun altigoj laux E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.) Unu el la plej belaj verkoj de la Esperanto-Literaturo! S-ino _Marie Hankel_, prezidantino de Esperantista Literatura Asocio, jugxas pri gxi jene: "La Elektitaj Poemoj (nova eldono) estas vera trezoro kaj la plej efika pruvo por la beleco de nia lingvo." Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59 _Nova Esperanto-Biblioteko No. 7:_ P. William Legolibro Unua volumo: Internacia Anekdotaro Prezo: 6.-- M. (al eksterlando kun altigoj laux E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.) Cxi tiu libro bonege tauxgas kiel legajxo en kursoj kaj en ekzercaj rondoj. Gxia modelstila enhavo pritraktas la plej diversajn aferojn de la homa vivo, kaj tial la libro prezentas grandan provizon de vortoj kaj ricxecon de gramatikaj formoj konscie uzitaj. Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado Kunmetita de Dro A. Mobusz, Lubeck Prezo: kart. 25.-- M. (al eksterlando kun altigoj laux E-Katalogo) Sendkostoj 1.-- M. (eksterlanden 2.40 M.) Cxiu Esperantano, kiu volas informi sin pri la historio kaj scienca bazo de la Lingvo Internacia, pri la Esperanto-movado kaj pri la organizo de la Esperantistaro, nepre devas posedi cxi tiun fundamentan verkon. La libro enhavas i. a. cxiujn kongresparoladojn de Dro Zamenhof kaj multajn aliajn gravajn dokumentojn. Buchdruckerei fur fremde Sprachen Max Schmersow, Kirchhain N.-L. End of the Project Gutenberg EBook of La Kantistino, by Wilhelm Hauff *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KANTISTINO *** ***** This file should be named 24763.txt or 24763.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/4/7/6/24763/ Produced by Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.